Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Artefaritaj kolagenaj korneoj revenigas la vidkapablon

Milionoj da homoj perdas komplete la vidkapablon pro malsanoj de korneo. Ofte, la unusola maniero por ĝin reakiri estas la transplanto. Bedaŭrinde pro manko de korneodonantoj la plejmulto de tiuj, kiuj tion bezonas, neniam povas je tio kalkuli. Ĉi tio povas tamen ŝanĝiĝi danke al la artefaritaj korneoj. En Irano kaj Hinda Unio okazis pilotaj eksperimentoj kun la partopreno de 20 pacientoj, al kiuj estis transplantita artefarita korneo, post kio ili akiris la vidkapablon. Kiel sciigas „Nature Biotechnology” la rezultoj elmontras, ke eblas krei biomaterialon, kiu plenumas ĉiujn kriteriojn por homa enplantaĵo, kiu povas esti amase produktita kaj konservata ĝis 2 jaroj. Tio signifas, ke eblas ĝin apliki al multaj homoj, kiuj suferas la vidproblemojn. La pilotprogramon aŭtoras sciencistoj de la sveda universitato LinkoCare Life Sciences AB, la Medicina Universitato de Teherano, la Tuthindia Instituto de Medicinaj Sciencoj kaj la Medicina Universitato de Tabrizo en Irano. Kiel dirite la eksperimenton partoprenis 20 pacientoj, el kiuj 14 estis blindaj pro la progresinta lezo de keratokonuso kaj 6 sojlis la vidperdon. Post la operacio ĉiuj reakiris vidkapablon kaj krome ne aperis ĉe ili ajnaj komplikaĵoj dum la sekvaj du jaroj. Post la transplanto, la pacientoj devis apliki okulkuracajn gutojn dum 8 semajnoj por malhelpi rifuzon de la artefarita korneo. Tio estas plia sukceso, ĉar post la transplanto de la natura korneo la imunurifuzajn medikamentojn necesas apliki dum jaroj. Aldonendas, ke la naturaj korneoj povas esti uzataj nur dum du semajnoj. La aplikataj artefaritaj korneoj estas faritaj el kolageno akirita el la porka haŭto, kio signifas, ke la materialo estas facile havebla kaj malmultekosta. La proceduro de artefarita kornea transplanto mem alportas pliajn avantaĝojn. En tiu metodo, ne necesas forigi la korneon de la paciento. Dank’ al malgranda incizo, plej ofte helpe de lasero, la enplantaĵo estas enmetata senprobleme. La simpleco de la proceduro signifas, ke artefaritaj korneaj transplantadoj povus esti farataj eĉ en malpli grandaj, malpli bone ekipitaj medicinaj centroj. Sciencistoj atentigas tamen, ke estas necesaj pliaj, ampleksaj klinikaj provoj de la nova metodo. Tamen necesas aldoni, ke ĉirkaŭ 12,7 milionoj da homoj en la mondo suferas okulmalsanojn, kiujn eblus resanigi per transplanto de artefarita kolagena korneo. Nur 1 je 70 homoj povas kalkuli je transplanto de ĉi tiu organo. 1 miliono da homoj ĉiujare perdas la vidkapablon pro koreneomalsanoj. La situacio estas precipe malfacila en la landoj kun malaltaj enspezaj. Pli ol duono de la monda loĝantaro tute ne havas aliron al ĉi specaj medicinaj servoj. Do evoluigo de malmultekosta, efika kaj facile havebla artefarita korneo, kiu povas esti enplantita en relative simpla maniero, povas helpi al milionoj da homoj.

