Ludu

La programo de la 239-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org komence enhavas aktualaĵojn. Nia felietono estas dediĉita la Marborda Regiono de Koszalin. La E-informoj rekomendas teatran staĝon en la franca Grezijono en aŭgusto kaj tuj poste sekvontajn 17-ajn Internaciajn E-Renkontiĝojn en la bretona Plouzek. La elsendon finas la leterkesta renkontiĝo. Kante akompanas nin la hispana grupo Kvaropo Sinkopo, en kies plenumo ni aŭdas Kiu velas sur mar’.

Ankaŭ ĉi-foje du komencaj aktualaĵoj kaj la teksto de nia ĉi-vendreda felietono estas legeblaj kaj paralele aŭdeblaj en la rilataj rubrikoj.