Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda Polo: Prof.Odo Bujwid

La nomo de Odo Bujwid devus esti konata al ĉiu esperantisto, aparte tiu interesiĝanta pri la historio de la E-komunumo. Lian nomon kaj atingaĵojn menciis jam la Enciklopedio de Esperanto, sed mi ne certas ĉu ĉiuj scias ekzemple, ke en Krakovo troviĝas al li dediĉita muzeo. Elektriza do estas la sciigo, ke la 26-an kaj 27-an de majo 2018 ĝi estos malfermita por la vizitantoj. La establita en 1964-a jaro muzeo de Odon Bujwid laŭ la klopodoj de liaj nepoj funkciis nur ĝis la fino de la 90-aj jaroj. La nuna posedanto porokaze disponiganta ĝin al la publiko deklaras klopodi pri establo de la fondaĵo, kiu okupiĝus pri ĝia organizo, renovigo kaj popularigo. Aktuale la muzeo okupas du ĉambrojn en la brikdomo, en kiu loĝis Odo Bujwid. Troviĝas en ĝi originalaj mebloj, i.a. lia skibotablo, diversaj objektoj, kiel kuracista injekciigilo, dokumentoj, fotoj, familiaj taglibroj. Kiel akcentas la nuna posedanto tiu ĉi kolekto estas valora ne sole por Krakovo kaj Pollando, sed ankaŭ laŭ la monda skalo. Odo Bujwid naskiĝis en 1857 en Vilno kaj mortis en Krakovo en 1942. Li estis la unua pola bakteriologo, pioniro de higieno kaj profilakto, unu el la unuaj polaj sciencistoj okupiĝantaj pri la produktado de kuracinjekciaĵoj.  Siajn medicinajn studojn li faris en Varsovio –       dum kvar jaroj samtempe kun Zamenhof –  post kiam liaj gepatroj Feliks  kaj Berta ĉirkaŭ la jaro 1870 translokiĝis al Varsovio. Tie lia patro kiel oficisto laboris en la urba magistrato. Dum la varsovia studperiodo en la kuracista fakultato Odo Bujwid interesiĝis unuavice pri kemiaj esploroj kaj mikroskopio, verkante pri tio siajn unuajn studlaboraĵojn. Lia konkursvenka diertaĵo, pro kiu li ricevis oran medalon en 1884 „Mikroskopio kaj mikrokemio de sputaĵo en la malsanoj de la spirvojoj” servis poste praktike al la studentoj kaj kuracistoj. En 1855 Odo Bujwid kiel  stipendiito de la Kaso de Józef Mianowski, la fondaĵo subtenanta sciencon, la plej granda kaj plej grava tiam pola scienca organizaĵo kreiĝinta en la rusa aneksoparto en 1881,  forveturis al Berlino. Tie li partoprenis en la unua kurso de Robert Koch pri baktoriologio, tie li akiris specializon kiel kuracisto bakteriologo. Post la reveno al Varsovio dank’ al la kaso li establis en Varsovio bakteriologian laboratorion, gvidante kursojn por studentoj kaj kuracistoj, kiuj kursoj aperintaj prese en 1887 formis la unuan polan studlibron pri kuracista bakteriologio. Unu jaron pli frue Odo Bujwid kiel la unua polo  lernis ĉe Ludoviko Pasteur metodikon de profilakta injekciado kontraŭ la rabio. Sekve de tio li kreis la unuan en Pollando kaj la duan en la mondo Institucion pri Profilakto kaj Kuracado de Rabio, specialistiĝante pri bakteriologio, mikrobiologio kaj ekzamenado de nutroproduktoj. En 1883 laŭ invito de la Kuracista Fakultato de la Jagelona Universitato Odo Bujwid fariĝis estro de la kreiĝinta tie katedro de hignieno. Al liaj taskoj apartenis instruado de bakteriologio kaj kuracista diagnozado. Ĉe sia katedro li establis  la duan en Pollado Instituton de Pasteur-injekciadoj. En 1894 li sukcesis akiri la kontraŭdifterian antitoksinon antaŭ ol Emil Behring konigis la manieron ĝin akiri. Odo Bujwid ekzamenis ĝiajn kuracproprecojn kaj samjare en la Varsovio ĉe sia iama Pasteur-Instituto kaj ĉe la krakova