Ludu

La 225-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org konsistas el aktualaĵoj, en kiuj ni ligas al la solenata la 3-an de majo en Pollando Tago de la Konstitucio. Aŭdiĝas E-informoj. En leterkesto  ni referencas i.a. al  komentoj pri  la interparolo kun Kalle Knivilä kaj klarigas la demandon pri inventintoj de  injekciaĵo kontraŭ poliomjelito, inter kiuj kiel la unua estis profesoro Hilary Koporowski.