Sciencaj informoj
Abomeno kaj timo firmigas la rememorojn
Personoj sanaj pli bone parkeras informojn, kiuj elvokas ĉe ili abomenon aŭ timon, pli bone ol tiujn, kiuj estas neŭtralaj. Tio rezultas el esploroj en la Instituto pri Eksperimenta Biologio de la Pola Sciencakademio. La parkeroprocezo dependas de ĝia kunteksto kaj de emocioj, kiujn elvokas perata enhavo. „Rato-kanalo”, „tanko-milito”, „ponardo-gorĝo” estas la ekzemplodonaj vortoparoj elvokantaj abomenon aŭ timon, kiujn plej bone parkeris partoprenintoj de la eksperimento, kiun gvidis doktoraspirantino Monika Riegel. Ŝi ekzamenis, kio okazas en la cerbo dum parkeroprocezo, kiam akompanas tion emocioj. La esplorantino kreis bazon de emocispronaj vortoj Nencki Affective Word List (NAWL) el preskaŭ tri mil substantivoj, adjektivoj kaj verboj kun kelka emocia signifo. Ĝis nun en similaj esploroj estis uzataj fotoj kaj la vortobazoj, kiuj kvankam ekzistis en multaj lingvoj, tamen ne en la pola. La vortojn de la bazo pritaksis pli ol 500 personoj, kies tasko estis difini la sentojn, kiujn elvokas unuopaj vortoj. Kiel asertas Monika Riegel por la procezo de la parkerado grava estas la kunteksto, tial estis aplikitaj vortoparoj kaj ne unuopaj difinoj. Nome malofte oni parkeras informojn dise de la akompanantaj ilin emocioj. La konkludoj de ĉi-specaj esploroj povus esti taŭgaj en la terapio de grizaĝaj personoj havantaj problemojn kun la memoro. Laŭ iuj esploroj personoj spertantaj mildajn kognajn perturbojn pli bone frontas taskojn, en kiuj aperas pozitivaj emocioj. Aliflanke kunteksto gravas en perurboj ligitaj kun posttraŭmata streso, kie memorperturboj ligiĝas kun la malĝusta ligo de tre fortaj negativaj emocioj kun ilia kunteksto.
El la elsendo 19.09.2017. Legas Maciek – 2’11”
sc_mj_la_rolo_de_timo_au_abomendo_en_la_parkerado_02’11”.mp3; filename-=UTF-8”sc_mj_la rolo de timo au abomendo en la parkerado_0211
Lumo influas financajn decidojn
Dum la sunplenaj tagoj homoj malpli bone administras siajn financojn, ili alprenas malpli trafajn decidojn kaj ilia konduto estas malpli kohera. Sekvojn de tio povas suferi ne sole individuoj, sed la tutaj merkatoj. Sciencistoj el University of Sydney kaj New York University ekzamenis kiel sunplena vetero influas kondutojn ligitajn kun financoj. Tio ne estis aparte miriga, se jam estis konstatite, ke lumo pere de specializaj ĉeloj en la okuloj trafas al la cerbo kaj i.a. influas la malsatosenton, dormemon aŭ seksan impulson. En la priparolata esploro du kaj duona mil volontuloj ricevis facilan taskon, en kiu ili devis fari serion de financaj elektoj. Ili devis aprobis garantiitan ricevon de kvin dolaroj aŭ devis elekti lotokuponon, kiu povis koncerni pli altan kvoton aŭ nenion. La esplorrezultojn sciencistoj komparis kun veterdonitaĵoj. Vetero evidentiĝis influa. En pli helaj tagoj la ekzamenatoj i.a. malpli ofte decidis pri risko, preferante garantiitajn 5 dolarojn kaj ne 20-dolaran lotokuponon kun ŝanco de 50-procenta gajno. Samtempe tamen ili pretis entrepreni malfacile takseblan riskon, anstataŭ certajn 5 dolarojn preferante 20-dolaran lotokuponon kun ne difinita gajnoŝanco. Konklude en sunplenaj tagoj homoj alprenadis malpli trafajn decidojn kaj estis malpli konsekvencaj. Laŭ la sciencistoj kvankam tio ne havas signifan influon tamen temas pri faktoro, kiu funkcias kontinue kaj estas sufiĉe forta, por antaŭvidi ĝian influon sur la financaj merkatoj.
