Sciencaj informoj

Artefaritaj kolagenaj korneoj revenigas la vidkapablon

Enretigita de: | Sept 5, 2022 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Milionoj da homoj perdas komplete la vidkapablon pro malsanoj de korneo. Ofte, la unusola maniero por ĝin reakiri estas la transplanto. Bedaŭrinde pro manko de korneodonantoj la plejmulto de tiuj, kiuj tion bezonas, neniam povas je tio kalkuli. Ĉi tio povas tamen ŝanĝiĝi danke al la artefaritaj korneoj. En Irano kaj Hinda Unio okazis pilotaj eksperimentoj kun la partopreno de 20 pacientoj, al kiuj estis transplantita artefarita korneo, post kio ili akiris la vidkapablon. Kiel sciigas „Nature Biotechnology” la rezultoj elmontras, ke eblas krei biomaterialon, kiu plenumas ĉiujn kriteriojn por homa enplantaĵo, kiu povas esti amase produktita kaj konservata ĝis 2 jaroj. Tio signifas, ke eblas ĝin apliki al multaj homoj, kiuj suferas la vidproblemojn. La pilotprogramon aŭtoras sciencistoj de la sveda universitato LinkoCare Life Sciences AB, la Medicina Universitato de Teherano, la Tuthindia Instituto de Medicinaj Sciencoj kaj la Medicina Universitato de Tabrizo en Irano. Kiel dirite la eksperimenton partoprenis 20 pacientoj, el kiuj 14 estis blindaj pro la progresinta lezo de keratokonuso kaj 6 sojlis la vidperdon. Post la operacio ĉiuj reakiris vidkapablon kaj krome ne aperis ĉe ili ajnaj komplikaĵoj dum la sekvaj du jaroj. Post la transplanto, la pacientoj devis apliki okulkuracajn gutojn dum 8 semajnoj por malhelpi rifuzon de la artefarita korneo. Tio estas plia sukceso, ĉar post la transplanto de la natura korneo la imunurifuzajn medikamentojn necesas apliki dum jaroj. Aldonendas, ke la naturaj korneoj povas esti uzataj nur dum du semajnoj. La aplikataj artefaritaj korneoj estas faritaj el kolageno akirita el la porka haŭto, kio signifas, ke la materialo estas facile havebla kaj malmultekosta. La proceduro de artefarita kornea transplanto mem alportas pliajn avantaĝojn. En tiu metodo, ne necesas forigi la korneon de la paciento. Dank’ al malgranda incizo, plej ofte helpe de lasero, la enplantaĵo estas enmetata senprobleme. La simpleco de la proceduro signifas, ke artefaritaj korneaj transplantadoj povus esti farataj eĉ en malpli grandaj, malpli bone ekipitaj medicinaj centroj. Sciencistoj atentigas tamen, ke estas necesaj pliaj, ampleksaj klinikaj provoj de la nova metodo. Tamen necesas aldoni, ke ĉirkaŭ 12,7 milionoj da homoj en la mondo suferas okulmalsanojn, kiujn eblus resanigi per transplanto de artefarita kolagena korneo. Nur 1 je 70 homoj povas kalkuli je transplanto de ĉi tiu organo. 1 miliono da homoj ĉiujare perdas la vidkapablon pro koreneomalsanoj. La situacio estas precipe malfacila en la landoj kun malaltaj enspezaj. Pli ol duono de la monda loĝantaro tute ne havas aliron al ĉi specaj medicinaj servoj. Do evoluigo de malmultekosta, efika kaj facile havebla artefarita korneo, kiu povas esti enplantita en relative simpla maniero, povas helpi al milionoj da homoj.

El la elsendo 05.09.2022. Legas Pamela – 3′ 49″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0512082

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj