Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La estado fone de la naturo kaj la psika sano

Homoj loĝantaj en regionoj, en kiuj abundas birdoj, arbustoj kaj arboj karakteriziĝas per malpli altaj simptomoj de deprimo, timo kaj streso. Sciencistoj el la brita universitato en  Exeter, Brita Orinotologia Asocio kaj la aŭstralia univeristato en Queensland ekzamenis 270 loĝantojn de la britaj urboj Milton Keynes, Bedford i Luton konsiderante ilian psikan sanon. Estis ankaŭ taksita la nombro de birdoj aperantaj en la proksimeco de iliaj loĝlokoj en la matenaj kaj posttagmezaj horoj. Evidentiĝis, ke personoj, kiuj posttagmeze povis vidi pli da birdoj karakteriziĝis per pli bona psika sano, malpli ofte spertis deprimon, timon kaj streson. Pli bonan bonfarton manifestis ankaŭ personoj, kiuj pasigis pli da tempo eksterhejme. Por la ekzamenado ne havis signifon kiajn birdospeciojn ekzamenitoj rimarkis en la ĉirkuaĵo, gravis, ke dank’ al. tio ili sentis sin pli refreŝiĝintaj kaj pli intime ligitaj kun la naturo.

El la elsendo 14.03.2017. Legas  Gabi – 1’18”

sc_gk_Psika sano en la natura medio_01’18”

Kristaloj kreos la elektron el lumo

Sciencistoj el la universitato en Oulu , Finnlando malkovris novan materialon, kiu kapablas ŝanĝi diversajn specojn de energio en elektron. Ĝi havas la formon de kristaloj de mineralo – perovskito. La nova materialo konata kiel KBNNO – tiu nomo deriviĝas de ĝia kemia formulo – povas transformi varmon, videblan lumon kaj premoŝanĝojn en elektron.  Simile kiel aliaj kristaloj de perovskito KBNNO havas ferroelektrajn proprecojn. La materialo estas organizita kiel elektraj dipoloj, kiuj kondutas kvazaŭ magnetaj montriloj en la kompaso. Kiam ili moviĝas kreiĝas la elektra energio. La esploroj publikigitaj en “Applied Physics Letters” baziĝas sur pli fruaj studoj, kiuj elmontris, ke en la temperaturo de kelkcent gradoj sub la nulo KBNNO kreas elektron el la videbla lumo. La plej novaj esploroj estis okazigitaj en la ĉambra temperaturo. Sciencistoj esploris la kapablon de KBNNO ŝanĝi lumon en elektron kaj krome analizis kiel la materialo reagas kaze de ŝanĝiĝanta premo kaj temperaturo. KBNNO povos esti aplikebla en la industrio, se estos plibonigitaj kelkaj ĝiaj parametroj, i.a. por ŝargado de elektraj aranĝaĵoj el ekologiaj fontoj sen la neceso ligi ilin al kontaktingo. Ĝia prototipo povas kreiĝi venontjare. 

El la elsendo 14.03.2017. Legas  Tomek – 1’28”

sc_tm_Elektro el la lumo_01’28”