El la elsendo 05.09.2022. Legas Pamela – 3′ 49″

Artefarita fingro kovrita per vivanta histo

Profesoro Shoji Takeuchi el la Tokia Universitato okupiĝas pri biorobotiko, la futureca agadkampo, kombinanta robotikon kun bioinĝenierio. Li laboras ankaŭ pri i.a. artefaritaj muskoloj kaj sensoroj, kaj eĉ pri karno produktata laboratorie.
Nun li kaj lia teamo prezentis sintezitan fingron kovritan per vivanta, haŭtosimila histo. Ĝi konsistas ĉefe el tavolo de ĉeloj (fibroblastoj kaj keratinocitoj) kaj kolageno. Kaze de lezo ĝi kapablas sin memripari. Laŭ esploristaj klarigoj la tridimensiaj haŭtaj modeloj estis jam uzataj en medicinaj esploroj kaj dum kosmetikaj testadoj. Tamen la unuan fojon tia artefarita histo estis aplikita al roboto. Ĝi moviĝas same kiel la homa fingro. Tiu haŭtomodelo estas kompleksa, tridimensia matrico, kiu kreskis sur la robota fingro. Ĝi ne estas kultivita aparte. Laŭ profesoro Takeuchi tiu metodo ebligos kreon de multe pli komplikaj kaj pli grandaj haŭtohistoj. En la ĝisnunaj eksperimentoj la plej granda defio estis prilaboro de la metodo pri la „haŭtobredado” rekte sur la fingro.
Sciencistoj antaŭvidas diversajn aplikeblojn de sia inventaĵo. Robotoj provizitaj per ĉi-speca haŭto povus anstataŭi homojn en diversaj produktosferoj. Ĝi ankaŭ povos malfermi novajn eblecojn por testado de kosmetikaĵoj, medikamentoj aŭ en regenera medicino malaltigonte kostojn, reduktonte la eksperimentoperiodon aŭ la bezonon testi bestojn.

El la elsendo 25.08.2022. Legas Tomek – 01’41”

Unika neŭtrona stelo

Kolektivo de internaciaj astronomoj efektivigis eksterordinaran malkovron de neŭtrona stelo, kiu troviĝas en la t.n. „kosma tombejo”, la loko el kiu ni ne devintus havi ajnajn signalojn. Neŭtronaj steloj estas ekstreme densaj restaĵoj post la eksplodo de supernovaoj. Aktuale en nia galaksio estis konstatitaj ĉirkaŭ 3 000 tiaj steloj. La plena rotacio de tiu ĵus malkovrita unika neŭtrona stelo egalas al apenaŭ, aŭ eĉ al 76 sekundoj, kio rilate ĉi-specajn stelojn signifas rotacion ege malrapidan. Laŭ astronomoj ĝi povas aparteni al la teoria klaso de steloj kun ekstreme potencaj magnetaj kampoj. Komence, la esploristoj el la kolektivo MeerTRAP registris unuopan impulson, por sekve utiligante ĉielobildojn kaptitajn ĉiun 8-an sekundon konfirmis la pozicion de la eksterordinara stelo. La objekto difinita kiel PSR J0901-4046 emisias almenaŭ sep malsamspecajn impulsojn, el kiuj parto estas emisiata regule. Laŭ doktorino Manisha Caleb el la sidneja universitato estas probable, ke en nia galaksio ekzistas multe pli da simile malrapide rotaciantaj neŭtronaj steloj. Tio havus grandegan signifon por nia kompreno de la kreiĝo kaj evoluo de tiuj steloj. PSR J0901-4046 estas la unua konata stelo el la nova klaso de neŭtronaj steloj. La malfermaj estas la demandoj kiel kaj ĉu entute ĝi estas ligita kun aliaj klasoj de neŭtronaj steloj.

El la elsendo 16.08.2022. Legas Tomek – 1′ 52″

Ganto interpretanta la gestan lingvon

La novuman ganton, kiu interpretas la gestan lingvon prilaboris kvin lernantoj el la dua klaso de la Akademia Mezlernejo ĉe la Bjalistoka Teknologia Universitato. La Laboro pri la ganto, difinata kiel Sensora Tradukanto de la Gesta Lingvo, komenciĝis dum lecjonoj de robotiko. La laboron de junaj inventistoj motivis la patrino de iu el la lernantoj, kiu kiel policisto renkontis dum sia laboro mutulon. Malgraŭ sia kono de la gesta lingvo la komunikado ne estis glata. La prilaboritan de lernantoj ganton surmetas gestanta homo kaj ĝi baze de vico da sensoroj kolektas informojn pri la kunmeto de fingroj kaj pri la tuta manplato. La kolektitaj donitaĵoj estas transformataj en gestan lingvon. Kiam ganto fine rekonas unuopajn literojn la gestanto transsendas ilin per aparte prilaborita apo al poŝtelefono de persono ne konanta la gestan lingvon. Tio ebligas fluan komunikadon inter gestantaj personoj kaj aliaj, kiuj ne konas la gestan ligvon. En la plano estas la elkonstruo de la dua ganto, por povi uzante du manojn gesti ne nur unuopajn literojn, sed plenajn vortojn. La inventaĵo de la bjalistokaj gimnazianoj estis jam aprecita de multaj fakuloj. La 18-an de majo ili gajnis la unuan lokon en la nacia konkurso Young Innovator 2022, kaj ilia ganto estos prezentita dum la internacia ekspozicio de inventaĵoj IWIS (Internacia Varsovia Invento-Spektaklo) en oktobro. Pli frue ĝi gajnis la unuan lokon en la Internacia Turniro Robotic Tournament en liberstila kategorio. Ĝi ricevis ankaŭ la 1-an Premion de la Publiko. La bjalistokaj lernantoj estis ankaŭ premiitaj en El-Robo-Mech-konkurso kaj avancis al la finalo de la Olimpiko de Teknika Novumado kaj Inventado kaj la konkurso Explory.

