Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Sciencistoj pri avantaĝoj de tritagaj semajnfinoj

Verŝajne ne nur poloj volonte uzas logajn semajnfinojn, kiam pro sinsekvaj tagoj laborliberaj, kiujn eblas kunigi kun tagoj forpermesaj, dutaga semajnfino signife lonĝigas. Tia okazo doniĝis ĝuste nun en Pollando ebligante al multaj personoj ĝui eĉ naŭtagan tempon laborliberan inter la 29 de aprilo kaj la 7-a de majo. Pri sanfavoraj efikoj de longa, semajnfino konvinkas ankaŭ sciencistoj el la Sudaŭstralia Universitato, kvankam iliaj esploroj rilatis al tritaga semajnfino kaj kvartaga laborsemajno. Iliaj esploroj pruvas, ke kvartaga laborsemajo estas bona ideo se temas pri la homa sano, kio firme ligiĝas kun la laborproduktiveco. La esploristoj rimarkis, ke dum la daŭranta tri tagojn ripozo homoj fariĝas pli aktivaj kaj pli ofte okupiĝas pri aferoj, kiuj bone servas al ilia sano. Siajn konkludojn la aŭstraliaj sciencistoj tiris analizante la donitaĵojn de pli ol 300 personoj en la meza aĝo de 40 jaroj, kiuj tagnokte, diurne dum 13 monatoj portis aranĝajon, kiu registris ilian aktivecon. La volontuloj dum ĉi tiu esplorperido uzis meze du-tri forpermesojn. 35 procentoj de ili pasigis liberan tempon por subĉiela refreŝigo en naturaj kondiĉoj, 31 procentoj dividis sian liberan tempon kun familio kaj konatoj, 17 procentoj dediĉis tempon al strikta ripozo. Krome 17 procentoj sian liberan tempon destinis por aktivadoj ligitaj kun helpo, protekto pri aliaj personoj, por hejmaj renovigadoj. En la sekvo la esploristoj konstatis, ke je 13 procentoj kreskis ĉe volontuloj tempo dediĉita al modera aŭ intensa moviĝado, je horduono malkreskis tempo pasigita en la sida pozicio kaj je 21 minutoj kreskis tempo dediĉita al dormo. Esploristoj atentigis krome, ke la skalo de pozitivaj ŝanĝoj estis des pli granda ju pli longa estis tempo sen ofica laboro. Evidentiĝis krome, ke iuj pozitivaj ŝanĝoj ne malaperas tuj post la fino de pli longa semajnfino. Ekzemple pli longa dormodaŭro konserviĝis dum la sekvaj du semajnoj. Kiel klarigis esploristoj kiam homoj disponas pri tagoj laborliberaj ŝanĝas sian ĉiutagan rutinon, ĉar ne limigas ilin skema agadplano, laborplano. Tial estis notita fizika aktiviĝo de la enketitoj. Aliflanke – kiel komentas sciencistoj – la satdormo povas plibonigi animagordon, kognajn kapablojn kaj laborproduktivecon. Tio povas sekve limigi aperoriskon de pluraj malsanoj kiel obezeco, diabeto, korangiaj malsanoj kaj deprimo.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Barbara – 03″ 33′

Esplorlaboroj pri la mezepoka ŝako el Sandomierz

La esploroj de ekspertoj el la Varsovia Universitato respondis la demandon el kiu materialo estas faritaj la t.n. Sandomierz-ŝakoj. Temas pri unika trovaĵo en Pollando kaj unu el malmultaj ĉi specaj en Eŭropo.
Ili prezentas geometrian, abstraktan muzulmanan stilon kaj apartenas al la plej malgrandaj laŭ la dimensio mezepokaj ŝakoj trovitaj en Pollando. Ilia maksimuma alteco egalas al 25 milimetroj. En Pollando estas pli ol 50 lokoj, kie estis retrovitaj mezepokaj peonoj, sed preskaŭ ĉiam temis pri unuopaj ekzempleroj.
La ŝakoj el Sandomierz estas preskaŭ kompleta trovaĵo. El inter 32 poenoj ne ne estis retrovitaj nur tri. La alia karaterizaĵo estas, ke unu kompleto de la figuroj havas profundajn kaj legeblajn reliefojn dum la alia havas ilin multe malpli profunde gravuritajn. Ili estis retrovitaj en 1962 proksime al la preĝejo de s-ta Jakobo, kiu ekde 1226 estis la dua en Pollando kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo, dominikanaj klostroj.
Komencaj supozoj, ke Sandomierz-ŝakoj estis faritaj el ostoj de ekzotikaj animaloj ne konformiĝis. Meze de la pasinta jaro al la DNA-ekzamenado estis subigitaj tri poenoj. Oni sukcesis akiri preskaŭ kompletajn mitokondriajn genomsekvencojn. Tio ebligis respondi el kiu materialo ili estis faritaj. La figuroj kun reliefaj gravuraĵoj estis faritaj el ĉevalostoj, al aliaj el la ostoj de bovino. Unu el la poenoj estis farita el la osto de cervo. Dank’ al tiuj informoj eblas certigi konforman konservadon al la tiu unika mezepoka ŝakkompleto.