El la elsendo 12.09.2017. Legas Tomek – 1’44”
sc_tm_Sunplenaj_tagoj_kaj_financaj_decidoj_01’44”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_Sunplenaj tagoj kaj financaj decidoj_0144
Foresto de patro infanaĝe damaĝas kromosomojn
La perdo de kontakto kun la patro infanaĝe kondukas al mallongiĝo de la protektantaj kromosomojn telomeroj. La plej damaĝa estas la morto de la patro. Sciencistoj el la universitatoj Princeton kaj Columbia en la periodaĵo „Pediatrics” informis pri siaj esploroj, en kiuj ili ekzamenis la influon de patromanko infanaĝe je la stato de la infanaj ĉeloj. Estas konate, ke disiĝo disde la patro povas konduki al problemoj ligitaj kun la sano kaj konduto, tamen mankis konoj pri la ligitaj kun tio ĉelaj procezoj. Por ekzameni tion sciencistoj analizis la devenantajn el la projekto Fragile Families and Child Wellbeing Study donitaĵojn pri la vivkondiĉoj, sano kaj ĝenerala stato de infanoj naskiĝintaj en grandaj urboj komence de la jarcento. Sekve estis analizitaj informoj pri kontaktoperdo kun la patro en la aĝo de 1, 3, 5 aŭ 9 jaroj sekve de lia malliberigo, morto, separo aŭ divorco de la gepatroj. Tiuj donitaĵoj estis komparitaj kun esplorrezultoj pri telomeroj de la infanoj. Telomero estas fragmento de kromosomo troviĝanta en ĝia fino, kiu i.a. protektas kromosomon kontraŭ la detruo. Tiu segmento malkreskas dum ĉiu ĉelodivido kaj kiam fariĝas tro mallonga la ĉelo ĉesas dividiĝi. La mallongiĝado de telomeroj ligiĝas i.a. kun la procezo de maljuniĝado. Perturboj en ilia funkciado povas ankaŭ kaŭzi plurajn malsanojn, inkluzive de la malsanoj de la sangocirkulado kaj tumoroj. La esploroj klare elmontris, ke en plena familio la infanaj telomeroj estas pli longaj. La perdo de la patro ĝis la 9-a vivojaro kaŭzis ilian mallongiĝon. La plej grandajn damaĝojn kaŭzis la morto de la patro, kio efikis per ĉ. 16 procenta mallongiĝo de telomeroj. Manko de la patro en la vivo de infano kutime ligiĝas kun pli granda streso same pro ekonomiaj kiel ankaŭ emociaj kialoj. La konstatitaj reagoj – laŭ la esploristoj – ligiĝas kun gravaj konsekvencoj. La fakto, ke ekzistas mezurebla biologia sekvo de la foresto de la patro donas pli grandan signifon al la bezono de sociaj agadoj, kiuj celas protekti kontakton inter infanoj kaj iliaj patroj.