Instituto li iniciatis ĝian produktadon. Poste li komencis produkti aliajn atitoksinojn, senĉese gvidane sciencajn esplorojn kaj publikigante artikolon pri bakteriologio kaj higieno. Dum la germana okupacio en la daŭro de la 2-a mondmilito lia laboratorio liveradis al poloj injekciaĵojn kontraŭ tifon. Lia famo kiel bakteriologo fine de la 19-a jarcento fariĝis firma. Odo Bujwid estis nomumita tiam membro de la scienca konsilio de la ministro por la internaj aferoj de la Aŭstro-Hungara Monarkio (Krakovo troviĝis ja en la aŭstra aneksoparto) kaj direktoro de la Ŝtata Instituto pri la Ekzamenado de Nutroproduktoj en Vieno. Translokiĝinte al Krakovo Odo Bujwd engaĝiĝis ankaŭ al. la socia agado. Kune  kun sia edzino Kazimira li engaĝigis en la rekonstruon de la Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo, rekone por kio ili ricevis omaĝan briketon. Kiel la krakova urbokonsiliano Odo Bujwid prezentis la ideon elkonstrui en la urbo kanalizon. Li estis ankaŭ senlaca populariganto de klerigo. Kune kun la edzino li establis Rondon de la Societo de Popolaj Lernejoj kaj ili fariĝis la organizintoj de la unua en la urbo knabina gimnazio. Li subtenadis la ideon de universitata kleriĝado de la virinoj. En 1899 li transprenis la taskon organizi kaj gvidis dum multaj jaroj Popolan Universitaton de Adam Mickiewicz. Lia filino Helena Jurgielewiczowa kiel la unua virino en Pollando akiris la diplomon de bestkuracisto en 1923 akirinte la plej bonan noton en la Akademio de Veterinaria Medicio en Lvovo. Kune kun la edzino Odo Bujwis logis junajn homojn kun modernaj vivkonceptoj gastigante en sia hejmo reprezentantojn de la progresema krakova inteligentularo. Odo Bujwid estis persono tre laborema kaj organizita. Laŭ unu el liaj filinoj (entute li havis ses geifanojn) li maltoleris pirgrecon, disipemon, kontraŭis la drikadon, tabakfumadon, kartoludon kaj tavernodiboĉadon. Lia edzino Kazimira, pioniro de la virinaj rajtoj, esperantistino estis fidela helpantino en liaj esperantistaj laboroj. En 1812 Odo Bujwid fariĝis la prezidanto  de la 8-a UK en Krakovo, la lasta en kiu Ludoviko Zamenhof partoprenis oficiale kiel la lingvokreinto. Postmilte kiel la prezidanto de la Tutlanda Federacio de E-Societoj Odo Bujwid dank’ al siaj rilatoj kaj konatecoj en la polaj regantaj medioj akiris multajn favorojn por Esperanto kaj esperantistoj. Dank’ al liaj klopodoj Józef Piłsudzki, la prezidento de la Pola Respubliko fariĝis favoranto de Esperanto kaj akceptis patronecon super la 23-a UK en 1931. Pli fre en 1924 Odo Bujwid ekprezidis Polan E-Delegitaron. En la jaroj 1927/28 kiel delegito de Pollando Odo Bujwid faris esplorvizion en Brazilo  por studi la vivon de la tieaj polaj aetliĝintoj. Pri multa helpo ricevita de esperantistoj en  ĉi tiu tasko li skribis en siaj porregistaraj raportoj. En  1930 Odo Bujwid faris veturon al Nederlando, Danlando kaj Svedio por konatiĝi kun la kulturo kaj sanitara higieno de ĉi tiuj ladoj. Dum pluraj renkontiĝoj siajn prelegojn pri la pola kulturo kaj scienco li estis prezentanta en Esperanto. Li verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto. Dum jaroj proprakoste li eldonadis la periodaĵon „Pola Esperantisto”. Odo Bujwid estis membro de la Lingva Komitato, Honora Membro de UEA, prezidanto de ISAE. Li apartenas al la ĉefaj, neforgesendaj figuroj de la pola kaj internacia E-movadoj.