El la elsendo 05.08.2022. Legas Tomek – 02′ 07″

Nanomagneto kun apartaj proprecoj el Pollando

Sciencistoj el la Jagelona Universitato en Krakovo kreis kvantuman nanomagneton kun apartaj proprecoj. Tio signifas paŝon direkte al novaj specoj de komputilaj memoroj kaj procesoroj. Nanomagnetoj estas esplorataj ekde la 90-aj jaroj, sed la pola kolektivo kreis strukturon, kiu en la nano-skalo memorigas tiujn, kiujn oni aplikas en ordinaraj, grandaj magnetoj. En la nova elemento la centra magneta jono estas ĉirkaŭita ekskluzive de aliaj metalaj jonoj. Molekulo konsistas nome el la centra jono de erbio, kiu ligiĝas kun tri malpezaj jonoj de renio. Tio ebligas proksimiĝi al la aprecataj proprecoj, per kiuj karakteriziĝas makroskopaj magnetoj. La pola sciencista kolektivo sub la gvido de doktoro Dawid Pinkowicz priskribis la kreitan elementon, novspecan organmetalan kvantuman nanomagneton en „Nature Communications”. Kvankam praktika apliko de molekulaj magnetoj plej verŝajne ne aperos en la plej proksima estonteco, laŭ pli longa perspektivo ĉi-specaj esploroj povas ŝanĝi la ŝlosilajn por la civilizacio branĉojn, ekzemple informadikon. Unuavice kvantumaj nanomagnetoj havas la ŝanĉon anstataŭi ĝis nun aplikatajn magnetajn materialojn, kiuj jam atingis limon de siaj eblecoj. Unu el la fundamentaj taskoj, kiujn frontas la projektantoj de nanomagnetoj estas akiro de strukturoj, kiuj funkcios en la ĉambra temperaturo. Nun ili postulas enorme grandan malvarmigadon, kio malebligas praktikan aplikon. Nur en la 2020-a jaro unu el la grupoj esplorantaj la temon akiris molekulan magneton, kiu funkciis en la temperaturo de ĉirkaŭ 242 celsiusaj gradoj.

El la elsendo 25.07.2022. Legas Tomek – 2′ 07″

Webb-teleskopo en la servo de mondaj sciencistoj

Post pompa prezento de la unuaj bildoj el la Kosmoteleskopo James Webb, venis tempo por ĉiutaga laboro. Kadre de la nuna 1-a Observa Ciklo, la Kosmoteleskopa Scienca Instituto disponigis ĉirkaŭ 6 000 horojn da observotempo. Sciencistoj el la tuta mondo delonge povis peti pri la ebleco uzi la teleskopon. Kaj tiel do Webb malfermis tute novajn eblecojn al la sciencista mondo. Kiel oni taksas astronomoj povos uzi ilin eble eĉ dum 20 jaroj. Dank’ al ideala lanĉo de la teleskopo, kiu ne devis uzi fuelon por multnombraj kurskorektoj jam estas sciate, ke tio estas reala.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Barbara – 0′ 49″