El la elsendo 06.09.2017. Legas Tomek – 1’35”
Iuj birdoj pesas nutraĵon
Iuj birdoj „pesas” nutraĵon antaŭ ol konstatos ĉu ĝi estas manĝebla. Tio rezultas el la esploroj de polaj sciencistoj, pri kio eblas legi en la „Ornitologia Revuo” („Journal of Ornithology”). Akiri nutraĵon por birdo signifas fronti gravan dilemon, kiel oni diras en la pola lingvo, >nukson malfacile mordeblan<. Ja okazas ankaŭ malagrablaj surprizoj, kiam post la rompo de la nuksoŝelo evidentiĝas, ke ene ĝi estas malplena. Kelkkiuj animaloj kapablas taksi ĉu sub la dura ŝelo kaŝiĝas frandebla manĝopeco aŭ nenio. Al ili apartenas birdoj de la specio Aphelocoma wollweberi. Konstatis tion profesoro Piotr Jabłoński kaj liaj kunlaborantoj el Pollando, Koreio kaj Usono gvidantaj esplorojn pri ĉi tiuj birdoj vivantaj en la montoj Chiricahua en Arizono. Esploristoj koketis birdojn disponigante al. ili falsajn nuksojn – jen malplenajn, jen frandeblajn kaj observante ilian konduton. La birdoj ne lasis sin trompi kaj preskaŭ ĉiam elektis nuksojn frandeblajn. Sciencistoj ricevis la impreson, ke birdoj levante nuksojn skuetas ilin kaj frapas per bekoj. Laŭ la esploristoj la birdoj konsideras dum tio du faktorojn la pezon de nukso kaj eligatan de ĝi sonon. Nome malsama sono kreiĝas, kiam la birdo frapas per beko malplenan nukson kaj la alia aŭdiĝas, kiam la birdo frapas per beko nukson kernoh
El la elsendo 15.08.2017. Legas Tomek – 1’35”
sc_tm_Iuj_birdoj_pesas_sian_nutrajon_01’35”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_Iuj birdoj pesas sian nutrajon_0135
Cerbostrukturo kaj religiemo
Niaj konvinkoj kaj agordoj speguliĝas en la cerbo, kion eblas vidi dank’ al la modernaj teknikoj de cerbobildigado. Sciencistoj en la usona Columbia University ekzamenis pli ol 100 diversaĝajn personojn, kiuj estis grupigitaj laŭ siaj deklaroj pri la grado de religiemo. Baze de tiu eksperimento ili pruvis, ke personoj deklarantaj la plej grandan religiemon havis la plej dikan kortekson. Jam pli frue sciencistoj pruvis, ke ĉe personoj religiemaj ekzistas malpli granda risko de deprimoj. Dank’ al la plej novaj esploroj en la usona Columbia University oni ligis interdependecon inter la dikeco de kortekso kaj mapli granda risko de deprimaj agordoj. Pri la afero oni raportis en „JAMA Psychiatry” konkludante, ke la dikeco kaj strukturo de kortekso ligiĝas kun la spirita vivo de persono, kiu pri ĝi disponas. Ju pli dika kortekso des pli influema je religio estas la homa cerbo.
El la elsendo 15.08.2017. Legas Tomek – 1’01”
sc_tm_La_cerbostrukturo_kaj_religiemo_01’01”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_La cerbostrukturo kaj religiemo_0101
Zorgo pri la cerbo gravas same kiel pri aliaj organoj
Dum la tuta vivo necesas zorgi pri cerbo same kiel pri aliaj organoj, inkluzive muskolojn. Ĝi stiras la funkciadon de ĉiuj organoj de la homa organismo. Por ke ĝi estu longe funkcilerta necesas ĝin ekzerci, stimuli, liveri al ĝi novajn impulsojn kaj informojn. Tial laŭ pola neŭrologo, prof-ino Dorota Bukowska el la Akademio de Korpa Eduko en Poznano por plibonigi la komunan medion oni zorgu, ke grizaĝuloj ne fermu sin en si mem, sed estu aktivaj socie kaj societe. La homa kortekso enhavas ĉirkaŭ 16 miliardojn da neŭronoj, la tuta nervosistemo – 100 miliardojn. El la menciitaj 16 miliardoj ĉiutage malaperas 100 mil. Eĉ se tio ne ŝajnas granda kvanto ĉe la 100-jarulo povas temi jam nur pri ĝia duono, kio speguliĝas en la cerbolerteco. Krom la interhomaj kontaktoj la cerbon pozitive influas la fizika aktivado. Nome ĝi stimulas unu el la eroj de proteinoj BDNF. Temas pri substanco protektanta la nervoĉelojn, samtempe stimulanta la evoluon de la sinapsaj ligoj inter la neŭronoj. Tiamanere ĝi partoprenas en grandigo de neŭroreto kaj en ĝia interkomunikado inter la neŭronoj. Estis pruvite, ke dum la fizika trejniĝado de grizaĝuloj, kiel marŝo kun bastonoj aŭ naĝado kreskas en ilia sangoplasmo la denseco de BDNF-proteino. Tiel do la moviĝo influas pli bonan cerbofunkciadon. Pri la cerbo necesas zorgi ankaŭ pro tio, ke malaperantaj nervoĉeloj apenaŭ estas anstatŭigataj de aliaj. Ili multiĝas ĉefe en la periodo de feta evoluo. Sed sanaj neŭronoj povas disbranĉigi siajn nervokonektilojn atingante la aliajn ĉelojn – tiamaniere vastigante la tutan komunikreton. La fizika aktiveco stimulas tiujn disbranĉiĝojn kaj samtempe la sinapsan peradon. Dank’ al sporto kaj sana dieto – malgraŭ la tempopaso – la homa cerbo povas resti lerta ĝis la malfruaj vivojaroj.