El la elsendo 11.05.2018. Legas Barbara – 10’24”

Koninda Pollando: Góra Kalwaria

Hodiaŭ ni proponas gesinjoroj viziti la 12-milan urbeton proksime de Varsovio Góra Kalwaria [gura kalvarja], laŭ ĝisvorta traduko „la kalvaria monto”. La troviĝanta 34 kilometrojn for de la centro de la pola ĉefurbo urbeto, jam en la 13-a jarcento estis notita kiel la kavalira vilaĝo Góra. Ĝia aparta historio komenciĝis en la 17-a jarcento, kiam ĝi apartenis al la posedaĵoj de la episkopo de Poznano Stefan Wierzbowski [vjeĵbofski]. Kaj ĉio onidire komenciĝis de mirakla evento post kiam la invadintaj svedoj terebenigis la vilaĝon. Tiam sur la ĉielo ekbrilis purpura kruco kaj en ĝi flamanta koro trapikita de najloj. Pli supre frapbrilis la Luno, sube rotaciis La Suno. La mirigaj informoj atingis la episkopon, kiu decidis elkonstrui ĉi tie urbon je la gloro de Dio. Kaj efektive tiu ĉi urbo, Nowa Jerozolima (Nova Jerusalemo) fariĝis lia vivverko. La episkopo decidis rekrei la plej gravan urbon de la Sankta Tero. Por reliefigi la  ligon  kun ĝi sur la stratoj de la urbo konstruita sur la plano de kruco estis disŝutita  tero en 33 sakoj rekte venigita el Jerusalemo. En Nowa Jerozolima estis elkonstruitaj 6 preĝejoj, kvin klostroj de diversaj ordenoj, 35 kapeloj. Multaj lokoj kaj objektoj ricevis nomojn, kiuj ligis al la Biblio kaj la historio el la epoko de Kristo. La urborajtojn Nowa Jerozolima ricevis en 1670 kaj laŭ decido de reĝo Michał Korybut Wiśniowiecki [miĥaŭ koribut visnjovjecki] ĝi estis destinita nur por katolikoj. Okaze de la Pasko el la tuta lando celis tien la kredantoj por partopreni la Pasionon de Kristo. Por ili la alveno al Nowa Jerozolima rolis kvazaŭ pilgrimiro al la Sankta Lando. La florado de la urbo ne longe daŭris. Post la morto de la episkopo Wierzbowski sekvis iom-post-ioma kadukiĝo, kion atestis la vizitinta la urbon meze de la 18-a jarcento episkopo Ignacy Krasicki. Defintiva falo sekvis post la 18-jarcentaj dispartigoj. Unue Nowa Jerozolima ektroviĝis sub la prusa, sekve rusa  administracioj. La aneksintoj forigadis ĉiajn religiajn spurojn, detruataj estis kapeloj kaj preĝejoj, forportataj  grandkvante dokumentoj. Nowa Jerozolima sojlis novan historion. En 1794 la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a permesis, ke krom katolikoj loĝu tie ankaŭ alikredantoj. Baldaŭ amase komencis venadi tien judoj. La unuaj jam en 1802. Komence ili luadis ĉambrojn, domojn. Meze de la 19-a jarcento venis ĉi tien la juda piulo, rabeno Icchak Meir Rothenberg Alter. Liaj konoj, aŭtoritateco logis milojn da ĥasidoj el diversaj lokoj de la Centra Orienta Eŭropo. Judoj kredis, ke la rabeno havas la povon sanigi, scipovas interpreti komplikajn tekstojn, doni moralaj instruojn. Kun penso pri celantaj lin amase judoj estis konstruita la malvastŝpura fervojlinio liganta kun Varsovio, sed la urbo portis tiam jam novan nomon, la konatan ĝis nun Góra Kalwaria. Sed ankaŭ ĉi tiu realo ne daŭris longe finiĝinte samtempe kun la eksplodo de la 2-a mondmilito. Hodiaŭ Góra Kalwaria ebligas al la vizitantoj trovi multajn spurojn ligitajn kun sia historio, kun la periodo kiam ĝi estis urbo nur por katolikoj, kun la periodo kiam multis tie judoj. Inter tiuj spuroj troviĝas ankaŭ la ruino de la kastelo el la limperiodo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Konstruita de la mazovia princo Janusz [janusz] la 1-a ĝi havis gravan militistan signifon. Ĝiaj eksteraj muroj estis dikaj je du metroj kaj altis ĉirkaŭ 8 metrojn. La unuan fojon ĝi estis damaĝita dum la sveda invado (1656), sed definitiva detruo okazis sub la prusa anekso. Ĝis nun konserviĝis plimulto de la kastelaj muregoj kaj tri turoj de kiuj eblas amiri la pitoreskan panoramon de la regiono.

