Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

10 novaj Monumentoj de historio

Meze de marto 2017 estis enskribitaj 10 novaj objektoj sur la listo de la Historimonumentoj. Ĉi tiu titolo estas atribuata al objektoj kun aparta historia, scienca kaj arta valoroj, firmiĝinta en la ĝenerala konscio kaj havanta grandan signifon por la kultura heredaĵo de Pollando. La listo enhavas unuopajn objektojn kaj tutajn kompleksojn, kiuj spegulas la riĉon kaj variecon de la pola kultura heredaĵo.  Inter ili  estas la malnovurbaj kompleksoj, kulturpanoramoj, verkoj  de la defendoarkitekturo, batalkampoj, kanaloj, aritekturaj kompleksoj, klostraj kompleksoj. La listo establita en 1994 havas malferman karakteron kaj kun la novaj aktuale troviĝas en ĝi 70 objektoj. Ni mallonge parolu pri la nunjaraj aldonaĵoj. Inter ili troviĝas radiostacio en la urbo Gliwice. Temas pri la ligna emisituro en la suda Pollando. Pro sia alteco  de 111 metroj ĝi estas la plej alta ekzistanta ligna konstruaĵo en Eŭropo kaj la plej alta ligna emisituro en la mondo. Al la listo de historimonumentoj aldoniĝis en 2017 la evangelia-aŭsburga preĝejo de Sankta Spirito, difinata kiel Pacpreĝejo en la loko Jaworzno.  Ĝi  estis elkonstruita baze de la Vestfalia Traktato el 1648 finanta la 30-jaran militon. Ekde 2001 ĝi troviĝas en la listo de la monda Unesko-heredaĵo. En la listo troviĝas ankaŭ komplekso de la evangelia-aŭgsburga preĝejo de Sankta Triunuo en Świndica. La laŭvica historimonumento fariĝis la romkatolika preĝejo de la Vizito de Maria-Virgulino ĉe Elizabeta en la loko Klępsk. Temas pri la faktraba, ligna/masonita konstruaĵo el la limperiodo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, unu el la plej gravaj religiaj objektoj en la Centra Eŭropo. Kiel laŭvica historimonumento estis kalkulita la fera pendanta ponto por piedirantoj super la rivero Mała Panew en la loko Ozimek. Elkonstruita en 1827 ĝi estas la plej malnova en la kontinenta Eŭropo fera pendanta ponto konserviĝinta en origina formo. Sur la listo de histoimonumentoj troviĝas ekde la nuna jaro la rezideja arkitektura komplekso en la loko Rydzyna, kreiĝinta dank’ al la Leszczyński-familio en la 18-a jarcento. Al la listo de la polaj historimonumentoj estis aldonita katedralo de sanktaj Stanisław kaj Wacław en Świdnica, unu el la plej grandaj preĝejoj de la Malsupra Silezio. Ĝia 103-metra turo estas la plej alta en la tuta regiono kaj la kvina kosiderante la tutan landon. Inter la historimonumentoj  sur la listo ektroviĝis nunjare eĉ tri klostraj kompleksoj. La postbenediktana klostra komplekso la Sankta Kruco kaj devenantaj el la  antaŭkristana epoko ŝtonremparoj sur la altaĵo de Łysa Góra. Komplekso de la Benediktana Abatejo en Tyniec apud Krakovo el la 11-a jarcento.  La cisterciana abatejo en Wąchock el la fino de la 12-a jarcento. La ekzistanta de 23 jaroj kulturprotekta kategorio de historimonumento estas unu el la formoj protekti historiajn objektojn kun eksterordinara signifo por la historio kaj kulturo  de Pollando.  Ne pri ĉiuj nunjaraj objektoj ni parolis en niaj elsendoj. Pri kelkaj el ili ni felietonos en nia ciklo pri koninda Pollando.  

El la elsendo 08.04.2017. Legas Barbara – 4’24”

Koninda polo: Karol Szymanowski

Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Karol Szymanowski unu el la plej elstaraj polaj komponistoj, kies 80-a mortodatreveno pasis en la ĵusaj tagoj, la 29-an de marto. Li devenis el familio kun nobelaj tradicioj. En la epoko, kiam Pollando forestris sur la mapo de Eŭropo la binedomo de Szymanowski-familio en Tymoszówka rolis ne nur kiel oazo de alta kulturo, sed unuavice kiel oazo de poleco en la ĉirkaŭanta ĝin rusa, ukraina kaj juda elementoj. Patriotismo estis la plej grava edukmesaĝo perata de la patro al siaj kvar gefiloj. Szymanowski-familio flegis vastajn muzikajn interesiĝojn. La patro ludis fortepianon kaj violonĉelon, la frato Feliks estis pianisto kaj la fratino Stanisława Korwin-Szymanowska notis sukcesojn kiel sopranulino. Havante sep jarojn Karol komencis la hejman kleriĝon, en kiu apartan atenton oni donis al la muziklernado. Komence ĝi pasis sub la gvido de la patro, sekve pri lia eduko okupiĝis la loka muzikinstruisto, Gustaw Neuhaus kiu malkovris la komponistan talenton de juna Szymanowski. Siajn muzikajn studojn Karol Szymanowski enteprenis en Varsovio kaj kiel komponisto rapide akiris famon en Eŭropo. La komponaĵoj de Szymanowski referencis al romantiko. Lia sonato do-minora, dediĉita en 1904 al lia amiko Stanisław Ignacy Witkiewicz restis rekonita de la varsoviaj muzikkritikistoj kiel verko de la plej granda muzika talentulo en Pollando post la morto de Chopin. En 1905 kune kun tri aliaj polaj komponistoj – Ludomir Różycki, Apolinary Szeluto kaj Grzegorz Fitelberg Szymanowski estblis la Kompanion de Junaj Polaj Komponistoj, nomitan „Juna Pollando en muziko”. La komponistoj inspiritaj de modernismo, aparte la kreado de Richard Strauss eldonadis kaj popularigis la propran muzikon. Dum ĝiaj koncertoj en la repertuaro troviĝis i.a. la Konĉerta Uverturo de Szymanowski. Liaj modernismaj komponaĵoj akiris rekonon eksterlande. En 1912 Szymanowski subskribis kontrakton kun Universal Edition en Vieno, kiun li ofte vizitis, same kiel Berlinon. Li ofte gastis ankaŭ en la vintra ĉefurbo de Pollando, Zakopane, kiu fariĝis tre proksima al la komponisto en la fina fazo de lia vivo, kiam li suferis tuberkulozon. Li loĝis en la luita vilao „Atma”, en kiu nun troviĝas muzeo al li dediĉita. Liaj vizitoj kaj estado en Zakopane influis ankaŭ lian komponistan kreadon. Szymanowski enkondukis en siajn komponaĵojn elementojn de la pola folkloro ĉerpante el la Tatry-montaraj motivoj kaj el motivoj de muziko el Kurpie-regiono. La periodon de la 1-a mondmilito li pasigis komponante en la naskiĝloka Tymoszówka. Post la perdo de la bieno dum la bolŝevista revolucio Szymanowski-familio translokiĝis al Varsovio. La 20-aj jaroj de la 20-a jarcento estis la periodo aparte fekunda en la kariero de Karol Szyymanowski. Li komponis dek kelkajn komponaĵojn, i.a. kvar kantociklojn, ciklon de fortepanaj miniaturaĵoj kaj sian plej konatan operon „Reĝo Roger”, difinatan ankaŭ  la „sicilia dramo”. Ĝia genezo radikas en liaj vojaĝoj faritaj en la periodo 1910-1914 al la suda Eŭropo kaj la Norda Afriko. Grandan sukceson Szymanowski notis ankaŭ en Usono, kiun li vizitis kelkfoje en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento. En 1927-a jaro Szymanowski fariĝis direktoro de la Varsovia Muzika Konservatorio, sed malsukceso reformi ĝin kaŭzas lian demisiion du jarojn poste. En tiu periodo kreiĝas lia baleto „Harnasie”, okazis la premiero de „Stabat Mater”. Li mem kuraccele forveturis al la aŭstra Edlach kaj la svisa Davos. Reveninte al Pollando Szymanowski finis laborojn pri „Harnasie” kaj akceptis la postenon de rektoro en la kreiĝintta Supera Muzika Lernejo. En 1931 li fariĝas honora membro de Internacia Societo de la Nuntempa Muziko. Unu jaron poste li rezignas pri la rektora posteno. La progresanta malsano de Szymanowski samtempas kun lia nefacila financa situacio. Serĉante la enspezofontojn li komponas en 1932 la faman 4-a konĉertan simfonion vidante por si en ĝi la rolon de la fortepiansolisto. Ne havante konstantajn enspezojn li koncertis tra la tuta Eŭropo. Kvankam de junaĝo Szymanowski estis vizitanta Zakopane, sed nur vivfine ekloĝis tie por konstante. Tie li komponis siajn lastajn verkojn i.a. „Kurpie-kantojn”, „Litanion al Maria Virgulino”, „IV Simfonion konĉertan”. La vilaon Atma li forlasas por ĉiam en 1935 forveturante al Francio. Du jarojn poste, kiam lia malsano progresis tiomgrade, ke li ne plu povis paroli plenvoĉe li veturas al sanatorio en Loŭzano. Tie li mortis. La sepultaj solenaĵoj okazis en Krakovo la 7-an de aprilo 1937. Nun, en la muzika mondo la verkoj de Karol Szymanowski trarvivas veran renesancon. Lia repertuaro aŭdiĝas en la plenumo de plej famaj orkestroj kaj operoj de la mondo.