Kopernik-kongresoj 2023

En 2023 – okaze de la 550-a naskiĝdatreveno de Mikołaj Kopernik estas planitaj du Internaciaj Kopernik-kongresoj. Unu estas organizata komune de Universitato Nikolao Kopernik en Toruń, Jagelona Universitato en Krakovo, Universitato de Varmio kaj Mazurio en Olsztyn kaj Instituto pri Historio de Scienco de la Pola Sciencakademio en Varsovio. Ĝi koncentriĝos pri la esplorstato koncerne la vivon kaj agadon de granda astronomo, lian influon je sciencevoluo. Inter la partoprenantoj troviĝas sciencistoj el Pollando kaj eksterlandaj sciencaj institucioj. Fine de majo estis jam anoncita la emblemo de la Internacia Kopernik-kongreso. Ĝia gvidmotivo estas limo inter lumo kaj ombro. La kongreso daŭros inter februaro ĝis septembro 2023 en Toruń, Krakovo kaj Olsztyn. En ĉiu el la urboj laboros temaj sekcioj. Al Krakovo estos invititaj ekonomikistoj, filozofoj kaj esploristoj pri la historio de la koncernaj fakoj. La sesioj en Olsztyn estos dediĉitaj al la biografio de Kopernik, kun aparta emfazo de lia edukado kaj la vivperiodo ligita kun Varmio. La toruna parto de la kongreso kunvenigos kultursciencistojn, literaturistojn kaj arthistoriistojn interesiĝantajn pri la loko de la granda astronomo en la vaste komprenata kulturo de memoro, kaj ankaŭ historiistojn de astronomio kaj medicinaj sciencoj. La patrono de ambaŭ kongresoj, Mikołaj Kopernik, naskiĝis la 19-an de februaro 1473 en Toruno, kaj mortis la 24-an de majo 1543 en Frombork. En 1541, Kopernik publikigis sian plej faman verkon “De Revolutionibus”, kiu finfine estis publikigita en 1543 sub la titolo “De revolutionibus orbium coelestium”. En ĉi tiu sesvoluma studo, Kopernik prezentis, interalie, la heliocentran teorion pri la strukturo de la sunsistemo, laŭ kiu la Tero kaj aliaj planedoj orbitas ĉirkaŭ la Suno, kaj ne, kiel premisis la geocentra teorio – la Suno kun la planedoj orbitas ĉirkaŭ la Tero. Kopernik krom astronomio, okupiĝis pri medicino, juro, ekonomio kaj eklezia administra laboro. La kongreso estos inaŭgurita la 19-an de februaro 2023 en la 550-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Tomek – 2′ 40″

Sunpaneloj povos funkcii ankaŭ nokte

Sunpaneloj por akiri verdan energion estas ĉiam pli popularaj, sed ili havas kelkajn limigojn. Ili plej efike funkcias en hela, rekta suna lumo. La nubaj kaj pluvaj tagoj povas redukti ilian efikecon. Dum krepusko la sunpaneloj ne povas funkcii sen la sunradioj. Nun sciencistoj el la Universitato de la Nov-Suda Kimrio sciigis pri sia grava sukceso, se temas pri la produktado de la „nokta sunenergio”, la procezo, kiun oni ĝis nun traktis nur teorie. La teamo el la Lernejo pri Fotovoltaika Inĝenierio kaj Renoviĝanta Energio generis elektran energion el varmo radiata kiel infraruĝa lumo. Tiel ili imitis sistemon per kiu nia planedo malvarmiĝas nokte emisiante varmon en la kosmon. La esploristoj sukcese testis aranĝaĵon difinatan kiel termoradia diodo, kiu transformas la infraruĝan varmon en elektran energion. Iliaopinie la efikado de la termoradia diodo estas komparebla al teknologio aplikata en noktovidiloj. La kvanto de la energio produktita teste estas dume nekredeble malgranda kompare al la povo de la sunpaneloj kaj egalas al unu milono de procento (0,001%). Tamen tio kreas la esperon pri evoluigo de sunpaneloj, kiuj produktos elektran energion ankaŭ nokte. La kimraj sciencistoj ne estas unusolaj, kiuj volas krei sunpanelojn funkciantajn 24 horojn diurne, 7 tagojn dum la semajno. Kiel la unua esploris tiun eblon norvega esploristo, Rune Strandberg. Nun ankaŭ sciencistoj el la usona Stanford University testas la alternativajn metodojn utiligi la varmenergion en mallumo.