El la elsendo 04.05.2018. Legas Barbara – 05’38”

Koninda polo: Jan Karski

La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Jan Karski, verdire tio estas la pseŭdonomo de Jan Kozielewski.  Ne senkaŭze ni memorigas lian figuron ankoraŭ en aprilo 2018, en kiu pasis la 75-a datreveno de la ribelo en la Varsovia Geto. Temas pri la kuriero de la sekreta pola ŝtata dum la 2-a mondmilio, kiu informis la okcidentantajn gvidantojn jam en 1942 pri la okazanta sur la polaj teritorioj ekstermo de judoj. Jan Karski naskiĝis en 1914 en Lodzo kiel la plej juna, oka infanoj en la pola katolika kaj patriota familio. Sian naskiĝurbon li difinis post la paso de la jaroj kiel urbon malpuran kaj malriĉan, sed kiel urbon tolereman, en kiu pace kunvivis poloj, judoj, germanaj, la urbon kiu formis lian personon. Jan Karski diplomitiĝis pri juro kaj diplomatio en la Lvova Universitato kaj kun distingo finis   Lernejon de Rezervaj Artileri-Subleŭtenantoj en Włodzimierz Wołyński. Tuj antaŭ la 2-a mondmilito li komencis dipomatian karieron en la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj. Post la eniro de rusoj sur la orientajn terenojn de Pollando la 17-an de septembro 1939 Karski kun miloj da polaj oficiroj fariĝis la sovetunia ostaĝo. Nur dank’ al bonŝancigaj cirkonstancoj – interŝanĝo de ostaĝoj inter la 3-a Regno kaj Sovetunio  – li estis transportita en la germanan okupacian sferon. Fuĝinte el la transporto li evitis la sorton de plimulto de siaj batalkamaradoj murditaj en Katuń en 1940. Atinginte Varsovion Jan Karski engaĝigis en la laborojn de la rezista movado fariĝinte kuriero de la Pola Konspira Ŝtato. Dotita de fotografia memorkapablo, regante kelkajn fremdajn lingvojn li estis peranta kelkfoje al la pola registaro en elmigrejo, en Francio kaj Britio,  sekretajn instrukciojn kaj ordonojn. Per sia laboro li alportis kontribuon al la konstruo de la strukturoj de la Pola Konspira Ŝtato kaj funkciado de la plej granda en la okupaciita Eŭropo politika-militista organizaĵo. Dum sia tria misio en junio 1940 li estis arestita kaj torturita de Gestapo, entrepreninte eĉ la provon de sinmortigo. Bravage liberigita de la konspira Landa Armeo el la hospitalo en Nowy Sącz li daŭrigis siajn sekretajn misiojn laŭ la rekomendo de la Pola Konspira Ŝtato en Krakovo kaj en Varsovio.  Dum la preparoj al la lasta kaj la plej grava Karski dufojojn estis kondrabande enkondukita en la varsian getton por propraokule atesti la dramecan situacion de judoj. Alivestita kiel ukraina soldato li pasigis ankaŭ horojn en la provizora tendaro en Izbica de kie judoj estis transportataj al la mortotendaroj en Sabibór kaj Majdanek. Denove li fariĝis atestanto de senhomece, brutale traktataj, mortantaj pro malsato kaj pafmortigataj homoj. Aŭtune de la 1942 Jan Karski tra Bruselo, Parizo, Perpignan, Barcelono, Madrido kaj Gibraltaro atingas Londonon. Tie li raportas al la ĉefministro de la pola konspira ŝtato kaj generalo Władysław Sikorski pri la strukturo, organizo