Ludu

La enhavo de la 235-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org konsistas el la komencaj aktualaĵoj, arkiva interparolo, informo de nia hispana aŭskultanto Tonjo del Barrio pri interesa Tago de la Libro en la madrida San Fermin kaj leterkesta renkontiĝo. Per la arkiva interparolo el 1988 ni omaĝas la memoron de la forpasinta la 4-an de junio 2013 longjara parolista kunlaboranto de nia E-Redakcio de Pola Radio, Lucjan Szołajski.

La komencaj aktualaĵoj kaj la informo el Madrido de Tonjo del Barrio estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Aŭskultantoj kontribuas.