Laŭ la decido de la polaj deputitoj inter la omaĝataj figuroj de la 2013-a jaro  troviĝas ankaŭ profesoro Jan Czochralski. Li estas unu el la plej konataj kaj agnoskataj en la mondo polaj sciencistoj, tamen en Pollando eĉ ĝis la mezo de 2011 lia figuro  estis apenaŭ konata kaj en la sciencista medio li elvokis ekstremajn sintenojn. Finfine spite plur­jardekajn suspektojn, profesiajn enviojn, kalumniojn lia memoro estis plene rehonorita.

En la usona Silicia Valo estas loko aparte prezentata al la vizitantaj turistoj, en kiu oni informas, ke ĉion kion eblas tie ĉi vidi kaj admiri, la mondo dankŝuldas al tri homoj: Tomas Edison, Albert Einstein kaj Jan Czochralski. Jan Czochralski estas la plej ofte citata en la mondo pola sciencisto apud Mikołaj Kopernik kaj Maria Skłodowska-Curie, sed en la lando mem li estis longe forgesita.

Dume, profesoro Czochralski estas la inventinto i.a. de la aplikata ĝis hodiaŭ metodo de la akirado de mon­okristaloj de silicio, sen kio ne evoluus elekroniko. Li prilaboris la metalon B (bahnmetal aŭ fervojan metalon) – la senzinkan alojon por fervojaj lagroj. Li ankaŭ inventis radio­mikroskopon, kiu estis la pramodelo por la nuntemaj elektronaj skanmikroskopoj.  Tiuj malkovroj certigis al profesoro Czochralski firman lokon inter la plej renomaj sciencistoj de la pasinta jarcento. Aparte grava estas lia malkovro de teknologio  akiri la mono­kristalojn de silicio, famiĝinta kiel Czochralski-metodo. Temas pri la plej bona produkto­metodo de silicikristaloj kun tre orda strukturo, kiu teknologio amasskale estas utiligata ĝis hodiaŭ por produkti ĉiajn mikro­procesilojn.

Jan Czochralski [1885-1953] estis kemiisto kaj metal­eksperto. Li naskiĝis en la loko Kcynia, kiu tiam – dum la dispartigo­periodo de Pollando – troviĝis en la prusa aneksoparto. Konforme al la deziro de la patro li finis instruistan seminarion, sed indignita pro maljustaj, subtaksaj notoj li detruŝiris sian abiturientan ateston, kio tiuepoke grave bremsis la vojon al la instruista kaj sciencista kariero.

De fruaj jaroj li interesiĝis pri kemio.  Kiel la 16-jarulo li forveturis kaj komencis labori en apoteko de Krotoszyn, kie li gvidis sciencajn eksperimentojn pri kemio. En 1904 li forveturis al Berlino. Li laboris diversloke okupiĝante pri la difinado de kvalito kaj pureco de ercoj, oleoj, ŝmiraĵoj, metaloj, alojoj, iliaj duon­produktoj kaj kupro­rafinado. Samtempe li frekventis kiel libera studento lekciojn pri speciala kemio en la politekniko de Charlottenburg, kaj tie li akiris la diplomon de kemia inĝeniero.

En la jaroj 1911-1914 li estis asistanto de Wichard von Moellendorff, kun kiu Czochralski publikigis sian unuan disertacion pri kris­tolografio de metaloj. La plej grandan famon alportis al li la malkovrita en 1916 mezurmetodo pri rapideco de metal­kristaliĝo, nun utiligata por la produktado de mono­kristaloj de silicio. En 1924 li patentumis la revoluciigan  lagran B-alojon por la fervojo, kiu estis enorme grava por la germana mastrumado, kiun rilatis la malpermeso importi zinkon. Lian patenton aĉetis ne nur Germanio, sed ankaŭ Usono, Sovetunio, Ĉeĥoslovakio, Francio kaj Britio. En 1924 Jan Czochralski fariĝis vicprezidanto kaj la sekvan jaron la prezidanto de la germana Metalurgia Societo. Henry Ford proponis al li tiam laboron en sia laboratorio en Detroit. Li ne akceptis tiun inviton, kaj rezignis pri ĉiuj postenoj en Germanio kaj pri la germana civitaneco. Laŭ persona invito de la pola prezidento Ignacy Mościcki li revenis al Pollando. Li fariĝis profesoro en la kemia fakultato de la Varsovia Politekniko. Speciale por li estis establita Katedro de metalurgio,  kiu estis ekpita per la plej moderna intrumentaro. Czochralski konstruis ĝin de la fundamentoj povante enlaborigi tiom da homoj, kiom li bezonis. Tio motivis kalumni­lavangon flanke de liaj kolegoj, inter kiuj avanis profesoro Witold Broniewski akuzanta Czochralski pri fi­kunlaborado kun germanoj. Kvankam sekve de la tribunala proceso Czochralski estis senkulpigita dum Broniewski estis arestita kaj devis pagi monpunon – tio ne trankviligis polan sciencistan medion. Eĉ pli, la 2-a mondmilito kaŭzis pliajn suspektojn pri fikunlaborado de profesoro Czochralski kun germanoj dum evidentiĝis fine, ke li laboris la tutan tempon por la pola konspira ŝtato kaj ĝia Landa Armeo. Post la milito arestita, pro manko de pruvoj li estis senkulpigita. Malgraŭ tio la sciencista medio  de la Varsovia Politekniko rifuzis en 1945 akcepti lin en sian gremion, kondamnante lin je  forgeso. Czochralski revenis al sia naskiĝloko, Kcynia, kie li establis la kemian fabriketon BION, kiu produktis diversspecajn kosmetikaĵojn kaj higienajn produktojn. Li mortis en 1953, sed nur en 1998 sur anonima tombo estis lokita tabuleto kun lia nomo. La provoj rehonori lian memoron en la varsovia sciencista medio en la jaroj 1984 kaj 1993 fiaskis. Nur la 29-an de junio 2011 post la ekzameno de la font­materialoj la Senato de la Varsovia Politekniko rehonoris la memoron de prof. Czochralski.  Kaj menciindas  finfine, ke reveninte al Pollando prof. Czochralski kunportis ankaŭ grandan fortunon, akritan pro sia profesia laboro, vendataj patentoj.  Li malavare uzis ĝin por studentaj stipendioj, por tiaj sociaj celoj kiel i.a. rekonstruo de biendomo de Chopin-familio en Żelazowa Wola aŭ foslaboroj en la frumezepoka slava setlejo en Biskupin.

Legas Barbara