Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La fermado de lernejoj ne influas la infektiĝonivelon je kovim-19

Baldaŭ pasos du jaroj post kiam la mondo ekfrontis la pandemion. Ĉiam pli ofte oni ekzamenas, kiel ĝi influis la skalon kaj la specon de psikologiaj problemoj de diversaĝaj personoj. Evidentiĝas, ke la plej negativaj konsekvancoj estas rimarkeblaj inter homoj junaj sur la nivelo de la baza kaj supera instruniveloj. Samtempe el la esploroj de sciencistoj de la novjorka Binghamton University rezultas, ke ne ekzistas signifa diferenco de malsaniĝoj je kovim-19 inter la regionoj, en kies lernejoj okazis lernado en la distanca aŭ fizika maniero. Kiam komence de 2020 en Usono komenciĝis la pandemio preskaŭ en ĉiuj regionoj estis fermitaj lernejoj kun la espero bremsi la disvastiĝadon de la malsano. Evidentiĝis, ke kun tiu solvo ligiĝas multaj problemoj. Sciencistoj utiligis la fakton, ke regionoj aŭtoritatoj en diversaj lokoj alprenis malsamajn decidojn, do analizis kiel ili influis la malsaniĝonivelon. Estis analizita la periodo de 12 lernosemajnoj ekde la komenco de julio ĝis la fino de septembro 2020. En tiu periodo ankoraŭ oni ne disponis pri vakcinoj kaj ne disvastiĝis la varianto DELTA. La donitaĵoj el 895 lernejaj regionoj, preskaŭ el la duono en Usono, estis komparitaj kun donitaĵoj el 459 graforegionoj, kie la lernejoj troviĝis. Preninte en la konsidron tiajn faktorojn kiel malsaniĝotendencoj antaŭ la malfermo de lernejoj kaj la rigoroj enkondukitaj en ĉiuj en ĉiuj ŝtatoj kaj aktviveconivelo de la loka socio esploristoj konstatis, ke la malsaniĝonivelo je kovim-19 en plimulto de regionoj, en kiuj infanoj lernis fizike ne diferencis esence de la malsaniĝoj, kiuj okazis en la kondiĉoj la distnaca lernado. La esplordetaloj aperis en „Nature Medicine”.