kaj funkciado de la Pola Konspira Ŝtato, peris informojn pri la ekstermado de judoj. Laŭ la komisio de la pola konspira ŝtato en 1942 Karski transdonis informojn pri la ekstermado de judoj al la okcidentaj aliancanoj en 17-minuta parkerita raporto. Persone liverinte detalajn raportojn kiel rekta atestanto li alvokos la britan ministron por la eksterlandaj aferoj Anthony Eden, reprezentantojn de la brita ministerio por la eksterlandaj afertoj kaj britajn elitojn entrepreni agadojn por ĉesigi la holokaŭston. En julio 1943 – du monatojn post la strangolo de la ribelo en la varsovia getto – Karski renkontiĝis en la Blanka Domo kun la usona prezidento Franklin D. Roosevelt. La interveno de la okcidentaj aliancanoj neniam okazis. Postmilite Jan Karski restis en Usono ne povante reveni al la komunista Pollando. Tie li faris studojn kaj doktoriĝinte ĉe Georgetown-universitato en Vaŝingtono dum 40 jaroj  li lekciis pri internaciaj rilatoj kaj teorio de komunismo en la tiea Lerejo por la Eksteraj Servoj, la forĝejo de la usona diplomatiaj servoj. Inter liaj studentoj estis i.a. Bill Clinton, kiu en iu el siaj paroladoj en Georgetown University kiel la  prezidento menciis Karski kiel „modelon de heroismo, karakterofoto kaj senkompromiesemo”. Pri siaj spertoj Karski verkis libron „Story of a Secret State”, kiu eldonita en 1944 fariĝis furorlibro en Usono. La libro estis tradukita en plurajn lingvojn en Pollando ĝi povis aperi nur en la jaroj 1999, 2004-. Tiu sukceso en 1944 ebligis al Karski orrganizi plurajn aŭtorajn renkontiĝojn en Usono kaj Kanado por proksimigi la veron pri la Pola Konsipra Ŝtato kaj pri la ekstermoperiodo. Krome li verkis la anglalingvan disertaĵon „Grandaj ŝtatpotencoj rilate Pollandon: 1919-1945  de Versajlo kaj Jalto” kiu estis ĝisfunda analizo de la internacia situacio de Pollando dum la 2-a mondmilito. Jan Karski dum jaroj ne estis dividanta informojn pri siaj dummilitaj travivaĵoj, kio ŝanĝiĝis nur en 1978, kiam li donis intervjuon al Claud  Lanzmann realiganta la filmon „Shoah”. En 1982 Jan Karski ricevis la titolon Justulo inter la Nacioj de la Mondo kaj 12 jarojn poste la honorajn civitanecojn de Israelo kaj de sia hejmurbo Lodzo. En 1995 el la manoj de prezidento Lech Wałęsa li ricevis la plej altan polan distingon Ordenon de la Blanka Aglo kaj la 29-an de majo 2012 prezidento Barack Obama distingis lin postmorte per la plej supera usona civila distingo Prezidenta Medalo de Libereco. Kun la tempofluo Jan Karski fariĝis internacia ikono de batalo favore al homaj digno kaj rajtoj kaj de la  kontraŭstaro rilate totalismojn. Lia vivmesaĝo havas fundamentan signifon por la kolektiva memoro de la pola kaj la monda socioj, kvankam li neniam fieris nek fanfaronis pri siaj dummilitaj agadoj. Nun oni omaĝas lian memoron diversforme, atribuante lian nomon al stratoj, lernejoj k.s. Plej multas monumento-benkoj kun la sidanta figuro de Jan Karski, kiuj troviĝas en Novjorko, Georgetown, la polaj Kielce kaj  Łódź, en Telavivo.