El la elsendo 05.07.2022. Legas Tomek – 01′

Polaj studentaj teamoj nunjare sur la 4-a kaj 5-a loko ĉe URC

University Rover Challenge (URC) estas prestiĝa internacia konkurso de la esplorpaŝiloj, t.e. marsaj esplorveturiloj konstruataj de studentoj. Ĝi okazas ĉe Mars Desert Research Station, en la usona Utaha-dezerto, en kunlaboro kun sciencistoj laborantaj ĉiutage en la kosma sektoro, interalie de NASA. La rivalado koncernas starton en kvar analogaj spacmisioj, kiuj spegulas realajn defiojn de esplorveturiloj senditaj al Marso.
En la nunjara konkursfinalo partoprenis 36 teamoj el 10 landoj. Pollando estis reprezentita fare de kvar teamoj: AGH Space System (Kalman esplorveturilo), Politekniko de Kielce (IMPULS rover), PCz Rover Team de Częstochowa-Politekniko, kaj de la Vroclava Politekniko (Scorpio rover).
Nunjare sur la podio de la internacia konkurso de marsaj esplorveturiloj – University Rover Challenge en Usono la unuajn lokojn okupis la teamoj el Usono kaj Aŭstralio. La teamo de la Min- kaj Fandakademio de Krakovo okupis la 4-an lokon, kaj la teamo de Kielce Politekniko la 5-an. Krom ĉi tiuj kvin, neniu el la partoprenantaj teamoj superis 300 poentojn.
La teamoj el la polaj politeknikoj partoprenas University Rover Challenge ekde 2009 kaj rikoltis – tra la jaroj – en ĉi tiu konkurso multajn sukcesojn. La unuan ili atingis en 2011, kiam la esplorveturilo Magma2, kreiĝinta en la Bjalistoka Politekniko, akiris la plej superan lokon. Ĝiaj studentoj denove okupis la unuajn lokojn en 2013 kaj en 2014 dank’ al siaj esplorveturiloj Hyperion kaj Hyperion 2. En 2015, la konkuradon gajnis Legendeca Esplorveturila Teamo de Rzeszów-politekniko. Samjare la 3-an lokon okupis Scorpio-teamo de la Vroclava Politekniko kaj la kvaran lokon akiris esplorveturilo, konstruita de studentoj de la Bjalistoka Politekniko. En 2016, denove la konkurson gajnis la studenta teamo de Rzeszów-politekniko. Tiujare la teamo Continuum el la Vroclava Universitato estis la tria. En 2017 la sama Continuum akiris la duan lokon, kaj la tria estis Rover Team de Częstochowa-Politekniko. La ĵus menciita teamo evidentiĝis esti la venka en 2018, la trian lokon okupis IMPULS de la Politekniko de Kielce, la kvaran Raptors-teamo de Częstochowa-Politekniko.

El la elsendo 25.06.2022. Legas Tomek – 02’49”

Medikamentoj el kemia rubo

Esploristoj el la kolektivo de profesoro Bartosz Grzybowski (Allchemy Inc, Instituto pri la Organika Kemio de la Pola Sciencakademio kaj sudkorea Nacia Instituto pri Scienco kaj Teknologio) en sia publikaĵo en „Nature” priskribis, kiel el la kemia rubo eblas produkti medikamentojn. La prilaborita de profesoro Grzybowski kaj doktorino Sara Szymkuć potenca algoritmo Allchemy de la usona kompanio de ili establita trarigardis katalogojn de firmaoj el la tuta mondo kaj elektis ĉirkaŭ 200 kemiajn komponaĵojn, kiuj estas traktataj kiel forfalaĵoj. La programo testis virtuale miliardojn da kemiaj reagoj, kiuj povus okazi inter la testitaj substancoj. Montriĝis, ke el la traktita materialo eblas pretigi en nekomplikaj kondiĉoj multajn surmerkate dezirindajn produktojn, inkluzive de 300 diversaj medikamentoj aŭ kemiaj komponaĵoj utilaj por la agrikulturo. En sia artikolo en „Nature” la esploristoj informis kiel el ingrediencoj traktataj kiel rubo eblas produkti kontraŭdoloran ibuprofenon, carvedilol kaj valsartan, kiuj estas medikamentoj aplikataj por la kuracado de hipertensio kaj kormalsanoj, mirabegron, medikamenton helpan en malsanoj de urina veziko aŭ dofetilidon kontraŭ la kora misritmo.
Por demonstri, ke medikamentojn eblas produkti el kemia rubo la kolektivo de profesoro Grzybowski komencis kunlabori kun alia usona firmao produktanta malgrandajn kemiajn reaktorojn. Ĝi okazigis sintezon laŭ recepto prilaborita de la algoritmo kaj produktis el la rubo ŝlosilajn ingrediencojn de drogoj taŭgaj por protekti pacientojn troviĝantajn sub enspiratoroj, alivorte ventoliloj, ekzemple kaze de Kovim-19.

El la elsendo 15.06.2022. Legas Maciek – 02’02”