El la elsendo 11.01.2022. Legas Barbara – 2′ 33″

NASA kunlaboras kun teologoj

Konforme al la teknologiaj progesoj la homaro konstruas ĉiam pli bonajn teleskopojn, sendas siajn sondilojn en la Kosmon kaj serĉas ekstersunsistemjn planedojn, en kiuj povus kreiĝi la vivo. Aliflanke, la demando estas – kaj se efektive ni malkovrus vivon ekster la Tero? Laŭ la eksa estro de la Astrobiologia Instituto de NASA, Carl Pilcher la ideo, ke la Tero estas la unusola planedo en la Universo, en kiu ekzistas vivo estas nedefendebla, ĉar en nia galaktiko troviĝas pli ol 100 miliardoj da steloj. En la Universo estas pli ol 100 miliardoj da galaktikoj. Tio ne estas aparta opinio. Parto de sciencistoj rezonantaj simile asertas, ke la problemo de la fremda vivo ekstertere prefere ne liĝiĝas kun la demando ĉi ni ĝin trovos, sed kiam? NASA destinis 1,1 milionojn da dolaroj por la programo „Sociaj implikaĵoj de astrobiologio”. La realigita antaŭ kelkaj jaroj programo celis ekzameni kiel homoj reagus je eventula malkovro de la fremda vivo. La usonaj sciencistoj turnis sin al reprezentantoj de diversaj religioj, por ke ili helpu kompreni kiel tio ŝanĝus la manieron, en kiu ni perceptas la Universon. Prefere temis pri tio, kiel la ekstertera vivo influus nian internan bonfarton kaj ligitajn kun tio ekzistodilemojn. Oni invitis al la projekto 24 sacerdotojn – kristanajn pastrojn, judan rabenon kaj islaman imamon. Ilia tasko estis respondi kelkajn gravajn demandojn pro la fakto, ke miliardoj da homoj en la mondo identigas sin kun iu el la grandaj religioj. Kaj do ĉu la ekstertera vivo estas menciita en Sanktaj Skriboj, ĉu ĝi konformas al la historioj pri la mondestiĝo. Kaj krome kiel la ekstertera vivo ŝanĝus la percepton de Dio, ĉu religioj devus ŝanĝi siajn doktrinojn? En la historio troviĝas multaj ekzemploj pri novaj sciencaj malkovroj, kiuj ne konformis al la religiaj sistemoj. La demando estis do ankaŭ ĉu laŭ la partoprenantaj la projekton sacerdotoj la ĉefaj religioj de la mondo kapablus akcepti la eblon de la ekstertera vivo, sed damaĝi siajn fundamentojn. Evidentiĝis, ke reprezentantoj de multaj religioj asertas, ke ili povus akcepti tian ideon senprobleme. Tion deklaris d-ro Andrew Davison, anglikana sacerdoto kaj teologo de Kembrigxa Universitato, doktororiĝinto pri biokemio en Oksfordo en sia intervjuo por „The Times”. Liaopinie homoj nereligiemaj ŝajnas trotaksi la defion, kiun spertus homoj kredantaj, se ili havus pruvojn pri la fremda vivo. Simile rezonis reprezentantoj de judaismo kaj islamo, ke ankaŭ ili petus la gvidadon de siaj religioj fronte al la demando, kion la malkovro signifus „por la pozicio kaj digno de la homa vivo”. Nu, kiel sciate ankaŭ en nia Sunsistemo estas kelkaj lokoj ekstertere, kie la vivo povus evolui. Sciencistoj asertas, ke la luno de la Jovo, Eŭropo havas sub la glacikrusto likvan oceanon, kie teorie povas ekzisti vivkondiĉoj. Similaj kondiĉoj regas almenaŭ laŭ enkondukaj rezonadoj sur Enceladuso, glaciluno de la Saturno. Oni konsideras ankaŭ la Marson, kie iam ekzistis likva akvo. Oni konsideras la eblon de vivekzisto en densaj nuboj de la Venuso pri kio siatempe informis sciencistoj el Masaĉuseca Teknologia Instituto, Kar diff-a kaj Kembriĝa Universitatoj.

El la elsendo 04.01.2022. Legas Barbara – 4′ 25″

Ora Medalo por junaj polaj esploristoj

Paulina Frątczak kaj Adrian Grzontka, du mezlernejaj studentoj el la pola urbo Jastrzębie Zdrój (la suda Pollando), kadre de sia sciencprojekto, esploris proprecojn de heteroceroj (t.e. noktaj papilioj), kies larvoj manĝas diversajn substancojn, inkluzive neorganikajn kaj polimerajn. Ili elektis ĉi-tiun temon sekve de eksterlernejaj okupoj pri ekologio, enfokusiĝante pri la mediopoluado. Ilian eksperimenton inspiris mallonga scienca artikolo en itala ekologia revuo pri netipaj manĝokutimoj de la eta nokta papilio >Galleria mellonella<, konata kiel granda mielĉelara tineo. Dum monatoj la polaj studentoj faris eksperimentojn por esplori, kiel la larvoj de la mielĉelera tineo disvolviĝas kaj kondutas en diversaj termikaj kondiĉoj, kun senlima aŭ limitiga aliro al manĝo ktp. Ili nutris la larvojn per polietileno, la plej uzata polimero en la mondo, konsistiganta 34 procentojn de la totala plasta merkato. Paulina kaj Adrian rimarkis, ke la larvoj en la temperaturo de ĉirkaŭ 18 celsiusaj gradoj estis pli dormemaj kaj havis malpli rapidan vivociklon, sekve ili vivis pli longe, sed el tio ne rezultis la pli granda manĝemo de polietileno. La larvoj breditaj en la pli altaj temperaturoj, ekzemple ĉirkaŭ 24 gradoj, vivis pli mallonge kaj formis kokonojn pli frue, sed samtempe manĝis pli da polimero. La dua eksperimento esploris la dieton de >Galleria mellonella<, ĉar ĝiaj larvoj manĝas ne nur la polietilenon, sed ankaŭ la abelan vakson. La studentoj pruvis, ke la plej adekvata rilato de vakso al polietileno egalas al 1:1. En ĉi tiuj kondiĉoj eĉ 81 procentoj da larvoj vivis sufiĉe longe por formi kokonojn. Polietileno – kiel sciate – estas vaste uzata en la ĉiutaga vivo, oni uzas polietilenajn sakojn, aŭtomatajn pakumojn, botelojn, akvajn hosojn, tubojn ktp. La ĉefa problemo kun polietileno, same kiel kun aliaj polimeroj, estas ilia longdaŭro. Ili estas preskaŭ nemalkomponiĝeblaj. La polaj studentoj ne estis la unuaj, kiuj esploris polimerkonsumajn organizmojn. En 2008 la deksesjaraĝa kanadano Daniel Burn malkovris, ke disvastigitaj gram-negativaj bakterioj Pseudomonas fluorescens kune kun alia bakteria specio Sphingomonas detruas kaj sengradigas polietilenon. En 2014 ĉina scientisto rimarkis, ke >Barata faruntineo< faris truojn en liaj plastaj sakoj. Li ĝuste supozis, ke en en ilia digesta sistemo troviĝas baktrioj kiuj havas kapablon metaboligi polietilon. Ni aldonu, ke la malkovro de la polaj studentoj ne signifas novan eraon en reciklado, sed estas plia grava paŝo en la ekologiaj esploroj. L a polaj mezlernejaj studentoj pro sia laboro akiris Oran Medalon en la kategorio Medioprotektado dum la Internacia Invntokokurso iCan 2021 en Kanado.