El la elsendo 27.04.2018. Legas Barbara – 09’17”

Koninda Pollando: Połczyn Zdrój

Połczyn Zdrój [poŭĉin-zdruj] estas la unusola kuracloko situanta en la pitoreska regiono difinata la Lagoregiono de la rivero Drawa en la nordokcidenta Pollando. Koszalin [koŝalin] troviĝas 57 kilometrojn for de ĉi tie, kaj Szczecin [ŝĉecin] 150 kilometrojn. Pri ĝia ĉarmo kaj eksterordinaraj klimataj-kuracaj valoroj decidas ĝia loko inter la morendevenaj altaĵoj, lagoj kaj arbaroj. Jam fontoj el la 6-a jarcento informas pri la tiea slava setlejo sur palisoj. En la 10-a jarcento temis jam pri limburgo kun kastelo el ĉirkaŭ la 1290-a jaro inter Pomerio kaj Brandenburgio ĉe la komerca vojo, utiligata por la transporto de salo kaj sukceno. Post la akiro de la urborajtoj en la 14-a jarcento la vojo estis tegita per arbotrunkoj kaj lignotavoloj. Tiuperiode la pomeria princo Warcisław [varcisŭaf] la 4-a donacis la setlejon Połczyn al la kavalira familio Wedel. Ligiĝinte kun la novaj regantoj de markio ĝi ricevis kompense plurajn havaĵojn kaj oficojn. Pli poste en la komenco de la 16-a jarcento la dominan pozicion inter Połczyn-posedantoj akiris Kurt von Maneuffel plukonstruinta la kastelon, establinta tri vitrofandejojn kaj modifinta la urboblazonon aldonante elementojn el la propra, kiu aktualas ĝis nun. Signifa evento en la urbohistorio estis la malkovro, en la fino de la 17-a jarcento, de mineralaj akvoj. Tio ĝi fariĝis la logoforto de Połczyn. Malsanuloj komencis veni al ĝi ĉiam pli multnombre. Por ili komence de la 18-a jarcento estis elkonstruita la unua kuracdomo. Post la paso de kelka tempo kreiĝis la Kuracloka Parko. Kvankam Połczyn gravan rolon havis la fervoja konekto liginta ĝin kun Szczecin kaj poste kun Berlino. La interesiĝo pri Połczyn evidente ne malkreskis. Oni konstruis plurajn kuracobjektojn, kiuj transdaŭris ĝis nun. Sed Połczyn Zdrój havas ankaŭ malpli helan historipaĝon. Rekte antaŭ la 2-a mondmilito sian lokon trovis tie unu el Wehrmacht grupoj, kiuj atakis Pollandon en 1939 komencante la 2-an mondmiliton. Tie kreiĝis unu el la plej grandaj centroj de la germana programo Lebensborn, kiu inter aprilo 1938 kaj februaro 1945 zorgis pri generado de pure rasaj germanoj kaj en kiu estis subigitaj al truda germanigado tre multaj infanoj, ĉefe el la polaj familioj. La liberigaj bataloj en 1945-a jaroj ruinigis unu kvaronon de la urba substanco kaj en tiu stato ĝi transiris sub la polan administracion. Dum la unuaj 10 postmilitaj jaroj la nombro de la kuracatoj duobliĝis kompare al la intermilita periodo. Komence ĝi servis al la polaj kaj rusaj soldatoj, poste ĝi estis transdonita por la bezonoj de civiluloj. Daŭre aparta logaĵo de Połczyn-Zdój estas Kuracloka Parko kun riĉa promevoja reto etendiĝanta sur 80 hektaroj, riĉa je bunta plantaro, ravaj amfiteatro kaj fontanoj. Sur ĝia tereno troviĝas sanatorioj, trinkejo de minerala akvo, tenisludaj placoj, du subĉielaj kaj unu tegmentita naĝejoj, retpilka ludplaco, subĉiela ŝakoplaco, pluraj kafejetoj, trikilometra sanvojeto kaj antaŭnelonge konstruita 23-hektara golfo, kiu riĉigis la parkopanormon fariĝante ŝatata loko por fiŝhokantoj kaj promenantoj. La ĉirkaŭaĵo de Połczyn Zdrój pro varia tersurfaco estas difinata kiel Połczyn Svislando. Eblas konvinkiĝi pri la praveco de tiu difino vagante laŭ multaj itineroj, sed la regiono ofertas ne sole piedirajn ekskursojn, ankaŭ la eblecojn bicikli, kajakadi, kaj ĉevalrajdi. Proksime de Połczyn Zdrój eblas krome ripozi en vere kampara etoso dank’ al la situantaj inter arbaroj kaj lagoj agrokulturaj ripozejoj. La kuracloko Połczyn havas la plej longan tradicion inter similaj lokoj en Pollando. En la daŭro de la jarcentoj oni kultuvis tie vitejojn, produktis vitron kaj vitralojn, bieron. Ekde la 17-jarcenta malkovro de la mineralaj akvoj kaj saniga ŝlimo Połczyn transformiĝis en unu el la plej atrakciaj kuraclokoj. Oni venas tien por kuraci malsanojn neŭrologiajn, ortopediajn, reŭmatismajn kaj ginekologiajn. Belan tempon povas pasigi en Połczyn Zdrój ne sole kuracatoj. Ankaŭ feriantoj admiras la lokan malnovurban parton el la 13-a jarcento kaj parte konserviĝintan mezepokan urboplanon kaj multajn novajn arkitekturajn elementojn, kiuj aldonis al Połczyn Zdrój kroman ĉarmon.

El la elsendo 20.04.2018. Legas Barbara – 06’30”