El la elsendo 08.08.2017. Legas Tomek – 2’08”
sc_tm_Cerbo_zorgenda_same_kiel_aliaj_organoj_02’08”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_Cerbo zorgenda same kiel aliaj organoj_0208
Plasto el sukero kaj karbondioksido
Sciencista kolektivo el University of Bath prilaboris plaston facile akireblan el DNA-konsistero. Ĝi havas similajn kvalitojn kiel tradicia plasto kaj apartajn propraĵojn taŭgajn por medicina apliko. Oni raportis pri ĝi en vico da artikoloj en „Polymer Chemistry” kaj „Macromolecules”. La metodoj akiri plastojn el karbonhidratoj jam estas konataj, sed ili postulas aplikon de forte venena kemiaĵo fosgeno, i.a. aplikata kiel kemia armilo dum la 1-a mondmilito. Tradiciaj plastoj postulantaj kiel krudaĵon nafton entenas la nocivajn substancojn tiajn, kiel BPA kaj ne subiĝas al natura malkomponiĝo, sekve polucias la medion. La nova metodo ebligas produktadon de ekologia plasto, sen konsisto de venenaj kemiaĵoj. Kiel krudaĵon la britaj esploristoj aplikis kemiaĵon timidino, kiu troviĝas en ĉiuj vivaj ĉeloj, kiel konsistero de DNA. En la sintezo de ekologia plasto estis utiligita ĝia parto, simpla sukero – desoksiribozo. La alia elemento estis karbondioksido. En la sekvo kreiĝas materialo kun multaj avantaĝoj. Simile kiel tradiciaj polikarbonatoj ĝi estas firma, rezista je gratado kaj diafana. Eblas do produkti el ĝi kiel el tradiciaj plastoj botelojn, ujojn. Kio la plej grava, ĝi povas esti utiligita en la moderna medicino. La proprecoj de la ekologia plasto povas esti precize reguligataj dank’ al la manipulado per ĝia kemia strukturo. Kaŭzante, ke ĝi havu plusan elektroŝargon kreiĝas plasto aplikebla en la hista inĝenierio, ĉar la vivaj ĉeloj gluiĝas al ĝi. La nova plasto havas kroman avantaĝon, nome ĝi povas esti malkomponata de enzimoj produktataj fare de bakterioj vivantaj en la grundo. La aŭtoroj de la nova metodo testas krome aliajn sukerojn.
El la elsendo 18.07.2017. Legas Tomek – 2’07”
sc_tm_ekologia plasto ankau por medicino_02’07”
Pola metodo kuraci pulsanajn sanĝosveliĝojn de cerba arterio
Vroclavaj kuracistoj, fratoj Marcin kaj Maciej Miś prilaboris unikan en la monda skalo metodon operacii pulsantajn sangosveliĝojn de cerboarterioj sen malfermi la kranion. Laŭ ilia familia nomo Miś, kiu signifas en la pola lingvo urseton, ĝi ricevis la nomon Teddy Bear Technique. Dank’ al ĝi ili savis la vivon de vivsenŝanca 34-jarulo, ĉe kiu estis konstatita la pulsanta sangoŝveliĝo de la centra cerboarterio. Dank’ al tiu metodo intervena neŭroradiologo doktoro Marcin Miś kaj lia frato-radiologo doktoro Maciej Miś samtempe eniris la historion de medicino. Ilia metodo estis priskribita en la prestiĝa monatrevuo “Interventional Neuroradiology”. Al fratoj Miś sufiĉis du operacioj efektivigitaj helpe de la aŭtora metodo por haltigi la kreskon de la sangoŝveliĝo en la cerboarterio de la paciento. Pro la enkonduko de speciala katetero laŭ la femura arterio kuracistoj la unuan fojon en la mondo sukcesis atingi cerbon kaj sen la malfermo de la kranio operacii pulsantan sangosveliĝon de cerboarterioj, kiu povis kaŭzi la mortigajn damaĝojn. Kvankam la unuan ĉi-specan operacion doktoroj Miś efektivigis en februaro 2016, nur nun post kroma operacio en majo 2017 eblis konfirmi la efikecon de la novuma metodo prilaborita de vroclavaj kuracistoj. La paciento fartas bone.