El la elsendo 28.12.2021. Legas Barbara – 4′ 08″

Akvo sub la marsa kanjono

La orbitaj observadoj helpe de la apatenanta al Eŭropa Kosma Agentejo sondilo ExoMars Trace Gas Orbiter sugestas, ke sub Valles Marineris, kiun formas sistemo de kanjonoj situantaj iom sudoriente de la Marsa ekvatoro troviĝas abundaj akvoprovizoj. Tio estas la plej granda kanjono en la Sunsistemo. Ĝi longas ĉirkaŭ kvin mil kilometrojn, vastas ĉirkaŭ 200 kilometrojn kaj ĝia profundo kelkloke atingas 11 kilometrojn. Delonge estas sciate, ke sur la Marso troviĝas akvo. Tamen en plimulto – laŭ nia scio – ĝi troviĝas en la malvarmaj, polusaj regionoj de la planedo kaj havas formon de glacio. Novaj esploroj elmontras tamen, ke akvo sur la Marso troviĝas ne sole tie, sed ankaŭ proksime de la ekvatoro. Tion oni eksciis dank’ al la instrumento FREND troviĝanta sur la ferdeko de la sondilo. Ĝi malkovris en la kanjona sistemo spacon kun granda kvanto de hidrogeno. Premisante, ke hidrogeno estas ligita kun akvomolekuloj, eblas konstati ke eĉ 40 procentoj de la subkrusta materialo ŝajnas esti akvo. Tiu akvoriĉa regiono, kies profundo atingas ĝis unu metro havas la grandecon de Nederlando. Laŭ sciencistoj tiu regiono ŝajnas promesoplena por plia serĉado de akvo sur la Marso. La ĝisnunaj marsaj misioj serĉis jam akvon sed sur la surfaco de la planedo, trovante ĝin tie en malgradaj kvantoj. Nun estas necesaj pliaj esploroj por detale difini kondiĉojn regantajn en la kanjona regiono, rekoni formon, en kiu la akvo tie aperas. La plej nova malkovro en la kunteksto de la estontaj misioj al la Marso kun la partopreno de homoj igas la regionon de kanjonoj ankoraŭ pli ekscita kaj promesoplena.

El la elsendo 21.12.2021. Legas Barbara – 2′ 20″

La plej malnova ornamaĵo de Eŭroazio en Pollando

En 2010 en la kaverno Stajnia en la Sanktakruca Montaro en la suda Pollando estis trovita elemento de la ebura kolornamaĵo. Nun sciencistoj deklaris, ke ĝi devenas de antaŭ 41 mil 500 jaroj kaj tial ĝi estas la plej malnova ĉi-speca objekto retrovita sur la tereno de la tuta Eŭroazio. En 2008 samloke arkeologoj retrovis la unuajn restaĵojn de la neandertala homo en nia lando, kiuj ankaŭ evidentiĝis la plej malnovaj en Eŭropo. Nur nun 11 jarojn post la malkovro oni difinis la aĝon de la ornamaĵo. La aliaj similaj retrovaĵoj estas almenaŭ je du mil jaroj pli novaj. La dekorita per punktoornamaĵo ebura kolĉena pendaĵo originie longis kvar kaj duonan centimetron, estis vasta je unu kaj duona centimetro kaj ĝia dikeco egalis al apenas 37 milimetroj. Laŭ esploristoj ĝia ornammotivo povis ligiĝi kun la luna ciklo aŭ signis nombron de ĉasitaj bestoj.