Koninda Pollando: la rivervalo de Barycza

Sufiĉas distanciĝi je apenaŭ 50 kilometroj norde for de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) por ektroviĝi en tute alia mondo, en „la regiono de miloj da stavoj”. Verdire estas da ili trioble malpli, sed malgraŭ tio temas pri la plej granda kvanto de bredaj stavoj en Eŭropo. La plej valoraj,  Milickie-stavoj apartenas al la tiel nomataj vivantaj lagoj, lagoreto kiu en la monda skalo distingiĝas per aparta riĉo de la ekosistemoj. En tiu listo troviĝas i.a. Bajkalo, la Morta Maro, Balatono, Wiktoria-lago. La tiean mozaikon de akvaj terenoj, arbaroj, kampoj kaj herbejoj ornamas palacoj de la iamaj posedantoj, pitorekaj preĝejetoj kaj perdiĝintaj en la verdabundo forstistaj domoj. La vojojn ornamas la kverkoaleoj. La plej grava estas la naturo. La Panorama Parko „La rivervalo de Barycza” kun la naturrezervejo „Milickie-stavoj”, kiuj en tiu regiono estas la plej granda rifuĝejo de animaloj. Du fojojn jare, aŭtune kaj printempe la naturo en la Rivervalo de Barycza fariĝas scenejo de eksterordinara spektaklo pro la fakto, ke en ĉi tieaj akvoreceptakloj trovas ripozejon sovaĝaj anseroj migrantaj el la nestejoj en tundro al siaj vintraj rezidejoj kaj inverse. Dum la traflugoj anseroj kolektiĝas en grupojn, kiujn kelkfoje konsisitigas kelkdek mil birdoj. Frumatene, okazas, ke ankoraŭ antaŭ la sunleviĝo miloj da anseroj kun enorma flugilbruo kaj anserbleko leviĝas en la aeron. Tio estas vera birda paradizo. Nestas kaj kovas tie dekoj da maloftaj birdospecioj dum aliaj kiel la ĵus menciitaj anseroj traktas la Valon kiel gravan haltejon laŭ la itinero de la ĉiujaraj migradoj. En la Rivervalo de Barycza oni notis ĉirkaŭ tricent birdospeciojn, inkluzive de ĉirkaŭ cent sepdek,  kiuj tie nestas. La areo de la tuta valo superas 950 kvadratajn kilometrojn, kaj la plej granda en Pollando Panorama Parko okupas pli ol 87 mil hektarojn. La logosimbolo de la valo estas karpo bredata en la tieaj stavoj ekde la 13-a jarcento. Hodiaŭ ni tamen koncentriĝas pri la Rivervalo de Barycza kiel loko loganta profesiajn kaj amatorajn ornitologojn. Parolante pri amatoraj ornitologoj ni celas ŝatantojn de la nudokula observado de la birdoj aŭ helpe de lorno aŭ binoklo. Por ili estas establitaj tegmentitaj edukpostenoj, observoturoj kaj gvatejoj, reto da priskribitaj kaj signitaj naturpadoj, kiuj kondukas al la plej atrakciaj lokoj de la Panorama Parko. La observoturoj tentas kunporti dormosakon kaj pasigi la nokton subĉiele por vekiĝi akompanite de la birda trilado kaj blekado. Ĉe la Malnova Stavo, kiu troviĝas en la rezervejo Milickie-Stavoj estis lokita turo, de sur kiu eblas gvidi observadon de multaj interesaj birdospecioj, kiuj traktas ĉi tiun lokon kiel sian nestejon kaj kovejon. Temas pri loko de malgrandaj porzanoj, gruoj, grandaj kaj malgrandaj bataŭroj, barboparuoj, blankokulaj anasoj. Dum la migrosezono eblas renkonti tie anserojn, grandajn egretardeojn, diversspeciajn ĥaradrioformajn birdojn kaj eĉ blankvostajn maraglojn. Apud la stavo Grabownica troviĝas la 13-metra turo en la komplekso Stawno, kio estas ŝanco por fotoĉasi grandajn gregojn de anseroj kaj grandaj egretardeojn, sed verdire eblas tie observi la birdojn ĉiuloke. Al novicoj helpas gvidlibroj, kiuj al novaj fotoĉasantoj konsilas kiel sin prepari al la observado de birdoj. Plej gravas pacienco, lorno aŭ binoklo kaj ne krikolora vesto. La tieaj vastaj kareksejoj, kanaj au teraj insuloj, trankvilaj golfetoj, nepenetreblaj alnaj arbaroj kaj maljunaj kverkoj sur digoj estas la ideala loko por meti nestojn kaj kovi kaj novajn birdogeneraciojn. Ne temas pri la unika ĉi-speca loko en Pollando, sed pri tiu ĉi ni ankoraŭ ne rakontis. Eĉ en la urboj tiaj kiel Varsovio eblas nun facile aŭdi kaj admiri la printempan svarmon de la birdoj, sed por vere konvinkiĝi pri la naturĉarmo sendube valorus entrepreni ekspedicion al iu el la polaj birdoparadizoj.