El la elsendo 20.04.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 02′ 03″

AI deĉifras antikvajn tabuletojn kaj dokumentojn

Eĉ se la homaro kapablis jam deĉifri kaj kompreni iujn antikvajn lingvojn, ekzemple tiun, kiun uzis la loĝantoj de Babilono, tamen restas la defia tasko unuecigi, kohere prezenti fragmentojn de unuopaj tabuletoj aŭ fragmentojn de dokumentoj. Ofte ja temas pri nekompletaj trovaĵoj kun tekstofragmentoj. En tiu situacio la deĉifro ŝajnas io malebla. Multo ŝanĝiĝis dank’ al AI, AI-o, la Artefarita Intelekto. De kelkaj monatoj la mondo frontas elanan disfloron de AI kaj de instrumentoj uzantaj la memlernantajn robotojn.  Ili surprizas, sed samtempe evidentiĝas helpaj. Sciencistoj el Instituto pri Asiriologio ĉe la Munkena Universitato prilaboris specialan roboton, baze de AI, kiu signife faciligas laboron pri antikvaj tekstoj el Babilono. Ilia roboto kiel taskon havas analizi la bitajn datumojn de babilonaj tekstoj, arkivataj ekde 2018 kaj sekve kunigi konformajn fragmentojn. Fragmentarium, ĉar tiel nomiĝas la roboto, sukcesas pri tio tre bone. Ĝi ankaŭ kapablas sukcese fronti nelegeblajn tekstojn, kiuj de esploristoj postulus plurjardekajn laborojn. La prilaboro de la datumbazo por Fragmentarium okazis dank’ al internacia kunlaboro, en kiu estis utiligitaj i.a. kolektoj de la Brita Muzeo kaj la Nacia Muzeo de Irako. Aktuale Fragmentarium okupiĝas pri tabuletfragmentoj, kiuj povas rilati al Eposo pri Gilgameŝo. La mezotopotamia odiseo estis skribita antaŭ proksimume la 130-a jaro antaŭ Kristo kaj rilatas al la mezotopotamia reganto de la ŝtato-urbo Uruk. La plej nova trovaĵo montriĝis tamen multe pli nova ol teksto malkovrita de arkeologoj antaŭe. Tio signifas, ke la Eposo pri Gilgameŝo estis tre populara kaj oni reproduktis ĝian tekston multajn jarojn post la – kiel oni dirus nun – unua eldono. La kolektivo de la munkenaj esploristoj sub la gvido de profesoro Enrique Jiménez sukcesis ankaŭ malkovri literaturajn ĝenrojn, pri kies ekzisto en Babilono oni ne sciis. Temas i.a. pri himnoj kaj laŭdokantoj. Unu el ili estis dediĉita al printempo kaj aŭguras ĝian alvenon. Laŭ Jiménez multe fascinas tio, ke dank’ al la malkovrataj tekstoj, kiujn ni ĉiam pli bone komprenas, eblas konatiĝi kun civitanoj de ŝtatoj-urboj el la Proksima Oriento vivantaj antaŭ tiom da jaroj, kiuj tamen spertis similajn al ni dubojn, ĝojojn kaj timojn.

El la elsendo 30.03.2023. Legas Barbara – 03′ 24″

Nekonata tavolo de fanditaj rokoj ene de la Tero

Sciencistoj el la Teksasa Universitato en Austin raportis pri la malkovro de nekonata tavolo de fanditaj rokoj ene de la Tero. Ĝia ekzisto povus klarigi multajn problemojn ligitajn kun la tektoniko de platoj. Jam pli frue en simila profundo estis identigitaj fanditaj rokoj, sed nur nun la unuan fojon eblis elmontri, ke temas pri tavolo en la skalo de la tuta terglobo. Ĉi tiu tavolo, troviĝanta ĉirkaŭ 150 kilometrojn sub la terkrusto, estas parto de la astenosfero. Laŭ aktualaj konoj, estante plasta ĝi ebligas moviĝon de tektonaj platoj kaj apartigas ilin disde la konvektaj moviĝoj en pli granda profundo. La okazigitaj esploroj elmontras krome, ke la fakto ke temas pri fanditaj rokoj ne havas gravan influon je moviĝo de la termantelo. Tio signifas, ke la komputilaj modeloj de la terinterno ne devas konsideri ĉi tiun eksterordinarae komplikan elementon. Junlin Hua z Jackson-lernejo pri Tersciencoj Geosciences ankoraŭ kiel doktoriĝanto analizis donitaĵojn el sismaj stacioj en Turkio. Lian intereson kaptis loke registrita tavolo de fanditaj rokoj. Kune kun kolegoj li kompilis similajn donitaĵojn el la tuta mondo kaj elmontris, ke tio kion li taksis anomalio estas la nekonata pli frue tavolo etendiĝanta tra la tuta terglobo. Alia surprizo sekvis el la komparo de donitaĵoj pri ĉi tiu tavolo kun donitaĵoj rilataj al la movoj de la tektonaj platoj kaj la konstato, ke ekzistas inter ili neniu korelacio. Laŭ Karen Fisher el Brown University, la scienca mentoro pri la doktoriĝo de Hua, temas pri grava esploro, ĉar bona kompreno de astenosfero kaj la kialo de ĝia plasteco estas ŝlosilo por kompreni tektonajn moviĝojn.

El la elsendo 20.03.2023. Legas Barbara 2′ 25″

Nevideblaj fotovoltaikaj sunpaneloj

Ĉiu el ni scias, kiel aspektas fotovoltaikaj sunpaneloj. En tiu formo ili ne povas esti aplikataj ĉie, ekzemple ne en la lokoj kun grava kultura signifo, en kiuj necesas konservi historian aspekton. Montriĝis, ke en tiuj lokoj eblas apliki nevideblajn fotovoltaikajn sunpanelojn, kiuj povas aspekti kiel ŝtono, ligno, betono aŭ briko dank’ al kio ili restas en harmonio kun diversaj akompanaj strukturoj. Tiaj sunpaneloj estas jam aplikataj i.a. en la urboj Evora en Portugalio kaj Split en Kroatio, ili troviĝas sur la Nacia Artmuzeo de la 21-a jarcento en Romo aŭ en la loko Vicoforte. Ĉi-specaj sunpaneloj, kiuj perfekte imitas terakoton estis instalitaj sur Vettius-villao en Pompejo. Malgraŭ sia aspekto de romiaj tegoloj ili produktas elektran energion, kiu prilumas la freskojn. Dank’ al tio malkreskas la elektrofakturoj kaj kvanto da kabloj, kiuj ne beligas la historiajn konstruaĵojn. La administracio de Pompejo jam deklaris, ke la nevideblaj fotovoltaikaj sunpaneloj estos aplikataj en ĉi tiu arkeologia parko dum restaŭrado de pliaj objektoj. Ĉiu el la moduloj de „nevideblaj” sunpaneloj estas farita el polimeroj absorbantaj fotonojn. Sur la unua tavolo de polimeroj troviĝas siliciaj fotovoltaikaj sunĉeloj, sur kiujn oni metas la alian tavolon de polimero. Ĝi estas diafana por la homa rigardo, sed ebligas la traiĝadon de la sunradioj, dank’ al kio la sunĉeloj produktas energion. Tiel do vizitantojn ne ĝenas modernaj fotovoltaikaj paneloj en historiaj objektoj, ili vidas konkretan rigardeblan, admireblan objekton, ekzemple terakotan tegmenton.

El la elsendo 10.03.2023. Legas Barbara – 02′ 26″

Poloj kun Ora medalo en University Physics Competition

University Physics Competition, Universitata Fizika Konkurso estas teama rivalado, kiun partoprenaas studentoj de licencaj studoj el la tuta mondo. Dum ĝi ili pretigas sciencan laboraĵon pri iu el proponitaj al ili temoj. Ili disponas nur pri 48 horoj por solvi la problemon, okazigi simuladon, verki laboraĵon kaj disponigi ĝin al la organizantoj. En 2022 la rivaladon partoprenis 417 grupoj el la sciencaj centroj de la tuta mondo, inkluzive de 11 el la Fizika Fakultato de la Varsovia Universitato. Polaj studentoj akiris ne sole la oran medalon, sed ankaŭ 5 arĝentajn kaj du bronzajn. La rivalado okazis komence de novembro 2022 kaj la rezultoj estis anoncitaj meze de januaro 2023. La unua temo „Deflecting an Asteroid”, forturno de asteroido koncernis la flugantan cele al la Tero astroidon. Necesis respondi la demandon, en kiu momento la kosma ŝipo lokita sur la malalta ĉirkaŭtera orbito kolizios kontraŭ asteroidon por antaŭmalhelpi katastrofan kunpuŝiĝon. La alia problemo estis „FIFA punŝotoj”. La partoprenanoj devis kalkuli kun kiu komenca rapideco kaj laŭ kiu angulo la golŝotanto devas direkti pilkon al supra angulo de la golujo por havi la plej gradajn ŝancojn por sukcesa ŝoto.
La polaj studentoj el la Fizika Fakultato de la Varsovia Universitato la sepan jaron laŭvice partoprenis la konkurson.

El la elsendo 10.03.2023. Legas Maciek – 02′ 22″

Polaj sciencistoj revoluciigas la kuracadon de osteoporozo

Sciencistoj el la Kemia Fakultato de la Jagelona Universitato en Krakovo kreis materialon, kiu povas forigi negravajn ostomankojn. En la formo de hidroĝelo ĝi estas injekciata en la lokon de ostomanko kaj sekve en la temperaturo de 37 celsiusaj gradoj ĝi tie stabliĝas. Algluiĝante al la ostohsito ĝi rolas kiel skafaldo, sur kiu dum natura biologia procezo kreiĝas nova osta histo pleniganta la truon. Ĝi ne sole rekonstruas la ostohiston, sed povas servi kiel portanto de medikamentoj kontraŭ osteoporozon. Tio havas multan gravecon, ĉar tiuj medikamentoj havas fortajn flankefikojn. Tio ne okazas kaze de hidroĝelo, kiun oni aplikas ekskluzive en la lokon de malsanaj histoj kaj ostomanko. Tiu preciza aplikado eliminas flankefikojn kaj krome ebligas apliki pli grandan koncentriĝon de medikamento, kio grandigas la terapiefikojn. La komponantoj de la nova hidroĝelo imitas la naturan konsiston de la ostohisto. Troviĝas en ĝi i.a. kolageno, hialurona acido kaj polisakarido kun kontraŭbakteriaj, kontraŭinflamaj kaj kontraŭdolaraj proprecoj. La utiligita en la hidroĝelo hidroksiloapatito en la vivaj organismoj rolas kiel la ĉefa, neorganika konstruelmento de ostohito decidanta pri ĝia firmeco. En la hidroĝelo de polaj sciencistoj ĝi plenmas analogan rolon. Sed kiel atentigas sciencistoj tio ne estas ĉio. La decida malkovro koncernas la eblecon apliki en la hidroĝelo popularan medikamenton en la kuracado de osteoporozo rekte en malsanan lokon. Al la ĝisnunaj pozitivaj testadoj estis subigitaj musoj. Nun oni serĉas investantojn por pliaj ekzamenadoj, inkluzive de klinikaj testadoj.

El la elsendo 25.02.2023. Legas Barbara – 2′ 26″

Inteligenta akvario sur Tajvano

AI Aquarium estas la unua en la mondo inteligenta akvario, kiu uzas la virtulan fuziteknologion por disbildigi realtempe informojn pri la mara vivo konforme al la rigardolinio de spektantoj. Kun 98-procenta precizeco la sistemo dinamike rekonas, identigas kaj bildigas la bestospeciojn. La akvarioj en ZOO-ĝardenoj kaj marakvarioj ĉiam abundas je specioj de kiuj malfacilas forŝiri la rigardon, kvankam sen specializaj konoj malfacilas difini, kion oni rigardas. Helpa turilate estas la inteligenta akvario disponanta pri la opcio sekvi la rigardon de la spektanto tuj rekonante kion tiu rigardas. Pri tia opcio disponas jam Nacia Muzeo de la Mara Scienco kaj Tekniko sur Tajvano dank’ al la inteligenta teknologio de Esplorinstituto de Industriaj Teknologioj (ITRI). La troviĝanta en la akvario kaj direktita eksteren kamerao 3D kun profundsensilo spuras la okulojn de la observanto por difini lokon, kiun tiu ĉi rigardas. La alia kamerao direktita al la akvario sekvas la situon de ĉiuj fiŝoj en ĝi enestantaj. Fine la objekta rekonalgoritmo koherigas ĉiun fiŝon kun fotoj de konataj fiŝospecioj en la komputila datumbazo kaj analizas la registraĵon realtempe. Komparante la rigardolinion de la spektanto kun fiŝpozicio AI Aquarium difinas ne nur tion, kiuspecia fiŝo estas observata, sed ankaŭ sur la diafana ekrano microLED troviĝanta antaŭ la akvaria vitro tuj apud fiŝo bildigas informojn, kiuj ĝin koncernas. La vizitanto pere de simplaj gestoj povas devigi la sistemon liveri pli da detalaj informoj. La sistemon de la rigardosekvado kaj rekonado de objektoj en AI Akvario ne influas tiaj faktoroj kiel la ĉirkaŭa lumo aŭ akvodiafaneco, praktke do la teknlogio funkcias en ĉiuj kondiĉoj.

El la elsendo 25.02.2023. Legas Pamela – 2′ 22″

Premio de la Pola Akademio de Kapabloj por Michał Heller

La premio de la Pola Akademio de Kapabloj estas atribuata al personoj, kiuj dank’ al siaj literaturaj, sciencaj kaj humanistemaj verkoj favore al la patrolando kapablas okupi elstaran lokon en la socio. Meze de decembro tiun premion transprenis filozofo kaj sciencisto, pastro profesoro Michał Heller pro siaj elstaraj esploroj pri sciencfilozofio. Tutaparte pro eksterordinare grava problemo de matematikeco de la mondo, tio estas la trajto esti priskirbita matematike, kio estis malkovrita jam de Pitagoro kaj konfirmita de la nuntempa scienco. Dum la premiatribua solenaĵo oni atentigis pri la socia agado de profesoro Heller kiel ekzemplon menciante la establitan de li Kopernik-Centron por Interbranĉaj Esploroj de la Jagelona Universitato.
Dum la premiatribua solenaĵo pastro profesoro Michał Heller esprimis la opinion, ke en la epoko de politikaj, sociaj konfliktoj, malkomprenemo tio, kio unuigas homojn estas la edukado. Li esprimis do la deziron, ke oni zorgu pri tio, ke la nuntempaj mezlernejanoj forlasadu lernejojn kun perfekta kono de la pola lingvo, kiuj ĝin uzos korekte kaj kapablos pensi kritike. Por tion atingi estas necesa pli granda atento donata al la instruado de matematiko, fiziko kaj logiko. Profesoro Heller rilatigis sin, en sia porokaza dankparolado, al la Artefarita Intelekto atentigante, ke la homa naturo, natura evoluo de la homo ne postsekvas la teknologian progreson. Tamen liaopinie la Atefarita Intelekto neniam estos pli granda ol la Natura Intelekto, neniam ĝin ekdominos.
La premio estis jam atribuata en la jaroj 1915-38 el la donaco destinita al la Pola Akademio de Kapabloj fare de industriisto kaj filantropo Erazm Jerzmanowski kaj lia edzino Anna. Antaŭ la milito ĝia valoro egalis al 12 kilogramoj da oro kaj estis difinata kiel la pola Nobel-premio. Ĝia nuna valoro egalas al 100 mil zlotoj. En 2009 en la 100-a mortodatreveno de Erazm Jerzmanowski la premio estis relanĉita.

El la elsendo 15.02.2023. Legas Maciek kaj Barbara – 02′ 37″

Gravitaj ondoj liveras informojn pri i.a. frua Universo

Ne eblas rekte observi la Universon en la frua stadio, sed eble ni povos observi ĝin malrekte studante kiel la gravitaj ondoj de tiu frua epoko influis la materion kaj radiadon, kiujn ni vidas hodiaŭ. Deepen Garg, studento el Princeton Plasma Physics Laboratory kaj lia doktoriga mentoro Ilya Dodin adaptis por la esploroj de la Universitato teknikon el siaj laboroj pri atomfuzio. Ili studis kiel la elektromagnetaj ondoj disvastiĝas tra la plasmo en fuziaj reaktoroj. Montriĝis, ke ĉi tiu procezo tre similas al la maniero, kiel disvastiĝas la gravitaj ondoj. La gravitaj ondoj, antaŭviditaj de Albert Einstein en 1916, moviĝantaj kun lumrapideco estis detektitaj relative antaŭnlonge, en 2015. Garg kaj Dodin, utiligante siajn konkludojn el la studoj pri la elektromagneta ondo en plasmo, prilaboris formulojn, kiuj laŭ ili povos deĉifri la proprecojn de la foraj steloj. Nome la gravitaj ondoj povas enhavi informojn pri denseco de la materio, tra kiu ili traiĝis. Povas esti, ke tiel eĉ eblos akiri pliajn informojn pri la kolizioj de neŭtronaj steloj kaj nigraj truoj. La usonaj sciencistoj planas baldaŭ apliki siajn formulojn en praktiko.

El la elsendo 15.02.2023. Legas Maciek – 01′ 31″