El la elsendo 14.12.2021. Legas Gabi – 1′ 18″

Lumpoluado laŭ la kosma skalo

Post kelkaj jaroj 1 je 15 objektoj videblaj sur la nokta ĉielo estos satelito tia kiel Starlink SpaceX. Jam nun ili konsisitigas preskaŭ la duonon el preskaŭ 4 mil satelitoj funkciantaj sur la malata ĉirkaŭtera orbito. La firmo de Elon Musk intencas katapulti 42 mil araĝaĵojn ligitajn kun funkciigo de satelita interreto. Ĝi ne estas unusola; similajn agadojn laŭ same granda skalo planas tri aliaj firmoj el Usono, Britio kaj Ĉinio. Sume tiuj ĉi kvar firmaoj planas direkti al la ĉirkaŭtera orbito 65 mil satelitojn. Konsiderante, ke ĉirkaŭ la Tero orbitas jam miloj da neuzataj aranĝaĵoj ne mirigas la rezervoj de astronomoj koncerne kreskantan problemon de kosmaj balaaĵoj, koncerne la influon de artefaritaj megakonstelacioj por la esploroj kaj aspekto de la nokta ĉielo. Profesorino Samanta Lawler, astronomo el la kanada universitato en Regina kune kun du aliaj esploristinoj pretigis prognozon, kiu bildigas kiel aspektos la nokta ĉielo, se firmaoj okupiĝantaj pri komercaj satelitoj realigos siajn planojn. La akiritajn rezultojn ŝi difinis kiel frakasajn. En sia ĉi-rilata artikolo en „The Conversation” ŝi atentigis ke de ĉiu loko sur la tero, en ĉiu jarsezono almenaŭ unu horon antaŭ la sunleviĝo kaj post la krepusko sur ĉielo videbliĝos dekoj, kaj eĉ centoj da satelitoj. Se ankoraŭ nun eblas fuĝi for de la urba lumpoluado kaj trovi malhelan noktan ĉielon, laŭ analizoj la novspecan poluadon per lumo de satelitoj ne eblos eviti, eĉ ne ĉe la norda poluso. La komercaj satelitoj vekas ankaŭ timojn de sciencistoj, ĉar ili estas helaj, multe pli helaj ol plimulto de la steloj. Kvakam SpaceX faris iujn paŝojn por malheligi siajn satelitojn tamen plimulto estas videbla nudokule. Tio malfaciligas la astronomiajn esplorojn. Laŭ profesorino Lawler estos necesaj juraj reguligoj, kiuj limigos la lumpoluadon kaj kreskon de l a kosma balaaĵoj.