El la elsendo 02.04.2017. Legas Barbara – 7’39”

Koninda polo: Henryk Arctowski (1871-1958)

Henryk Arctowski, pola geografo, geologo, meteologo, glaciologo kaj mondvojaĝanto ligita kun la esploroj pri la polusaj regionoj naskiĝis en 1871 en Varsovio. Komence li lernis en la urbo Inowrocław en la germana aneksoparto de la polaj teritorioj, sed post tri jaroj pro la ĉikanoj de germanoj la gepatroj direktis lin por plua lernado al la belga Liège. Tiuloke li daŭrigis la superajn studojn pri matematiko kaj fiziko. Studojn pri geologio kaj kemio li faris en la pariza Sorbono, kio estis la okazo por la kontaktoj kun Maria Skłodowska-Curie. Post la reveno al Lieĝo li laboris ĝis 1896 ĉe profesoro Walter Spring publikigante multajn sciencajn laboraĵojn. Eksciinte pri la preparata scienca ekspedicio al Antarkto Arctowski en 1895 kontaktis baronon Adrien de Gerlach de Gomery, kiu instigis la Bruselan Geografian Societon financi la entreprenon. Arctowski helpis al Gerlach akiri kromajn financajn subvenciojn kaj logi al la ekspedicio sciencistojn. La ĝisfundaj konoj pri geologio kaj kemio, vastaj konoj pri matematiko, fiziko kaj astronomio faciligis al Arctowski preparojn. Dum la daŭranta du jarojn ekspedicio Arctowski okupiĝis pri esploroj koncerne glaciologion, oceanografion, geologion kaj meteologion. Li esploris la geologian konstron de la arkipelagoj de la sudantilia interoceania kresto sur la fundo de Atlantiko, la tiel nomata Kresto Scotia kaj de la montoj de la Antarkta Duoninsulo. Li esploris ŝangojn de neĝolimo en la regiono de Fajrolando kaj kompletigis jarajn meteologiajn observojn, dank’ al kio pli fidinde eblis priskribi la klimaton de Antarkto.  Fine dank’ al liaj mezuradoj eblis difini la veran profundon de la antarkta kontinenta breto, kiu troviĝas pli profunde ol kaze de aliaj kontinentoj en la profundo de 400-600 metroj. Liaj esploroj ebligis ankaŭ konstati la similecojn de optikaj fenomenoj en atmosfero (haloo en kristalaj nuboj) kaj similecojn de aŭroro en la suda kaj la norda hemisferoj. La ekspedicio estis agnoskita kiel unu el la ŝlosilaj eventoj en la historio de antarktaj ekspedicioj pruvante, ke eblas transvivi la antarktan vintron kaj pulusan nokton. Kolektitaj materialoj eldonitaj en 10 volumoj fudamentas la modernajn esplorojn geologiajn, meteologiajn, glaciologiajn kaj oceanografojn de la polusaj regionoj. Arctowski ne ricevinte post la reveno sian antaŭan postenon en la Lieĝa Universitato entreprenis laboron en la Reĝa Meteologia Observejo en Ukkel, tie okupiĝante pri la prilaboro de la materialoj kunportitaj el la ekspedicio. En 1899 dum la kongreso de la Brita Asocio Subtenanta Sciencojn Arctowski prezentis  en Dover sian projekton de internaciaj esploroj de Antarkto. Pli-malpli unu jaron poste li edziĝis en Londono al usona kantistino Arian Jane Addy. La geedza paro en 1909 translokiĝis al Novjorko, kie Arctowski ricevis la postenon de direktoro de biblioteka naturscienca fako (1911-1919). En tiu periodo li per la ŝipo „Ile de France” faris vojaĝon al Spicbergo kaj Lofotoj. Lia interesiĝo pri klimatŝanĝoj kaj iliaj kaŭzoj, en kiuj li esploris la rolon de la vulkana polvo, sunmakuloj kaj magnetaj tempestoj, fruktis per multaj publikaĵoj kaj kontaktoj kun elstaraj ekspertoj pri ĉi tiuj temoj. La konoj kaj kompetentoj de Henryk Arctowski gravis ankaŭ en historia momento por Pollando,  de la reakiro de sendependeco. Kiam dum la 1-a mondmilito kreiĝis en Usono la esplorkomisiono preparanta materialojn por la packonferenco en Versajlo – kiu  finiĝis per la traktato agnoskanta la sendependecon de Pollando post la 123-jaraj dispartigoj – Arctowski pretigis por ĝi specialan Raporton pri Pollando. Ĝi havis 2500 paĝojn kaj konsisitis el 14 fakoj. Krome ĝi enhavis pli ol 100 mapojn, plurajn desegnaĵojn, grafikaĵojn kaj tabelojn. Arctowski dum la intertraktoj troviĝis en Parizo kiel eksperto dum lia edzino gvidis karitatan kampanjon por polaj rifuĝintoj destinante por ĝi honorariojn de  siaj koncertoj. En 1920 Henryk Arctowski ricevis de Ignacy Paderewski la proponon fariĝi ministro pri klerigo en la pola registaro. Malgraŭ sia korligiĝo al Varsovio li finfine transprenis Katedron de Geofiziko kaj Meteologio en la Universitato de reĝo Jan Kazimierz en Lvovo pro la fakto ke li estis ĝia honortitola doktoro. Li establis tie Instituton kaj riĉigis ĝin per sia, venigita el eksterlando, grandega biblioteko. Krome Arctowski partoprenis la laborojn de la Internacia Geografia Unio, kiun li prezidis en 1934. Dank’ al lia propono Pollando patoprenis la 2-an Internacian Polusan Jaron (1932-1933) kaj tri poloj laboris sur la Ursa Insulo en Arkto. Li proponis ankaŭ establon de la pola esplorbazo sur Spicbergo, kio realiĝis jam post lia morto meze de la 70-aj jaroj. En aŭgusto 1939 Henryk Arctowski kune kun la edzino forveturis al la Kongreso de la Internacia Geodezia-Geografia Unio al Vaŝingtono kiel la prezidanto de ĝia Komisiono pri Klimataj Ŝanĝoj delegita de la Lvova Universitato kaj Pola Akademio de Kapabloj, kies membro li estis. La militeksplodo eldevigis trudan elmigron. Tre rapide Arctowski komencis esploristan laboron en la vaŝingtona  Smithsonian Institution pri la sunradiado, aparte en la kunteksto de klimatŝanĝoj. La foresto for de Pollando ne lozigis liajn kontaktojn kun la lando. Jam en 1945 li ligis kunlaboron kun polaj sciencinstitutoj kaj fariĝis ordinara membro de la Pola Geologia Societo. En 1950-a jaro pro la sanstato Arctowski rezignis pri profesia laboro.Dum sia longa vivo li publikigis pli ol 400 laboraĵojn i.a. en la angla kaj franca lingvoj pri la sciencaj rezultoj de la polusesploroj priskribante ilian trapason. 10 geografiaj formacioj kaj objektoj sur Antarkto, Arkto, sur Spicbergo portas la nomon Arctowski. Henryk Arctowski mortis la 21-an de februaro 1958, baldaŭ post li la 4-an de majo mortis lia edzino. Laŭ la deziro de Arctowski liaj teraj restaĵoj devis esti transportitaj al Pollando. Kune kun tiuj de lia edzino ili estis venigitaj en 1960 kaj trovis etrernan ripozon en la varsovia Powązki-Tombejo. Ekde 1969 la Fondaĵo de Henryk Arctowski de la Nacia Sciencakademio de Usono atribuas ĉiun trian jaron premion kaj medalon de Henryk Arctowski pro elstaraj atingaĵoj en la esploroj de heliofiziko kaj en la esploroj pri dependorilatoj inter  la Suno kaj La Tero.

El la elsendo 17.03.2017. Legas Barbara – 9’31”

Hydropolis – inter vizitindaj lokoj de Pollando

En la pasintjara plebiscito de la legantoj de National-Geographic Polska (2016) por la plej novaj vidindaj lokoj en Pollando inter 7 elektitaj objektoj troviĝas ankaŭ la centro Hydropolis en Vroclavo. Temas pri eksterordinara ekspozicio pri ĉiaj aspektoj de la akvo.  La kvanto de la akvo sur la Tero estas senŝanĝa de milionoj da jaroj kaj  plenumas esencan rolon en ĉia vivo sur nia planedo. Laŭ sciencistoj la vivo en la akvo aperis antaŭ ĉ. 3,3 miliardoj da jaroj. La ekspozicio rakontas pri ĝia evoluo kaj ebligas  kompreni ĝian esencan signifon ekde ĝiaj funkcioj en la homa ĉelo ĝis oceaniaj fluoj, kiuj influas la klimaton de la Tero. La  ekspozicio ne limiĝas nur al la Tero, ĉar la akvo fundamentis ĉian vivon en la Kosmo kaj sciencistoj daŭre renkontas tie akvospurojn. La originala scenografio kaj amaso da elektronikaj rimedoj, inkluzive de pli ol 60 tuŝmonitoroj garantias fascinan aventuron, en kiun estas engaĝitaj ĉiuj sensoj, kiel ekzemple en la esplorado de oceanaj profundoj, kiuj estas kaj misteraj kaj plenaj de ekzotikaj kreaĵoj. En Hydropolis eblas do ekscii pri la fascina mondo de bioluminesko, pri la ekosistemoj de hidrotermaj fundofendoj, kie la temperaturo de la akvo atingas 400 celsiusajn gradojn. Tuŝproksime en Hydropolis estas la tinusa benko kaj grandega ŝarko, muskomuro kaj modeloj de hidroteknikaj aranĝaĵoj kiel i.a. modelo de batiskafo „Trieste” laŭ la grandeco 1:1 per kiu en 1960 du plonĝistoj atingis la fundon de la Mariana Ravino. Eblas eniri la malvastan kapsulon aŭskultante la sonon de la akvoprofundo. La akvosonoj en Hydropolis daŭre akompanas vizitanton, kiel fluantaj rojoj, intensa pluvo, ondosusurado ĉe paradiza plaĝo. Cetere la vizitantoj povas mem produkti la sonon de la proksimiĝanta fulmotondro en instalaĵo liganta arton kun scienco sub la titolo  Simfonio re-minora. En Hydropolis la akvo estas konsiderata ankaŭ laŭ la vidpunkto de ĝia influo je  la homo. Konsiderante, ke 60 procentoj de nia korpomaso  konsistas el akvo ĉies scivolemon kontentigos informoj pri la funkcioj de la akvo en la homa organismo. Ĉar ekde la komenco ĉiuj grandaj civilizacioj disfloris najbare de la akvo, homo klopodis subordigi ĝin kaj utiligi por siaj celoj. En ĉi tiu segmento Hydropolis prezentas la akvoinventaĵojn de grandaj antikvaj inĝenieroj, evoluon de la antikva egipta civilizacio. Sed Hydropolis ne signifas sole ekspedicion en la pasintecon, ebligante kompreni la funkciadon de nuntempaj urboj kun komplikaj infrastruturaj sistemoj,  en kiuj la unuarangan rolon plenumas ilia administrado, liverado de akvo al la loĝejoj kaj forprenado de forfalaĵoj kaj de akvo jam uzita. Hydropolis situanta en historia, 19-jarcenta subtera akvoreceptaklo de pura akvo havas la surfacon de 4 mil kvadrataj metroj. La ekspozicio ĉirkaŭprenas 8 temsferojn, en  kiuj ĉiu prezentas akvon laŭ malsama, fascina vidpunkto.  Ne eblas elĉerpi la riĉan  temaron de Hydropolis en la informa felietono. Restas sole  inviti al konatiĝo kun ĝi dum iu el la vizitoj en  Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). 

El la elsendo 10.03.2017. Legas Barbara – 4’42”

El la E-Gazetaro 14.02.2017

Ĵus mi ricevis la freŝan faskon de la venintaj lastatempe E-gazetoj, kiun mi tuj scivoleme ekfoliumis. Inter ili troviĝas ankaŭ la 1-a nunjara, la januara numero de “La Lanterno Azia”, oficiala organo de Korea E-Asocio. La revuo tuj foliumenda, ĉar ja nur post kelkaj monatoj multaj el ni renkontiĝos dum la Universala Kongreso en Seulo. Prave mi elektis, ĉar la unuan lokon okupas en ĝi la novjara mesaĝo de la prezidanto de KEA, LEE Youngkoo elstariganta jam per la titolo la esperon, ke per la 102-a UK koreaj esperantistoj faros la turnopunkton en la historio de sia E-movado. Kvankam la mesaĝo celas koreajn esperantistojn mi ŝatus ĉerpi el tiu mesaĝo kelkajn citaĵojn, por doni al ni ĉiuj imagon pri la revoj kaj faritaj/farataj preparlaboroj. “Tri jarojn sen ajna paŭzo sen ajna ripozo ni faris nian plej bonan laboron por la 102-an UK-on inviti kaj dissciigadi, kaj en la lasta somero en Nitra UK en Slovakio fine transprenis la flagon de la kongresa lando. Nun restas por ni nenio alia ol fari la Seulan UK-on la plej ŝika. Tio ne estas ĉio! Semajnon antaŭe kaj semajnon poste de la seula UK, en la urboj Busan kaj Gimpo, sian kulminon anoncos la 50a ILEI-Kongreso kaj la 90a SAT-Kongreso, tiel ke dum tri da plensemajnoj grandegan kulturan feston povas ĝui koreaj esperantistoj kun geamikoj el la tuta mondo”. Por ke tio plene realiĝu en Koreio estis entreprenita vastskala kampanjo de diversspecaj lingvokursoj kaj paroligaj trejnadoj tra diversaj lokoj en la lando, dum la LKK de la Seula UK tenante proksiman kontakton kun KKS kunsidis nur en la pasinta jaro dek kelkajn fojojn. La laboroj de koreoj do koncentriĝas pri la UK, sed malgraŭ la fako, ke la kongresa temo de la 102-a estas “Turismo kaj evoluado” el la agadhorizonto  koreoj ne perdas la nunjaran Zamenhof-Jaron, kaj kiel certigas en sia mesaĝo la prezidanto de KEA – “memorfestojn konvenajn por tio ni planas”. Pri multaj aferoj eblas jam ekscii pere de la korea hejmpaĝo pri la 102-a UK ĉe la adreso www.2017.uk.net. Sed ankoraŭfoje mi referencu al la vortoj de la prezidanto LEE, kiu koncentriĝante pri la nunaj laboroj ja rigardas perspektive: “Ni ĉiuj konscias, ke la celo atinginda tra la UK estas kreskigi junan generacion, kiu fariĝos firma kolono de nia estonta movado, kaj starigi gvidantojn kiel motorojn de nia afero.” Sendube la 102-a UK kontribuos al tio, sed jam nun motoroj de la E-evoluo en Koreio kaj Azio ne mankas, pri kio ni informiĝas el la sekva artikolo de alia koreo, la nova prezidanto de KAEM, SO Jinsu elektita dum la novembra 8a Azia Kongreso de Esperanto en Ĉinio. Ankaŭ en liaj planoj estas pliaj aktivaj agadoj por disvastigo de Esperanto tra la landoj de la tuta Azio, kiun kontinenton li difinas kiel ne nur vastan, varian, diversan – sed ankaŭ plej dinamikan en la 21-a jarcento. Kiel li emfazas “Azio nun okufrape ŝanĝiĝas, Azio rapide progresas kaj evoluas. Kaj la E-movado en ĝi tiom varmas.” Ĉi lastaj vortoj evidente atestas, ke la E-movado havas en Azio bonan kaj firman fundamenton. Tiun aserton konfirmas la mesaĝo enestanta en la novjara saluto de la prezidanto de Japana E-Instituto Suzuki Keiichiro en la januara numero de “La Revuo Orienta”. Elirante en sia saluto de la nunjare solenata sub la aŭspicio de Unesko Zamenhof-Jaro li deklaras sian senton pri la granda vivoforto de Esperanto alvokante utiligi la ŝancojn, kiujn donas la disvolviĝanta interreta mondo.  Multan atenton la prezidanto de JEI donas ankaŭ al la 102-a UK en Seulo alvokante japanajn esperantistojn, ankaŭ komencantojn multnombre ĝin partopreni por >disvastigi sian mondon de Esperanto ĉeestante riĉajn programerojn de la UK, utiligante kaj ĝuante ilin”. La ĉefan parton en la januara “La revuo Orienta” konsisitigas pluraj elĉerpaj  raportoj pri la oktobra 103-a Japana E-Kongreso, sed krome aperas en ĝi konciza raporto de KAEM-sekretario pri la 8-a Azia Kongreso kaj du impresoj, kies aŭtoroj ne kaŝas memfidon pri la forto de la evoluperspektivoj de la azia movado.  Sesimo Masaja i.a. esprimas la konvinkon, ke la Kongreso rezultigos fortigon de la E-aktivado inter landoj en Azio kaj plu valorigos Esperanton en la vasta teritorio, kaj la azia movado atingos pli altan nivelon. Aliflanke Sanpei Keiko rimarkigas, ke la forto de la azia E-movado radikas en ĝia historio, en kiu seninterrompe okazis pasigo de E-bastoneto per la manoj de ĉiaj esperantistaj generacioj. Sendube nunjaraj partoprenantoj de la Seula UK havos la okazon pri tio konvinkiĝi.

El la elsendo 14.02.2017. Legas Barbara – 7’33”

Wisława Szymborska

Antaŭ kvin jaroj la 1-an de februaro 2012 en sia krakova hejmo mortis havante 89 jarojn la plej lasta pola Nobel-premiito pri literaturo, Wisława Szymborska. 6 jarojn pli frue ŝi ricevis la prestiĝan Nobel-premion pro „poezio, kiu kun ironia precizeco ebligas al la historia kaj biologia kunteksto reliefiĝi en fragmentoj de la homa realo”, oni legas  en la pravigo. En sia prelego prezentita dum la enmaniga solenaĵo ŝi i.a. diris: „La hodiaŭa poeto estas skeptita kaj suspektema eĉ – kaj eble unuavice – rilate sin mem. Malvolonte tiu deklaras publike, ke estas poeto – kvazaŭ iom hontus pro tio. Sed en nia brua epoko estas multe pli facile deklari proprajn malvirtojn, se nur ili prezentiĝas efekte, kaj multe malpli facile virtojn, ĉar ili estas pli profunde kaŝitaj kaj kiujn oni mem neĝisfine kredas… En diversaj enketoj aŭ interparoloj kun hazarde renkontitaj homoj, kiam poeto jam nepre devas difini sian okupon, tiu sciigas ĝenerale „literaturisto” aŭ menciis la krome praktikatan laboron.” Tiuj ĉi vortoj tre trafe prezentas Vislava-n Szymborska mem. Szymborska ne ŝatis interparolojn pri literaturo aŭ pri la sekretoj de la poezia stablo premisante, ke aŭtoro devus esprimis sin ekskluzive per siaj verkoj. La plej proksima al ŝi medio konsideris ŝin kiel modestan personon, kiu aprecas trankvilon. Ŝi ne toleris demandojn intervenantajn en kies ajn privatecon, kaj ankaŭ mem ne konsideris ĝuste paroli pri si mem. „Mi pri la aferoj personaj paroli ne volas, sed ankaŭ  mi ne ŝatis, ke aliaj parolu” – ŝi konfesis al la aŭtorinoj de libro al ŝi dediĉita Anna Bikont kaj Joanna Szczęsna. Szymborska malbone toleris ĉiajn pufdemonstrojn aŭ solenadojn,  do situacio, en kiu post la anonco iĝi Nobel-premiitino ŝi devis doni multajn intervjuojn estis por ŝi iom traŭma travivaĵo, kiun ŝiaj amikoj difinis kiel „stokholman tragedion”.  Wisława Szymborska naskiĝis la 2-an de julio 1923 en la loko Bnin apud Kórnik en la okcidenta Pollando kiel filino de Wincenty Szymborski, administranto de la bienoj de grafo Władysław Zamoyski,  kaj Anna Maria, familie Rottermund. Komence de ŝia naskiĝjaro la gepatroj translokiĝis tien el Zakopane (la suda Pollando) kun la celo ordigi la financajn aferojn de la tieaj havaĵoj de grafo Zamoyski. Post lia morto en 1924 la familio translokiĝis al Torun kaj ekde 1929 ili loĝis jam en Krakovo kaj kun Krakovo Szymborska ligis sian tutan vivon. Tie ŝi frekventis gimnazion, subiĝis al la abiturienta ekameno, tie ŝi daŭrigis la lernadon dum la 2-a mondmilito en sekretaj kursoj kaj fine por eviti trudveturigon en la Regnon ŝi fariĝis en 1943 fervojista oficistino. En tiu periodo ŝi komenis verki rakontojn, malpli ofte poeziaĵojn. Kiel poetino Wisława Szymborska debutis en 1945 sur la paĝoj de la periodaĵo „Dziennik Polski” per la versaĵo „Mi serĉas la vorton”. Ekde tiam ŝi partoprenis la literaturistan vivon de Krakovo kaj samjare kun sia debuto ŝi komencis unue filologiajn studojn pri la pola lingvo, sekve pri sociologio.  Ŝia geedziĝo en 1948 kun poeto Adam Włodek daŭris nur ses jarojn kaj kvankam finiĝis per divorco ambaŭ konservis amikajn rilatojn. Por Wisława Szymborska tiu ĉi periodo signifis ĉiutagan kontakton kun literaturistaj elstaruloj. 15 jarojn post la divoro ŝi ligis sian vivon kun verkisto Kornel Filipowicz, al. kelkaj niaj auskultantoj konata pro la prezentita en nia programo „Morto en ZOO-ĝardeno”. Post lia morto en 1990 Szymborska verkis poeziaĵon „Kato en malplena loĝejo”. Ŝia unua poezivolumeto „Kial ni vivas” aperis en 1952 en la eldonkooperativo „Czytelnik”. Samjare ŝi fariĝis membro de Asocio de Polaj Literaturistoj. Unu jaron poste ŝi fariĝis estro de poezifako en „Życie Literackie” en kiu ŝi ankaŭ publikigadis siajn felietonojn „Nedevigaj legaĵoj”, kiuj poste aperis libroforme. Ekde 1988 ŝi estis membro de Pen Club, unu jaron pli poste ŝi kunfondis Societon de Polaj Verkistoj. La plej grava riproĉo direktata al Szymborska estas la fakto, ke en la frua periodo de Popola Pollando, en la periodo de stalinismo, ŝi apartenis al la grupo de entuziasmaj popularigantoj de socrealismo, kiuj kiel plej gravan taskon de literaturo konsideris subtenadon de la reganta reĝimo enkondukanta en la pola socio socialistan reĝimon. Ŝi reagis poste je tiu riproĉe per sincera konfeso. „Nu, kion diri, mi estis malbonŝanca iam esti juna persono, facilanima, malbone orientiĝanta pri la aferoj, kiujn mi tuj devintus ĝuste taksi. Kelkiuj tamen rajtas juĝi min pro tio severe, se efektive ili estas konvinkitaj, ke kelkaj versaĵoj tiam skribitaj pli pesas ol ĉio alia, kion mi verkis poste”. La poeziaĵoj de Wisława Szymborska aperis ankaŭ en la E-traduko en la kolekto „Mi inventas la mondon” eldonita de Bialistoka E-Societo en 2015. La poezia verkaro de Wisława Szymborska laŭnombre estas relative modesta konsistanta el ĉ. 350 poeziaĵoj. Ilia enhavo ŝajne simpla estas ege trafa. Antaŭ la ricevita Nobel-premio ŝia kreado ne estis alte taksata, nek tre vaste konata kvankam ŝiaj libroj estis tradukitaj en 42 lingvojn. Multaj el ŝiaj poezipensoj enpenetris la ĉiutage uzatan lingvon, kiel „Nenio du fojojn okaza” au „La vivo – spektaklo sen ĝenerala provo”.

El la elsendo 03.02.2017. Legas Barbara – 8’09”

La 72-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau

Hodiaŭ pasas la 72-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenaŭ fare de la Ruĝa Armeo. En momento de la liberigo, la 27-an de januaro 1945 en la tuta koncentreja komplekso troviĝis ĉirkaŭ 7 mil 500 malliberigitoj. En la daŭro de ĝia ekzisto, do ne plenaj kvin jaroj,  estis murditaj  tie ĉirkaŭ unu miliono cent mil virinoj, viroj kaj infanoj, en plimulto judoj, sed krome poloj, sovetaj ostaĝoj, romaoj,  reprezentantoj de pli ol 20 nacioj. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz en 1940 por malliberigi en ĝi polojn. Auschwitz II-Birkenau kreiĝis du jarojn poste fariĝante ekstermejo de judoj.  Hodiaŭ la tuta koncentreja-mortotendara komplekso  rolas kiel simbolo de la ekstermo de judoj, martirologio de poloj, sovetuniajaj militkaptitoj kaj civitanoj de la okupaciataj de la Tria Regno eŭropaj ŝtatoj. La rekta kaŭzo por la establo de la koncentrejo estis la grandiĝanta nombro de amase arestataj poloj kaj plenŝtopiĝo de la ekzistantaj malliberejoj. Ilia unua transporto venis al Aŭschwitz la 14-an de junio 1940 el malliberejo en la loko Tarnów. Komence Auschwitz estis konceptita kiel plia koncentrejo establata de germanoj kaj funkciantaj jam ekde la 30-aj jaroj. Laŭ brita historiisto Paŭl Johanson temis en la periodo 1933-1945 pri 1634 koncentrejoj kaj iliaj filioj kaj pli ol 900 laborternaroj. Sur la tereno de la konkerita kaj okupaciita Pollando germanoj establis krom koncentrejoj en  la lokoj Sztuthof kaj Płazów  ankaŭ mortotendarojn en la lokoj Chełmo, Belżec, Sobibór, Majdanek, Treblinka. Ambaŭ rolojn plenumis Auschwitz-Birkenau, kiu ekde 1942 fariĝis ankaŭ unu el la centroj por definitiva solvo de la juda problemo. Tiuj lokoj de kelka tempo estas epitetataj en okcidentaj landoj, Usono kaj en Germanio mem kiel polaj koncentrejoj. Tiujn kalumniajn asertojn kontraŭas polaj aŭtoritatoj kaj pola leĝaro. Lastatempe eksplodis vasta socia kampanjo  en la reto, pere de sociaj portaloj kontraŭ ĉi tiuj mensogaj praktikoj. En tiu kunteksto ni memorigu, ke antaŭ unu semajno, la 20-an de januaro pasis la 75-a datreveno de la konferenco en Wansee apud Berlino organizita de la Ĉefa Sekurecoficejo de la Regno (RSHA), dum kiu estis prezentita la ekstermoplano de la eŭropaj judoj. En la protokolo de la konferenco troviĝas tabelo de la landoj kaj nombro de judoj el tiuj landoj destinitaj por baldaŭa deporto kaj nenigo. Temis ne sole pri landoj tiam okupaciitaj de Germanio, sed ankaŭ neutralaj rilate Germanion kiel Hispanio, Portugalio, Svislando aŭ Svedio. Estis menciitaj landoj tiam alianciĝintaj kun la 3-a Regno inkluzive de  tiaj  satelitaj landoj kiel Kroatio, Slovakio, Hungario, Italio aŭ parto de Francio sub Vichy-registaro, estis menciitaj judoj el Britio, kiu estis en la stato de milito kontraŭ Germanion. Por ekstermo estis destinitaj laŭ tiuj planoj 11 milionoj da judoj. Laŭ profesoro Jacek Leociak el la Esplorcentro pri Ekstermo de Judoj de la Pola Sciencakademio la germana ŝtato tutece engaĝiĝis en realigon de ĉi tiu plano: la civila kaj miltista administracio, fervojo, ministerioj pri la eksteraj kaj pri la internaj aferoj, organoj de terena administracio, polico, sekurecservo, gestapo, SS.

En novembro 2005 la Ĝenerala UNO-Asembleo proklamis Internacian Memortagon pri la Viktimoj de Holakaŭsto por omaĝi la juddevenajn viktimojn, murditajn dum la 2-a mondmilito indikante kiel la omaĝtagon la 27-an de januaro. Ni tamen devas hodiaŭ memori kaj omaĝi  ĉiujn viktimojn de la koncentrejo-mortotendaro Aŭschwitz-Birkenaŭ, la plej hororiga, infera loko, kiun germanoj establis dum la 2-a mondmilito sur la pola teritorio. 

Julis Balbin:

Ĉu mi iam estis tie?

Ĉu mi iam povus imagi tion?

Ĉu mi iam kapablus trasuferi tiel?

Ĉu mi iam estus elteninta tiom?

Ĉu mi iam estus transvivinta gehenon tian?

Ĉu eble estis nura koŝmaro tia?

Ne, mi neniam estis tie…

Ne, tute ne eblas,

ke ĉio-ĉi estu vera,

ke ĉio-ĉi vere okazis tie,

en Eŭropo, en kvardekaj jaroj

de nia tiom progresinta jarcento.

El la elsendo 27.01.2017. Legas Barbara kaj Milada – 7’03”

Koninda Pollando: Vistulo

Hodiaŭ ni invitas al Pollando por prezenti al vi gesinjoroj la riveron Wisła, Vistulon. La plej longa pola rivero, difinata kiel la reĝino de la polaj riveroj longas 1047 kilometrojn kaj trafluas la tutan landon de la sudo ĝis la nordo. Ĝiaj fontoj troviĝas en la suda Pollando ĉe la piedoj de Barania Góra (La ŝafa monto) kaj la akvoj enfluas Baltikon. La pola sejmo proklamis la 2017-an kiel Jaron de Vistulo, aldone oni solenas la 2017-an kiel la Jaron de Vistulo en Mazovio (la centra provinco de Pollando, en kiu troviĝas Varsovio). Tio estas ankaŭ la aparta okazo por paroli pri la rivero trafluanta dekojn da urboj, urbetoj, vilaĝoj, en kiu ĉiu intime estas kun ĝi ligita.  Sed por ĉiuj poloj Vistulo estas samtempe grava historia simbolo kaj sen troigo la plej pola inter la polaj riveroj. Kiel diris en iu el siaj paroladoj Johano Paŭlo la 2-a „Vistulo estas la rivero de ĉiuj polaj terenoj, la rivero de nia historio. De jarcentoj – antaŭ ol la nomo Pollando aperis en la historiaj kronikoj. [..] Vistulo estas silenta atestanto de la vivo de generacioj, de ilia enmondiĝado kaj forpasado. De ilia luktado, kelkfoje luktado je vivo kaj morto por konservi kaj protekti tion, kio hejmlanda, tion kio estas komuna atingaĵo kaj komuna heredaĵo…” La nomo Wisła havas pli ol 2 mil jarojn. La unua latina mencio devenas el la 7/5-a jaro antaŭ nia erao kaj troviĝas en la prezentita en Porticus Vipsania mapo de Marek Agrippa  kaj en Natura Historio de Plinio la Maljuna, kiu nomis la riveron Viscla. Ekde la 5-a jarcento ĝia nomo aperas en la formo Vistla. Iuj asertas,  ke la nomo estis transprenita fare de hindoeŭropaj popoloj de pli fruaj loĝantoj de ĉi tiuj terenoj. Vistulo estas strikte ligita kun la historio de Pollando kaj Varsovio. La unua burgo sur la tereno de Varsovio ekzistis en Jazdów kun spuroj el la 7/9-a jarcentoj, kiu akiris apartan signifon en la 13-a jarcento pro sia situo ĉe la kriĉiĝo de du gravaj itineroj el Pomerio tra Zakroczym kaj Czersk ĝis la Nigra Maro, do el la nordo ĝis la sudo kaj el la oriento-okcidenten. En la 16-a/17-aj jarcentoj, kalkulataj kiel la ora epoko  en la pola historio al la laŭvistula navigado oni donis apartan atenton pro ĝia navigebleco kaj pro la kreskanta eksterlanda konjunkturo je la pola lingvo kaj greno. En la centra segmento de la rivero la ĉefa rivera haveno fariĝis tiam Varsovio kaj ĝi havis unu el la plej grandaj riveraj flotoj en Eŭropo. Hodiaŭ Vistulo estas la lasta rivero de Eŭropo, kies panoramo en signifa parto redonas ĝian naturan, nereguligitan karakteron. La riverbranĉaro de Vistulo kovras du trionojn de la surfaco de Pollando. De la aliaj eŭropaj riveroj distingas ĝin harmonio kaj belaj pejzaĝoj ne plu videblaj ĉe riveroj jam reguligitaj, kion kaŭzas multbranca akvofluejo, vico da insuloj, sablozaj riverbranĉoj. En la akvoj de Vistulo daŭre eblas observi procezojn de la mempurigado, riĉiĝado je oksigeno, riverborda erodado. Vistulo gravas nuntempe en la eŭropa skalo pro sia ekologia koridoro laŭ la akso nordo-sudo. Ĝia natura karaktero ebligas la moviĝadon de vivaj organismoj inter Skandinavio kaj Afriko. Malgraŭ alikonstruo de la malsupra akvofluo Vistulo daŭre plenumas gravan rolon en la alilokiĝado de fiŝoj. Ankaŭ por diverspeciaj mamuloj  la spacoj inter kontraŭinundaj remparoj rolas kiel grava moviĝvojo. Pro parte natura karaktero de la dekstraborda Vistulo en la regiono de Varsovio la animaloj povas moviĝi libere laŭe de la rivero malgraŭ la ekologia baro, kiun formas la granda urbo. La plej granda riĉaĵo de Vistulo estas tamen la birdaro. Naskiĝas tie kaj nestas du trionoj de ĉiuj birdoj de Pollando, inkluzive de malofte aperantaj kaj minacitaj de formorto en Pollando kaj en Eŭropo. Nestas tie 95 procentoj de la polaj grizaj mevoj, 70 procentoj de malgrandaj ŝternoj kaj pli ol 50 procentoj ol hirundaj ŝternoj. Rifuĝejon trovas tie ankaŭ tre maloftaj riverbirdoj, kies kvanto sur la tuta teritorio de Pollado ne superas 60 parojn. Temas i.a. pri trielo, nigrakapa mevo, pigmea mevo kaj blankvanga ŝterno. Apud Vistulo en la regiono de Varsovio eblas renkonti pli ol 200 birdosepciojn. Pli ol en aliaj lokoj de Pollando kaj temas same pri akvaj, arbaraj kaj herbejaj birdospecioj. Krome tiu ĉi loko rolas kiel unu el la plej gravaj en Pollando kordiroj de la printempa-aŭtuna birdomigrado. Krom bridoj en Varsovio apud Vistulo, ofte en la urbocentro mem vivas kastoroj, lutroj aŭ alkoj. Se temas pri flaŭro kreskas tie ne sole plantoj delonge tie aperantaj, ĉar la tereno estas ankaŭ loko kie multaj surprizaj plantospecioj kiel tomatoj aŭ…  asparago transformiĝas en sovaĝajn formojn. Dum jaroj postmilite ĉe la vistulbordaj plaĝoj oni piknikis en Varsovio amase. La Sanktjohana nokto estis loganta al la rivero por lanĉi florkronojn kaj amuziĝi homamasojn. Sed sekvis longa paŭzo en tiu amika rilatado de varsovianoj kaj la rivero. Nur en la lastaj jaroj varmegaj someroj revenigis al la riverbordo amase la varsovianojn kaj turistojn, kion favoras la kreiĝanta kaj disfloranta infrastrukturo: kafejetoj, rapdmanĝejoj, restracietoj malfermaj por la publiko inter majo kaj septembro.  La plej populara plaĝo etendiĝas ĉe Poniatowski-ponto, sed krom ĝi estas kvar aliaj kaj krome multaj naturaj kaj tiel nomataj sovaĝaj plaĝoj, sen aparta infratsurkturo. Ili ĉiuj estis rekonitaj de National Geographic ektroviĝinte en la registro de la plej belaj tiaj lokoj en la mondo. Sed en Varsovio eblas ĝui la riprozon ĉe Vistulo ne nur surplaĝe. Eblas ĝui ĝin de sur biciklo. La laŭbordaj biciklaj vojetoj havas entute 40 kilomerojn. Laŭe de Vistulo kondukas krome en Varsovio la plej grandaj kurvojetoj por la ŝatantoj de aktiva ripozo, estas lokoj por praktiki aliajn sportojn. Por la  varsovianoj kaj gastoj de la pola ĉefurbo same allogaj kaj atrakciaj estas plukonstruiĝantaj promenejoj laŭe de Vistulo. Al unu el la apudvistulaj atrakciaĵoj kalkuliĝas sendube Parko de Fontanoj piede de la  Malnovurba Eskarpo inaŭgurita en 2011-a jaro. Ni aldonu fine, ke Varsovio estas la unusola urbo en Eŭropo pro la du troviĝantaj apudvistule terenoj de la programo Naturo 2000.

El la elsendo 20.01.2017. Legas Barbara – 9’08”

Koninda polo – Erazm Jerzmanowski [jeĵmanofski], polo kiu lumigis Usonon

La heroo de nia nunsemajna felietono estas Erazm Józef Dołęga Jerzmanowski, insurgento de la kontraŭcara Januara Insurekcio 1963, soldato, industriisto, mecenato, socia aganto kaj filantropo difinata ankaŭ kiel „la pola Nobel”. Li ĝuas krome la epiteton de „polo, kiu lumigis Usonon”. Erazm Józef Jerzmanowski naskiĝis la 2-an de junio 1944 en la loko Tomosławice, en malnova kvankam malriĉiĝinta nobela familio blazone Dołęga. Ĝi distingiĝis per grandaj patriotaj tradicioj kaj ĝiaj antaŭuloj estis senatanoj, deputitoj, partoprenis la grandan 4-jaran Sejmon, fidelis ĉe la flanko de la imperiestro Napoleono eĉ ĝis lia morto sur la insulo de S-ta Helena. Erazm Jerzmanowski ricevis tradician edukon. Post la lernado en la gubernia gimnazio en Varsoio li komencis studojn en la Politeknika kaj Agronomi-Arbaristika Intituto en Puławy (tiam Nowa Aleksandria). Tie surprizis lin  la eksplodo de la Januara Insurekcio, en kiu li aktive partoprenis. Internigita de la aŭstraj aŭtoritatoj en Olomouc kaj sekve liberigita en 1864 li elmigris el Pollando kaj tra Svislando atingis Francion. Tie helpis al li la familiaj tradicioj kaj kontaktoj. Unue li trafis al la elita Mineja Lernejo kaj sekve al la Lernejo de Militista Inĝenierio kaj Artilerio en Metz. El ĝi li estis vokita al la fronto kaj en 1870 kiel franca oficiro li batalis kontraŭ prusoj. Post la milito li estis elaborigita en la firmao de Cyprian Tessie du Motay [siprian tesi de mote], kiu malkoris novan manieron utiligi gason por la lumigado de urboj. Kiel ĝia reprezentanto Jerzmanowski en 1871 veturis al Usono. Tie evidentiĝis tamen, ke la malkovro de du Motay eĉ se promesoplena ne estas perfekta, ke ne eblas apliki ĝin por profitdonaj komercaj solvoj. Tiam Jerzmanowski decidis utiligi siajn inĝenieriajn konojn kaj kompetentojn por ĝia plibonigo. Li fariĝis la aŭtoro kaj kunaŭtoro de sume 22 patentoj perfektigantaj la sistemon akiri kaj ekspluati sintezan gason. Li alportis kontribuon al establo de la Urba Gaskompanio en Novjorko kaj en 1882 kune kun grupo de usonaj financistoj, ĉefloke kun William Rockefeller, li establis la gaskompanion “The Equitable Gas Light Company” [ekvitejbl-gas lajt kompany], kiun li gvidis dum preskaŭ 13 jaroj.  Tre rapide la kompanio malfermis siajn filiojn aŭ dependajn kompaniojn en aliaj usonaj urboj, kiel Ĉikago, Balitmore, Detroit, Indianopolis, Lafayette  kaj Albany. Jerzmanowski mem kiel la unua poloj kaj tiam la unusola polo ektroviĝis en la rondo de usonaj milionuloj. Tio ebligis al Jerzmanowski realigi vastan filantropan agadon. Ĝi ne ligiĝis kun rekta mondonado, sed la helpo en trovo de laboro, en vastigo de profesiaj kapabloj, ankaŭ fare de la virinoj. Ankoraŭ dum la estado en Usono li senavare helpadis al la tiea pola kolonio partoprenante labrojn de la Nacia Pola Asocio poste prezidante ĝian Centran Komitaton de Bonfarado, li helpis en establo de la helpooficejo por polaj enmigrantoj, li subvenciis la Polan Legejon en Novjoroko, la polan Eklezion en Usono. En 1890 li eniris la estraron de la Nacia Muzeo en la svisa Rapperwill subvenciante ĝin per signifaj kvotoj kiel ĉefsponsoro. Dank’ al lia helpo povis kreiĝi en Krakovo Societo de Popolaj Lernejoj, sed lia donacemo subtenis krome la popolan gazetaron, instruistemon. Neniam li perdis la kontakton kun la malnova lando al kiu li ĉiam klopodis helprapidi kaze de neceso kaj regule vitadis Krakovon, kie li havis amikojn. En 1869-a jaro Erazm Jerzmanowski revenis al la lando kaj elkoĝis en la aĉetita  bieno en la apukrakova Prokocim, koncentriĝante pri sia senavara karitata agado, kiun apenaŭ eblas listigi.  En sia testamento li destis 1,2 milionojn da kronoj al la Akademio de Kapabloj, kiu sumo transformiĝis en la fondaĵon de la Premio de Erazm kaj Anna Jerzmanowski. La unua premio – kiu estis difinata kiel „la pola Nobel-premio” estis atribuita en 1915 al la krakova akiepiskopo, princo Adam Stefan Sapieha. Inter la sekvaj premiitoj troviĝas i.a. la nomoj de Henryk Sienkiewicz, Napoleon Cybulski, Ignacy Paderewski, Benedykt Dybowski. La premiatribuadon ĉesigis la 2-a mondmilito. Ĝia relanĉo okazis en 2009. Erazm Jerzmanowski mortis la 7-an de februaro 1909 kaj lia entombiga solenaĵo logis amason da homoj, kiuj volis honori lian memoron. Nun lian memoron flegas la Societo de Prokocim-amikoj.

El la elsendo 13.01.2017. Legas Barbara – 6’40”

Koninda Pollando: Dukla

En niaj vagadoj tra Pollando ni direktiĝu al la sudorienta parto de la lando, al  eta loko Dukla. Temas pri urbo en la apudkarpatia vojevodio, kiu nun estas la sidejo de la urba-kampara komunumo. Ĝi havas agrikulturan karakteron, nun tranformiĝante – pro siaj bonegaj kondiĉoj – al la turisma. Vastaj arbarkompleksoj – pli ol la duonon de la komunuma surfaco okupas arbaroj – puraj riveroj kaj aero, interesaj, bone organizitaj turismaj itineroj,  riĉa faŭno kaj flaŭro  jen la atutoj de Dukla-komunumo. La ŝatantoj de la sovaĝa naturo trovas tie  preskaŭ ne damaĝitajn de la homa aktivado fagajn arbokompleksojn, vastajn herbejojn kaj paŝtejojn de ne plu ekzistantaj vilaĝoj. Amantojn de la naturfruktoj sezone atendas fungoj, beroj, kuracherboj. La unua mencio pri la vilaĝo Dukla devenas el la 1336-a jaro. Pli-malpli 40 jarojn poste ĝi ricevis de reĝo Kazimiro la Granda la urbajn rajtojn. Ekde sia komenco Dukla estis urbo privata, apartenante i.a. al la magnataj familioj Ossoliński, Szczęsny-Potocki, Stadnicki, Mniszek. Komence la urbo situanta ĉe la trako el Pollando tra Dukla-montovalo al Hungario havis privatan karakteron. Sian bonstaton ĝi dankŝuldis al  pasanta tie  la tiel nomata “hungara itinero”. Laŭe de ĝi floranta vinkomerco favoris la evoluon de la urbo. Dukla ricevis  de Sigismundo la 3-a Waza la reĝan privilegion vendi kaj stapli la hungarajn vinojn, kaj fine de la 16-a jarcento Dukla posedis krome dogankameron, plurajn privilegiojn por organizi bazarojn, foirojn kaj varmagazenojn. Venkinte la rivaladon kun la ĉirkaŭaj urboj en la 16-a jarcento Dukla spertis sian apogean evoludisfloron estante jam urbo fortikigita kun du urbopordegoj.  En la sekva jarcento la laŭvicaj posedantoj de Dukla el la familio Mniszek lasis sian aparte firman spuron. Rivalante kun alia magnata pola familio, tio estas Czartoryski-princoj Mniszek-familio volis igi el Dukla centron de la kultura vivo de la Respubliko, por priombri la famon de Puławy, pri kiu i.a. fieris  ĝuste Czartoryski. Sed krome dank’ la urboposedantoj el la familio Mniszek la burĝaj infanoj ricevis la devon frekventi lernejojn, la magnatoj  financis ankaŭ la elkonstruon de la preĝejo de sankta Maria Magdalena  kaj  kun ilia nomo ligiĝas la aktivanta tie Framasona Loĝio. Tamen Dukla post la incendioj de la 19-a jarcento kaj post la elkonstruo de la fervoja linio el Przemyśl al Budapeŝto kadukiĝis. Poiome perdante la ekonomian signifon ĝi tamen sukcesis konservi ĝis hodiaŭ la urborajtojn. Kvankam malgranda Dukla meritas viziton. Vidinda estas la urba foirplaco kun la renesencstila urbodomo el la komenco de la 17-a jarcento. Viziton meritas la palaca-parka komplekso, pri kiu ni diru kelkajn kromajn vortojn. Nome en la mezo de la 18-a jarcento Jerzy August Wandalin Mniszek, reĝa marŝalo kortega, pli posta krakova kastelestro kaj lia edzino Maria Amalia alikonstruis  la troviĝantan tie konstruaĵon en pompan palacon kun flankaj aloj kaj ĝardeno. La rezidejo de Mniszek-familio konstruita en la stilo de baroka apudurba rezidejo en la speco “inter kortego kaj ĝardeno” apartenis al unu el la plej belaj en la tiama Pollando. Troviĝis en ĝi riĉa galerio de tolaĵoj kaj biblioteko. Por la bezonoj la magnata koretego funkciis orkestro, koretega gvardio kaj svisa gardistaro. En ne plu ekzistanta konstruaĵo sian sidejon havis la kortega teatro. La tuton kompetigis superba parko kun simetria aranĝo de aleoj, lagoj, arbovicoj kaj arbustoj. La tuta palaca komplekso  grave damaĝita en la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento estis rekonstruita post la milito. En la palaco sian sidejon havas nun historia muzeo.  La parko – iom neglektita – daŭre fieras pro multaj belegaj diversspeciaj arboekzempleroj, en plimulto memorantaj la brilan tempon de la 18jarcenta magnata rezidejo. Vid-al-vide al la palaco troviĝas la menciita jam, elkonstruita de Mniszek-familio – rokokstila paroĥa preĝejo de sankta Maria Magdalena, kaj en ĝi iu el la plej gravaj vidindaĵoj de Dukla, la tomboŝtono prezentanta la figuron de Maria Amalia Miniszek. La alia religia komplekso de Dukla, nome la bernardena klostro kaj preĝejo firme ligiĝas kun la figuro de la devenanta el la urbo sankta Jan, kanonizita  de Johano Paŭlo la 2-a. Tiu ĉi burĝdevena 15-jarcenta  saktulo tuj post sia morto estis ĉirkaŭita de la kredantoj per pia sentimento kaj en la 18-a jarcento lian piecon rekonis  la Katolika Eklezio. Tiam li estis ankaŭ rekonita kiel patrono de la Reĝolando de Ambaŭ Nacioj, do de Pollando kaj Litovio. Cetere li estas ankaŭ pie respektata de armeanoj kaj orodoksuloj. Ĝuste en la bernardena preĝejo troviĝas la  postmortaj restaĵoj la sankta Johano el Dukla. En la urbo mem troviĝas krome kelkaj aliaj lokoj, ligitaj kun la figuro de tiu relative nova pola sanktulo, inkluzive de la 500-jara ermitejo, en kiu junule estadis la sanktulo. Dukla troviĝas piede de la monto Cergowa (716 metrojn super la marnivelo) ĉe la orienta rando de Malalta Beskido, difinata kiel “Beskid Dukielski”. Ĝi estas ankaŭ la regiono, en kruciĝis la kulturaj interinfluoj, kie multas materialaj spuroj de la homoj vivintaj iam en tiu regiono, i.a. lemkoj kaj judoj. 

El la elsendo 25.11.2016. Legas Barbara – 7’36”