7 planedoj similaj al la Tero

Jam de kelkaj semajnoj oni emociiĝas pri malkovro sciigita de NASA kaj Eŭropa Suda Observejo ESO, ke eĉ sep planedoj laŭ la dimensioj similaj al la Tero troviĝas en la sistemo distanca je „apenaŭ 40 lumjaroj”. Laŭ la enkondukaj informoj povas tie regi la teraj temperaturoj kaj ekzisti akvo en la likva stato. Pri la malkovro skribis i.a. la revuo „Nature”. La plej grandan interesiĝon inter malkovrataj ekstersunsistemaj planedoj elvokas tiuj, kiuj en plej signifa grado similas al la Tero. Nun internacia sciencista kolektivo malkovris la tutan sistemon de tiaj planedoj, kiuj estis signitaj per aboco-literoj aldonitaj la stelnomo TRAPPIST-1. La malkovritaj planedoj havas la dimension de la Tero kaj Venuso aŭ estas iom malpli grandaj. Ilia denseco sugestas, ke almenaŭ ses je sep estas rokaj.  La planedorbitoj pasas tre proksime al la stelo, ili estas malmulte pli grandaj ol la distanco de la Galileaj lunoj disde Jovo kaj decide malpli grandaj ol la orbito de Merkuro ĉirkaŭ la Suno. Malgraŭ tiuj diferencoj sur planedoj povas ekzisti tute elteneblaj kondiĉoj, ĉar ilia stelo brilas multe malpli forte ol la Suno. La kvanto de la radiado atinganta la planedojn TRAPPIST-1 c, d kaj f estas komparebla al tiu, kiun en la Sunsistemo ricevas respektive la Venuso, Tero kaj Marso. Teorie sur ĉiu el la sep planedoj povas troviĝi akvo en la likva stato. La stelo TRAPPIST-1 malgraŭ sia proksimeco al la Tero sur la ĉielo brilas tre malforte, ĉar estas malgranda. Nome ne multe pli granda ol Jovo. Sciencistoj supozis, ke tre malgrandaj steloj povas havi plurajn planedojn kun la grandeco de la Tero moviĝantajn laŭ densaj orbitoj. La sistemo TRAPPIST-1 liveris la unuan konfirmon de ĉi tiu hipotezo. Por la malkovro estis utiligitaj diversaj surteraj kaj kosmaj teleskopoj. Por konstati la ekziston de la planedoj kaj iliajn parametrojn oni aplikis la metodon de pasado aŭ alivorte transito. Ĝi konsistas en tio, ke oni observas la brilon de la stelo serĉante malgrandajn, regulajn malintensiĝon de la brilo, kio rezultas el la pasado de planedoj antaŭ la torĉo de la stelo. La esplorojn partoprenis ĉirkaŭ 30 astronomoj el Belgio, Britio, Svislando, Usono, Francio, la Sudafrika Respubliko, Saŭda Arabio kaj Maroko.

El la elsendo 07.03.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 2’45”

sc_bp_tm_7 planedoj de Trappist-1_02’45”

La Lubuŝa regiono, la rifuĝejo de ruĝa milvo

La valo de la centra Odra-rivero en la Lubuŝa Regiono (la okcidenta Pollando) estas la reĝolando de la ruĝa milvo, unu el la plej belaj rabobirdoj en Eŭropo. Pruvas tion granda nombro kaj vivodenseco de paroj nestantaj en la regiono. Kelkfoje la nestoj foras unu disde la alia je apenaŭ kelkcent metroj, kio okazas ĉefe sur la favoraj por ili terenoj. Simile kiel plimulto de la rabobirdoj la ruĝa milvo estas ĉirkaŭprenita per strikta protekto kaj ĝia populacio estas monitorata. En Pollando dum la tuta jaro ĝiaj nestejoj en la ĝis-100-metra sfero estas protektitaj. Ili estas protektataj dum la kovoperiodo en la distanco ĝis 500 metroj. Sur tiuj terenoj estas malpermesite estadi, haki arbojn kaj arbustojn. En la okcidenta Pollando ekzistas 30 tiaj sferoj.  En Pollando la ruĝa milvo estas specio malmultnombra kaj vivas ĉefe en la okcidenta klaj nordorienta partoj de la lando. Entute temas pri 1000-1400 kovoparoj. La nombron de la lubuŝa populacio de la ruĝa milvo oni taksas je 90 kovoparoj vivantaj ĉefe en la valoj de Odra- kaj Warta-riveroj, en la regiono de la lokoj Sulęcin, Bledzew, Trzciel, Rzepin kaj Ośno Lubuskie. La vintrumejoj de la ruĝa milvo troviĝas en la okcidenta Eŭropo, ĉefe en Francio, Hispanio aŭ Portugalio. Kvankam ĝenerale en marto ili revenas al Pollando, foj-foje ili aperas jam en februaro. Tuj post la reflugo ili difinas sian regionon, komencas amindumadon kaj nestokonstruadon. 95-procente la monda populacio de la ruĝa milvo vivas en Eŭropo, ekster ĝi en la nord-okcidenta Afriko kaj Kaŭkazio. La ruga milvo apartenas – pro la koloro de sia plumaro – al la plej belaj rabobirdoj de Eŭropo. Ĝia kapo estas blanka, brusto kaj ventro rufeta kun delikataj nigraj streketoj. Sur la aloj, eĉ el fora distanco dum la flugo videbliĝas blankaj brilantaj makuloj. Tio estas rekonosigno de ĉi tiu rabobirdo simile kiel ĝia hirundeska vosto.

El la elsendo 28.02.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 2’48”

sc_bp_tm_Ruga milvo en Pollando_02’48”

Pola esplorprojekto malkovronta perturbojn de korritmo

Tri mil personoj pli ol 65-jaraĝaj estas ĉirkaŭprenitaj per la ekzamenadoj, kiuj ebligos prilabori sistemon de la frua malkovrado de la tiel nomata muta, tio estas sensimptoma oscilado de la koraj mitralklapoj. Ĝi apartenas al la plej oftaj perturboj de la korritmo, kiu eĉ kvinoble grandigas la riskon de cerboembolo. En plej signifa grado estas je ĝi elmetitaj personoj grizaĝaj kaj ĝi estas unu el la plej oftaj kaŭzoj de morto kaj invalideco. La entreprenita ekzamenado ebligos ricevi donitaĵojn pri la sensimptoma oscilado de la koraj mitralklapoj en la pola populacio kaj ĝiaj riskofaktoroj inter personoj pli ol 65-jaraĝaj. Tio ebligos laŭvice prilabori novajn kuracmetodojn. La projekto estas realigata kadre de la strategia programo de sciencaj esploroj kaj evoluigaj projektoj „Profilakto kaj kuracado de civilizaciaj malsanoj”. La ekzamenado okazas kun la utiligo de modernaj instrumentoj i.a. veŝtoj por EKG-ekzamenado el biomaterialo kun specialaj elektrodoj ne incitantaj haŭton, ebligantaj registri la korsignalon dum 30 tagoj.

El la elsendo 21.02.2017. Legas Tomek – 1’14”

sc_tm_Polaj esploroj pri sensimptomaj korproblemoj_01’14”

Hortiterapio

Du krakovaj altlernejoj, la Agronomia Universitato kaj Akademio de la Fizika Eduko funkciigas la postdiplomajn studojn por terapeŭtoj, kiuj utiligos plantojn kaj ĝardenlaboron en sia laboro kun pacientoj suferantaj deprimon, psikajn peturbojn, aŭtismon, demencon kaj neplenlertecon. Tiu metodo helpas ankaŭ en resociigo de malliberigitoj kaj personoj socie ekskluditaj pro siaj dependiĝoj. La ĝardenterapio estas efika same en laboro kun homoj intelekte neplenlertaj, kiel ankaŭ kun inteligentaj personoj, kiuj frontas problemojn pro sia alta aĝo, suferas traŭmaton, estas solecaj. Laborante sub la gvido de specialistoj pri hortikulturo tiuj personoj reakiras kredon pri sia krea povo. La streĉo en malferma spaco kaŭzas, ke iliaj organismoj produktas endorfinoj. Pacientoj kvankam estas lacaj sentas satisfakcion, kiu ne estas pasema sento. Hortiterapio estas grava alternativo por la rekomendata al ĉiuj amatora sporto, kiu ne ekzameniĝas kiel formo de terapio. La hortiterapion oni ne povas erarigi kun la terapia ĝardenumado, kion oni rekomendas al personoj sanaj. Hortiterapio estas organizata kun la penso pri personoj kun konkretaj malsanoj, troviĝantaj sub kuracista kontrolo.  La terapicela utiligado de plantoj kaj ĝardenoj apartenas al metodoj jam aplikataj i.a. en Usono, Britio, skandinaviaj landoj, Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Ankaŭ en Japanio kaj Koreio.

El la elsendo 21.02.2017. Legas Maciek – 1’47”

sc_mj_Hortiterapio enkau en Pollando_01’47”

Dormapneo

Unu kaj duona milionoj da poloj suferas dormapneon, danĝeran dormoperturbon, sed en plimulto ne scias pri tio, ĉefe pro limigita ebleco diagnozi la malsanon.  Ekzameno konfirmanta dormapneon (polisomnografio, en kies daŭro oni faras EEG, EMG, EOG-ekzamenojn)  estas malfacile alirebla, multekosta, postulanta necesan aparataron kaj prizorgadon de paciento. En Pollando subiĝis al. ĝi ĉ. 14 mil personoj. Laŭ doktoro Zbigniew Gaciong plibonigon en la alireblo al diagnozado de dormapneo eblus akiri aplikante pli simplan kaj pli ol duoble malpli kostan metodon, kiun de kelka tempo eblas okazigi en hejmaj kondiĉoj. Ebligas tion aranĝaĵo prilaborita de polaj inĝenieroj kaj sciencistoj el Infoscan Akcia Kompanio. Temas pri la unua ĉi-speca aranĝaĵo en Europo. Kvankam pri dormapneo oni parolas kutime en la kunteksto de ronkado, tamen ne ĉiu ronkulo suferas dormapneon. Dormapneo estas tre serioza sanperturbo, kiu karakteriziĝas per ofta spirhalto dum la dormo, kion favoras troa pezo kaj obezeco. Ĝi aperas rezulte de la labileco de gorĝomuskoloj kaj aerblokado de pulmoj pro fleksiĝo de ilia mola parto. Dirante rekte homoj suferantaj dorapneon sufokiĝas dum dormo, kaj post vekiĝo sentas kapdolorojn, estas dormemaj kaj lacaj, ili estas pli subiĝemaj al deprimo kaj agordoperturboj, pli ofte suferas impotentecon. Nekuracita dormapneo kreskigas riskon de pluraj seriozaj malsanoj. Sed por proponi al pacientoj efikan terapion de dormapneo unue necesas ĝin diagnozi kaj helpa ĉi-rilate povas esti la menciita inventaĵo de polaj sciencistoj kaj inĝenieroj. La kosto de diagnozo kun ĝia apliko estas duoble malpli alta ol kaze de klasika polisomnografio.

El la elsendo 14.02.2017. Legas Tomek – 2’04”

sc_tm_cirkau problemoj de dormapneo en Pollando_02’04”

La senmova vivstilo akcelas maljuniĝadon

Senjorinoj pasigantaj sidmaniere pli ol 10 horojn tage kaj malaktivaj fizike estas je 8 jaroj pli aĝaj, ol tiuj kiuj estas moviĝemaj. Tiun konkludon tiris sciencistoj el la Kalifornia Universitato en San Diego analizinte donitaĵojn pri preskaŭ 1500 virinoj en la aĝo de 64 ĝis 95 jaroj, kiuj partoprenis vastskalan analizon WHI (Women’s Health Initiative). La senjorinoj estis plenigantaj tabelojn pri sia sano kaj fizika dispozicio kaj dum sep tagoj portis ĉe karpeo rubandojn kun enmuntita akcelometro. Analizinte donitaĵojn sciencistoj konstatis, ke la virinoj kiuj sidpozicie pasigis ĉiutage pli ol 10 horojn kaj engaĝiĝis en fizikan aktivadon kun modera intenseco dum malpli ol 40 minutoj havis malpli longajn telomerojn, tio estas finaĵojn de kromosomoj. Telomeroj estas ofte komparataj al la finaĵoj de laĉoj, kiuj protektas kromosomojn kontraŭ difektoj kaj perdo de la genetika materialo dum la ĉeldividiĝado. Kiam telomeroj fariĝas tro mallongaj ili maljuniĝas kaj formortas. Tiun procezon influas tamen la vivstilo kaj tiaj faktoroj kiel obezeco. Ankaŭ la fumado povas akceli la procezon de la mallongiĝado de telomeroj. Kiel informis Usona Epidemologia Revuo tio kauzas  tumorojn, diabeton kaj malsanojn de la korangia sistemo.

El la elsendo 14.02.2017. Legas Tomek – 1’35”

sc_tm_Minacoj de la senmova vivmaniero de senjorinoj_01’35”

Duvalvulo helpos esplori klimaton

Duvalvulo apartenanta al la specio Mercenaria vivas eĉ 500 jarojn helpos kompreni la klimatoŝanĝojn okazintajn dum jarcentoj. Analizante la kemian konsiston de la ringoj aldoniĝantaj sur la konko de la duvalvulo Macenaria macenaria sciencistoj rekonstruos la klimatajn ŝanĝojn, kiuj okazis en la daŭro de la lastaj jarcentoj en la regiono de la norda parto de Atlantiko. La  aldoniĝantaj ringoj de la duvalvulo memorigas la ringojn en la arbotrunkoj, kiuj ankaŭ regule aldoniĝas. Laŭ sciencistoj el la britaj universitatoj en Cardiff kaj Bangor University antaŭ la industria epoko – ĝis la 1800-a jaro – la signifaj ŝanĝoj en Atlantiko estis elvokitaj ekskluzive per la funkciado de la Suno kaj vulkanoj. Post la 1800-a jaro, samtempe kun la komenco de la industria epoko la akvojn de la norda Atlantiko influis ankaŭ atmosfero, tio estas la forcejaj gasoj produktataj de la homo. Analizante la konkojn de marcenaria sciencistoj kapablas analaizi la historion de la klimato eĉ kun unumiljara retrorigardo. Tiuj esploroj estas esencaj por kompreni kiamaniere ŝanĝoj en la regiono de la norda Atlantiko povas influi klimaton kaj veteron en la norda hemisfero.

El la elsendo 07.02.2017. Legas Tomek – 1’23”

sc_tm_Duvalvulo helpos sekvi klimatsangojn_01’23”

Mirigaj novumoj de polaj sciencistoj

Kolektivo de fizikistoj el Pollando kaj Nederlando deklaras turnopunktan, principan ŝanĝon en la registrado kaj konservado de informdonitaĵoj. Ili sukcesis ĉirkaŭiri la barieron en la rapideco kaj efikeco de la informregistrado. Dank’ al iliaj metodoj la donitaĵojn sur la dura disko eblos registri miloble pli rapide ol nun kaj krome dank’ al pli pova memoro la komputiloj estos pli energiŝparaj. Temas pri la tiel nomata teknologio de malvarma ultrarapida fotomagneta registro, pri kio informis la prestiĝa „Nature”. Ekzemple dank’ al la apliko de la prilaborita de ili teknologio, grafikaĵoj 3D, kies alifarado daŭras kelkdek minutojn estas generitaj dum kelkaj sekundoj. Ankaŭ tekokomputiloj povas labori pli longe sen kroma ŝargado. Laŭ polaj kaj nederlandaj sciencistoj la vera povo de ĉi tiu solvo estos aparte rimarkebla en grandegaj servilejoj aŭ centroj por la konservado kaj alifarado de donitaĵoj. Iliakaze ŝparoj – se temas same pri tempo,  kiel ankaŭ pri energio necesa por la registrado kaj alifarado de donitaĵoj – estas vere revolucia.

El la elsendo 07.02.2017. Legas Tomek – 1’14”

sc_tm_Revoluciaj sangoj enregstrado de informdonitajoj_01’14”