El la elsendo 07.12.2021. Legas Barbara – 2′ 49″

Neŭronaj lingvomodeloj de la pola lingvo

Laboroj pri evoluigo de la neŭronaj lingvomodeloj daŭras en multaj informadikaj centroj kaj firmaoj en la tuta mondo kaj samtempe en la lastaj jaroj signife kreskis ilia populareco. Rapide evoluas ankaŭ ilia kapacito, t.e. grandiĝas kvanto de iliaj paramteroj. La neŭronaj lingvomodeloj estas aplikataj ĉiam pli vaste kaj ĝenerale, kvankam ne multaj pri tio konscias. Tamen ĝuste dank’ al ili retuzantoj sukcese akiras la lingotradukojn el diversaj lingvoj, oni malkovras trudmesaĝojn, oni enketas la sociajn agordojn en la reto, oni aŭtomate korektas tekstojn. La prilaboro de la neŭronaj lingvomodeloj postulas grandan prikalkulpovon kaj specializan infrastrukturon. La neŭronaj modeloj ne povas do esti trejnitaj de individuoj aŭ malgrandaj organizoj. Krome estas necesaj multegaj donitaĵoj. Simile kiel kaze de aliaj instrumentoj bazĝantaj sur la Artefarita Intelekto ju pli ampleksa estas kolekto de donitaĵoj, per kiu estas trejnita la modelo, des pli preciza la modelo estas. Tamen plimulto de tiuj modeloj estas prilaboritaj por la angla lingvo. Sed pri la neŭronaj lingvomodeloj laboras ankaŭ sciencistoj el la pola Centro de la Alifarado de Informoj–Ŝtata Esplorinstituto senĉese evoluigante kaj liverante pollingvajn modelojn. Nunjare ĝi disponigis du pliajn neŭronajn modelojn de la pola lingvo kun la nomoj – Polish RoBERTa v2 kaj GPT-2. La populareco de la modeloj de la pola lingvo daŭre kreskas. Ĉe la centro estis ekzemplodone establita Laboratorio por la Lingvistika Inĝenierio (LIL), en kiu ekspertoj konstruas inteligentajn instrumentojn baze de grandaj korpusoj de tekstoj kaj interretaj donitaĵoj. Ĝuste en LIL kreiĝis kaj estis envivigita Kohera Kontraŭplagiata Sistemo, kiun oni utiligas por kontroli la originalecon de altlernejaj diplomverkoj, facile konstatante eventualan piratadon. La temamplekso de la neŭronaj lingvomodeloj estas multe pli vasta. Do ankaŭ en aliaj strukturoj de la Pola Centro oni laboras pri tiu problemo. Ekzemple en ĝia plej granda Laboratorio de Inteligentaj Informadikaj Sistemoj (LISI) estis prilaborita kaj trejnita la modelo Polish RoBERTa large sur la plej granda en Pollando korpuso. Sekve de daŭrigaj laboroj nunjare estis disponigitaj la jam menciitaj pliaj versioj de la menciita modelo Polish RoBERTa base v2 kaj destinita por taskoj
ligitaj kun la tekstogenerado la modelo GPT-2.

El la elsendo 01.12.2021. Legas Barbara – 3′ 33″

Drameca malkresko de la eŭropa birdopopulacio

La esploroj de la birdopopulacioj apartenas al la plej evoluintaj kompare kun aliaj bestogrupoj. Jam de kelka tempo konserviĝas en ili la maltrankviliga malkreskotendenco. Laŭ la plej novaj donitaĵoj kolektitaj de la brita-ĉeĥa sciencista kolektivo ekde la 1980a ĝis nun la perdoj kalkuliĝas de 560 ĝis 620 milionoj da birdoj, kio signifas, ke malaperis ĉiu sesa. La plej damaĝita estas la populacio de paseroj. Ĝia nombro malkreskis eĉ je 247 milionoj. Je 97 milionoj estas malpli da flavaj motaciloj, je 75 milionoj malpli da sturnoj kaj je 68 milionoj malpli da alaŭdoj. En plimulto temas pri birdospecioj ligitaj kun farmista kaj herba medioj, sed tiu tendenco estas konstatebla ankaŭ en urboj. Kiel klarigis Anna Staneva, la direktoro por la protektado de la naturo en BirdLife Europe birdoj estas ĉiam malpli multaj, ĉar spacoj kun kiuj estas ligita ilia vivo estas detruataj de homoj. La naturo estis eliminata de la kultivejoj, maroj kaj urboj. Tial estas necesaj klopodoj de la tuta socio por fronti la naturmedian krizon. Tio signifas grandigon de la naturamika agrikulturo, specian protekton, ekvilibran arbaristikon kaj fiŝkaptadon kaj rapidan vastigon de la reto da protektataj medioj. Tiu vojo jam alportis pozitivajn rezultojn, ĉar dank’ al la protektaj agadoj iuj birdopopulacioj notis kreskon. Ekzemple duobliĝis la populacio de migra falko, kio pruvas kiom signife homoj povas influi kaj formi la biodiversecon. En tiu kunteksto sciencistoj alvokas iniciati unian leĝaron rilate la naturreviviĝon – dum individuaj civitanoj povas kontribui al tio plantante arbojn, starigante la nestodometojn kaj zorge kromnutrante birdojn dum severaj vintroj.

