Kiam en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro de D-ro Esperanto, Antoni Grabowski estis 30-jaraĝa. Omaĝante lian laŭvican naskiĝ­datrevenon, ĉi-jare jam la 156-an necesas ne nur reliefigi lian rolon kiel la Patro de la E-poezio. Grabowski estas samtempe unu el la plej gravaj E-pioniroj meritiĝinta ankaŭ sur la movada kampo. Multaj biografiaj informoj pri Antoni Grabowski, pri lia tre ampleksa E-agado, ne sole literatura kaj lingva, sed ankaŭ organiza – tre grava por la universala kaj pola E-movadoj – troviĝas dise tra la E-gazetaro, en kelkaj prilabor­aĵoj. La unua fonto prezentanta koncize lian biogramon laŭ Edward Wiesenfeld kaj Kalomano Kalocsay estas „Enciklopedio de Esperanto”, 1933. El inter la postmilitaj prilaboroj interesajn informojn enhavas la antaŭparolo de Andrzej Pettyn al la libreto de „Halka” de W?odzimierz Wolski aperinta en 1987. Interalie tre valora laŭ la vidpunkto de multaj cititaj font­materialoj estas la libro de Zofia Banet-Fornal el 2001 „Antoni Grabowski eminenta Esperanto-aganto”. La figuro de Antoni Grabowski impresas multajn lingvo­adeptojn pro la informo, nun eĉ jen kaj jen dubigata, ke inter li kaj d-ro Ludoviko Zamenhof okazis la unua konversacio en Esperanto. Sed kiel legeblas en la rememora artikolo de Antoni Grabowski mem en „Esperantysta Polski” el 1910, tiel efektive okazis. Grabowski skribas: „ĝoja estis ankaŭ kaj ne forgesebla por mi la tago, kiam en 1888, veninte Varsovion, mi vizitis nian Majstron. Tiam, kiel al mi memorigas Dro Ludwik Zamenhof, inter ni ambaŭ eksonis la plej unua interparolado esperanta. Ambaŭ ni parolis la lingvon la unuan fojon kaj tamen la lingvo ekfluis vigle, ĉar ĝi estis jam antaŭe viva en niaj koroj kaj mensoj.”

Antoni Grabowski estis poligloto scianta multajn lingvojn. Antaŭ la konatiĝo kun Esperanto, kiu samtempis kun la eldono de la Unua Libro, en somero 1887 logis lin Volapuko. Li renkontiĝis kun la kreinto de tiu ĉi lingvo, pastro Martin Schleyer, li estis ankaŭ membro de la viena volapukista klubo. Tiun ĉi medion li senprokraste forlasis post la konvinkiĝo pri la supereco „de la vera lingvo internacia”. La kontakton kun la aŭtoro de tiu vera lingvo internacia li tuj ligis sendinte al D-ro Esperanto gratul­leteron. Sekvis tion iliaj korespondaj kontaktoj. Tiel do la konversacio ĵus menciita en ne okazis inter nekonataj personoj. Estas vero, ke pli poste – kiel ni legas en la Enciklopedio – dum kelkaj jaroj Antoni Grabowski estis unu el la ĉefoj de la lingvo­reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastiĝo de Esperanto en ĝia mal­perfekteco. Sed pri reformemo li rezignis post la decida voĉdono de 1894, restinte fidela al la Fundamento. La jam menciita Enciklopedio citas liajn vortojn: „>Tablo< – diris Grabowski – devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Zamenhof; se li estus volinta ĝin nomi >tiŝo< ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton…”

Janina Ender kaj Marek Wajsblum en la artikolo el „Pola Biografia Vortaro” esperantig­ita de Jan Zawada skribas i.a. „…Grabowski plene meritas la nomon „Patro de la esperanta poezio”. Celkonscie kaj persiste li eksperimentis ĉe siaj tradukoj kaj originalaj verkaĵoj kun poetikaj formoj, formis la esperantan ritmikon kaj per ekzemploj montradis la riĉecon de la rimoj en la esperanta poezio lingvaĵo, uzante ĉiujn eblojn kreitajn de ĝia morfologia strukturo. La plej alta atingo de lia poezia tekniko estas la majstra traduko de „Sinjoro Tadeo” (originale „Pan Tadeusz”), en kiu unuafoje sian plenan esprimon trovis la onomatopeaj valoroj de Esperanto”. La traduko de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz fare de Antoni Grabowski estis verdire unu el la lastaj laboroj de Grabowski – sendube la plej grandioza, kiun li entreprenis en 1916. Laŭ Leono Zamenhof, tio estis lia multjara revo, kvankam ambaŭ opiniis tion utopio. La viv­cirkonstancoj, en kiuj ektroviĝis Grabowski post la forveturo de la familio el Varsovio spronis kaj favoris tiun laboron. Kiam unu jaron poste li prezentis la traduk­specimenojn al Ludoviko Zamenhof, kiun li vizitis en la akompano de alia E-poeto Stanisław Karolczyk, de Ludoviko Zamenhof li ricevis ne sole la manpreman gratulon, sed ankaŭ instigon, ke la tuta epopeo estu esperantigita. Zamenhof mem ne ĝisatendis ĝian libroforman aperigon, kio okazis en 1918, sed ja konis ĝiajn fragmentojn. Antoni Grabowski mem pri sia traduk­laboro jene skribis i.a. en la antaŭparolo al la unua esperantlingva eldono de „Sinjoro Tadeo”: „La traduko de la tuta epopeo en lingvon Esperanto ŝajnis al mi, pro la grandegaj malfacilecoj, afero preskaŭ neebla; almenaŭ mi neniam kuraĝis pensi, ke miaj fortoj por tia tasko povus sufiĉi. Sed en la jaro 1916, kiam mi kolektis malgrandan aldonon por mia “El Parnaso de popoloj”, tiam tentite de samideano S.K. – t.e. Stanisław Karolczyk, post longa ŝanceliĝado mi decidiĝis aldoni kelkajn belegajn fragmentojn el ĉi tiu verko. Vizitante la malsanan, neforgeseblan karan Majstron, mi ricevis la respondon: “Traduku la tutaĵon”. Mi ekridis, ĉar al mi ŝajnis, ke la Majstro naive postulas neeblaĵon. Sed doktoro Zamenhof ne ĉesis min emigi dum ĉiu mia nova vizito, ĝis mi fine subiĝis kaj komencis en decembro de la jaro 1916 la tradukadon, kun malfido, ke mi iam ĝin finos. Tamen komencinte mi jam ne ĉesis. La Majstro, kiun mi konsultadis pri kelkaj novaj vortoj, formoj kaj esprim­manieroj, legis antaŭ sia morto preskaŭ la unuajn kvar librojn. Poste, malgraŭ mia malbona sanstato, mi daŭrigis la laboron, kiu postulis streĉon de ĉiuj miaj animfortoj por plenumi la lastan deziron de mia kara amiko, la granda kreinto de nia lingvo. Nun mi prezentas la verkon al la Esperantistaro en la konvinko, ke mi faris bonan servon al la patrujo kaj al nia tutmonda afero”.

Antoni Grabowski mem mortis nur tri jarojn post la aperigo de la libroforma traduko de „Sinjoro Tadeo” en 1918 trafita de korinfarkto sur varsovia strato antaŭ vitrino de la librovendejo kun E-libroj en 1921. Kvankam la meritoj de Antoni Grabowski, pola E-pioniro – kies agadkampo estas multe pli vasta ol la literatura – estas esencaj por la tuta E-komunumo. Lia litertura agado daŭre estas la plej bone konata al meza esperantisto.

Barbara Pietrzak

Legas Barbara