Ludu

Jo Haazen el Belgio/Rusio estas la antaŭmikrofona gasto en la 240-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Jam baldaŭ (30.06-07.07.2013) li dufoje koncertos kadre de la 12-a Internacia Kariljona Festivalo en Sankt-Peterburgo. Nia interparolo rilatas al lia kariljonista kariero, kaj muzike akompanas ĝin  komponaĵo de Johannes Brahms ludita per kariljono el la KD „Jo Haazen kaj lia skolo”. Komence de la elsendo ni proponas aktualaĵojn, temojn el la pola gazetaro kaj sciencan bultenon.

En la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj aldoniĝis kvar novaj tekstoj el la marda E-elsendo, kiuj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.

Hodiaŭ STUDIO http://novajhoj.weebly.com/ reklamas la intervjuon de Pola Retradio kun Jo Haazen.
Robert Poort – redaktanto de STUDIO ankaŭ montras belan reklamafiŝon kaj artikolon pri Jo Haazen en Vikipedio, kaj YouTub-filmeton pri lia verko.