El la elsendo 11.07.2017. Legas Tomek – 1’36”
sc_tm_La metodo de d-roj Mis_01’36”
Ĉiu tria persono pezas tro multe
En la mondo jam pli ol du miliardoj da homoj suferas tropezon kaj obezecon kaj ili konsistigas 30 procentojn de la monda populacio. Kolektivo de specialistoj el Institute for Health Metrics and Evaluation (IHME) ĉe la Vaŝingtona Universitato analizis donitaĵojn el 195 landoj, devenantajn el la periodo 1980-2015. En 2015 107 milionoj da obezaj infanoj kaj 603 milionoj da obezaj plenkreskuloj konsitigis dek procentojn de la tuta monda populacio. Kune kun personoj superpezaj temas pri 2 miliardoj 200 milionoj da personoj. Almenaŭ 4 milionoj da personoj ĉiujare mortas en la sekvo de malsanoj ligitaj kun tropezo kaj obezeco. Pluraj esploroj elmontras, ke obezeco kaj tropezo ligiĝas kun pli alta risko de diabeto de la speco 2, de la kormalsanoj, deprimo, malsanoj de spirvojoj kaj tumoroj. Inter kaŭzoj de la tropezo kaj obezeco ekspertoj mencias pli vastan uzon de tiel nomataj rapidmanĝaj nutraĵoj, pli grandajn manĝoporciojn kaj abundon de alifaritaj produktoj en la kunligo de ilia intensa reklamado. Malgrandiĝas samtempe fizika aktiveco de homoj. Aperas sugestoj, ke obezecon favoras aldone kemiaĵoj enestantaj en nutraĵoj kaj produktoj de la hejma uzo. Laŭ esploristoj la tropezo estas nun unu el la plej gravaj problemoj de la publika vivo. Malgraŭ entrepenataj klopodoj la situacio dum la lastaj 10 jaroj ne pliboniĝis. Obezeco aperas eĉ en la tn. malriĉaj landoj, en kiuj pli frue veran problemon konsitigis malsato, ekzemple en la afrikaj landoj.
El la elsendo 04.07.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 1’49”
sc_bp_tm_Plago de obezeco kaj tropezo_01’49”
Marihuano danĝera aparte por junuloj
Laŭ psikiatro Rainer Thomasius el la Germana Centro de Dependiĝoj de Infanoj kaj Junuloj inter 5 kaj 7 procentoj de ĉiuj germanaj dekkelkjaruloj suferas psikajn perturbojn sekve de la uzo de narkotaĵoj. Parto de ĉi tiuj perturboj estas tre seriozaj. Multaj junuloj asertas, ke la tiel nomataj molaj narkotaĵoj ne estas danĝeraj, sed la germana psikiatro elmontras, ke marihuano povas nedeturneble ŝanĝi la cerbon de juna persono. Sekve de la uzo povas okazi malgrandiĝo de hipokampo, kiu respondecas pro memoro kaj tio en la sekvo povas alkonduki al perturboj en perado de informoj el mallongdaŭra al la longdaŭra memoro kaj kaŭzi embarasojn kun spaca orientiĝo. La esploroj en la Universitato en Melburno elmontris, ke ofta uzo de narkotaĵoj povas damaĝi centron „corpus amygdaloideum”, kiu respondecas pro reguligado de emocioj, tutaparte timo kaj agreso. La uzo de narkotaĵoj kaŭzas ankaŭ perturbojn de inteligenteco. Rainer Thomasius atentigas krome, ke marihuano viŝas limon inter realo kaj imagoj kaŭzante iluziojn kaj halucinaciojn, povas kaŭzi skizofrenion. Pluraj esploroj elmontras, ke ju pli ofte kaj longe en junaĝo oni uzis marihuanon des pli kreskis risko de apero de skizofrenio en matura aĝo.
El la elsendo 04.07.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 1’31”
sc_bp_tm_Narkotajoj dangeraj aparte por junuloj_01’31”