Ludu

La vendreda programo de la Pola retRadio ĉe https://pola-retradio.org tradicie enhavas komence kulturkronikon. Ni renkontiĝas porokaze kaj gratule kun unu el niaj plej malnovaj aŭskultantoj, Jorma Ahomaeki el la finna Turku, lige kun lia granda jubileo de la 80-jariĝo. Reference al la 64-a IKU dum la Kopenhaga UK ni interparolas kun prof-o Tsvi Sadan pri lia AIS-kursaro dediĉita al la temo “La reviviĝo de la hebrea sen mitoj”.