Ludu

En la hodiaŭa vendreda programo ĉe https://pola-retradio.org vi trovas kulturkronikon kaj riĉan bultenon pri diversmediaj esperantistaj aktivadoj. La antaŭmikrofona gasto estas Stefano Keller, kun kiu ni traktas la plej lastajn atentitajn eventojn kadre de UEA-rilatoj kun UN kaj Unesko. En la programo kantas fragmente Inicialoj CD. Temas pri kanto el la KD Urbano, eldonita de Vinilkosmo: http://www.vinilkosmo.com.