Ludu

La ĉi-semajna lunda E-elsendo de Pola retRadio ĉe https://pola-retradio.org enhavas komence temojn el la pola gazetaro. La antaŭmikrofona gasto de la programo estas la prezidanto de la Asocio Esperanto-Plouezek, Jean Claude Dubois. En tiu bretona urbeto de Francio okazis lastsemajne la 15-aj Internaciaj E-Renkontiĝoj. Ni ĉerpas muzike el la programero pri kantoj de la partoprenantoj.