El la elsendo 24.11.2021. Legas Barbara – 2′ 45″

La unua laŭeato de la fantasta scienca premio Stanisław Lem

Nunjare la Vroclava Politekniko lanĉis la Eŭropan Sciencan Premion kun la nomo Stanisław Lem por omaĝi la 100-an naskiĝdatrevenon de la renoma pola fantasta verkisto. Antaŭ 40 jaroj li ricevis la honorofican doktortitolon de la vroclava altlernejo. La unua laŭreato fariĝis profesoro Randall J. Platt, esploristo el la Svisa Federacia Teknologia Instituto en Zuriko, eksperto pri genetika inĝenierio. La realigataj de li projektoj jam renkontis rekonon en la sciencista mondo kaj povas pozitive influi la estontecon de nia civilizacio. La internacian ĵurion prezidis profesoro Reimund Neugebauer el Fraunhofer-Societo. Kiel li atentigis la sekvo de la laboroj de profesoro Platt pova s esti ĉelmaŝinoj kapablaj malkovri diversajn molekulajn, kemiajn kaj fizikajn trajtojn de sia medio kaj daŭra registrado de tiuj informoj helpe de memorportanto baziĝanta sur DNA.  Tiaj gardĉeloj formas potencan teknologion, kiu povas esti aplikebla en diversaj sferoj. De la konservado de DNA-donitaĵoj ĝis monitorado de dezirata medio – grundoj, oceanoj kaj aero, eĉ la propra korpo. Profesoro Randall J. Platt devenas el Usono, havas 34 jarojn kaj laboras en Katedro de la Inĝenierio de Biosistemoj en la Federacia Teknologia Instituto en Zuriko. Li establis tie sciencan kolektivon, kiu klopodas krei tute novajn metodojn de biomedicina inĝenierio. La premio Stanisław Łem ankaŭ estonte celos sciencistojn ĝis la 40-a vivojaro studantaj aŭ gvidantaj esplorojn en la Unio kaj asociiĝintaj landoj partoprenantaj la programon Horizonto Eŭropo. Profesoro Platt venos al Vroclavo venontjare. En la tiea politekniko li prezentos porokazan prelegon kaj gvidos sciencajn seminariojn. Li renkontiĝos kun junaj sciencistoj el Academio Iuvenum kaj studentoj el la altlernejaj rondoj kaj organzioj.

El la elsendo 16.11.2021. Legas Barbara -2′ 46″

Pere de GPS prognozi uraganojn

Uraganoj apartenas al la plej grandaj hidrometeologiaj minacoj kaŭzante nekalkuleblajn perdojn ĉe la marbordoj, kiujn ili trafas. En la lastaj jaroj ili estas ĉiam pli detruaj kaj aperas ĉiam pli ofte. Akompanas ilin kreskanta vaporado super la oceanoj. Nun internacia sciencista kolektivo, en kiu laboris ankaŭ poloj, t.e. profesoro doktoro Janusz Bogusz kaj doktorino Anna Kłos el la Fakultato pri la Kontinenta Inĝeniero kaj Geodezio el la Militista Teknika Akademio pruvis, ke almenaŭ 6 horojn antaŭ la uraganfrapo kontraŭ la marbordon eblas antaŭvidi helpe de GPS-sistemo, t.e. tutmonda loktrova sistemo ĝian itineron tra la kontinento. Sciencistoj utiligis ŝanĝon en la konsisto de akvovaporo en la atmosfero baze de TLS-observado por monitorado kaj prognozado de uraganitinero. Siajn esplormetodojn ili verkonformigis laŭ donitaĵoj pri la uraganoj Hervey kaj Irma, kiuj frapis la orientajn mabordojn de Usono en 2017. Ĝi estis unu el la plej abundaj en la lasta jarcento jaroj, se temas pri uraganofteco. En la daŭro de la tiujara sezono de tropikaj ciklonoj aperis eĉ 17 uraganoj, el inter kiuj 10 distingiĝis per nerenkontata viglecdaŭro kaj ses tranformiĝis en potencajn uraganojn – Gert, Harvey, Irma, Jose, Lee kaj Maria. La uraganoj Harvey kaj Irma apartenis al la 4-a kategorio kaŭzinte pli da pluvoj laŭe de Maksikia Golfo kaj la orientaj marbordoj de Usono ol ajna alia tempesto tiusezone. La artikolo de internacia sciencista kolektivo pri la rolo de TLS, tutmonda loktrova sistemo por prognozi uraganojn aperis en la periodaĵo „GPS Solutions”.

El la elsendo 09.11.2021. Legas Barbara – 2′ 31″