Ludu

En la lunda 49-a E-elsendo de la Pola retrRadio ĉe https://pola-retradio.org aŭdiĝas komence temoj el la pola gazetaro kaj felietono pri turismaj allogaĵoj de la pola montoĉeno Sudetoj. La antaŭmikrofona gasto estas Sean O’ Riain, la prezidanto de la Eŭropa E-Unio, kun kiu la Redakcio interparolas pri la ideo de EEU kontribui al la venintjara Eŭropa Civitana Iniciato.