El la elsendo 06.04.2018. Legas Barbara – 05’50”

Koninda polo: Henryk Sławik – 124-a naskiĝdatreveno

Nunjare pasos la 124-a naskiĝdatreveno de pola ĵurnalisto, silezia insurgento, aktivulo de la kontraŭkomunista alo de la Pola Socialista Partio, Henryk Sławik. Dum la dua mondmilito li estis unu el la organizintoj de helpo al ĉ. 30 mil polaj rifuĝintoj, inkluzive de ĉ. 5 mil polaj judoj, kiuj ektoviĝis en Hungario. La nombro de la savitaj de li judoj estas kelkoble pli granda ol tiu, kiu troviĝas en la fama Schindler-listo kaj sian aktivadon – sen havi diplomatian pasporton – li komencis kelkajn jarojn antaŭ ol al Budapeŝto venis Raul Wallenberg, sveda diplomato entrepreninta la mision savi judojn. Tiam Sławik jam estis malliberigito kondamnita je mortopuno atendante transporton al mortotendaro. Tamen eĉ al poloj li ne estas tre konata figuro. Ekde la naskiĝo Henryk Sławik estis ligita kun la Supra Silezio, li partoprenis ĉiujn tri sileziajn insurekciojn – sojle de la reakitanta post la 123-aj dispartigoj suverenecon Pollando. La celo estis forigi la germanan regadon en la regiono kaj ligo de tiuj terenoj kun la pola ŝtato. Post parta sukceso de tiuj klopodoj Henryk Sławik ekaktivis kiel ĵurnalisto, kun la tempofluo la ĉefredaktoro de „Laborista Gazeto” kaj la prezidanto de la Sindikato de Polaj Ĵurnalistoj de Silezio. La tutan tempon li aktivis ankaŭ politike i.a. kiel delegito ĉe Ligo de Nacioj. Post la invado de la 3-a Germana Regno kaj Sovetunio kontraŭ Pollandno en  septembro 1939 Sławik kiel multaj aliaj poloj  trovis rifuĝejon en Hungario, kiu tiam malgraŭ la politika kaj ekonomia kunlaboro kun la 3-a Regno, konservis neŭtralecon. Hungaroj ne sole ne permesis, ke ĝian teritorion tramarŝu Wehrmacht-trupoj por de la suda flanko ataki Pollandon, sed krome oferis helpon al la polaj rifuĝitnoj. En la komenco de la septembra militkampanjo sur la teritorio de Hungario ektroviĝis 75 mil poloj, inkluzive de 60 mil soldatoj, pri kiuj zorgon transprenis la hungara ministerio por la internaj aferoj. En la tendaro por riguĝintoj Henryk Sławik konatiĝis kun József Antall, la estro de la Sociala Fako en la hungara ministerio, poste prezidanto de la Civitana Komitato por Polaj Rifuĝintoj kaj fine amiko. Henryk Sławik transprenis la funkcion de la prezidanto de la Civitana Komitato en 1940 laŭ la decido de la pola registaro en elmigrejo. Polaj rifuĝintoj daŭre estis venantaj amase. Individue kaj grupe, civiluloj, soldatoj, infanoj kaj plenkreskuloj. Tiam en Hungario troviĝis jam preskaŭ 140 mil poloj kaj judoj. Se poloj estis sekuraj, mortminacitaj estis polaj judoj, ĉar en Hungario validis kontraŭjudaj leĝoj. Sławik okupiĝis pri amasa produktado de falsaj dokumentoj por judoj kiel poloj de la katolika konfesio. Baze de ili Hungara Centra Oficejo por Kontrolado de Eksterlandanoj [KEOKH], en kiu laboris Antall, ilia estado en Hungario estis legalizata. Plimulton de la rifuĝintoj konsistigis soldatoj. Tiujn, kiuj volis batali  Sławik kaj kunlaborantaj kun li hungaroj kontrabandis trans Balkanion al la polaj armeaj fortoj en Okcidento (Francio, Proksima Oriento). Tiamaniere ĝis junio 1940 Hungarion forlasis ĉirkaŭ 80 mil personoj, la duono estis soldatoj kaj oficiroj. Tiuj kiuj restis trovis rifuĝejon en specialaj tendaroj aŭ ĉe hungaraj familioj. Aparte dramecaj estis sortoj de orfiĝintaj judaj infanoj, kiujn la gepatroj estis forĵetantaj el transportaj trajnoj direktiĝantaj al mortotendaroj. Tutaparte por ili Sławik kaj Antall en 1943 establis specialan orfodomon en la loko Vac, kiu ricevis la nomon de la Orfodomo por la infanoj de polaj oficiroj. Ĉiuj infanoj estis provizitaj per senriproĉaj dokumentoj kaj por disblovi aperintajn kun la tempofluo dubojn pri ĝiaj loĝantoj Sławik invitis tien la apostolan nuncion Angelo Rotta. La infanoj estadis tie ĝis majo 1944, poste pro la germana okupacio de Hungario, ili estis evakuitaj al budapeŝtaj infandomoj aŭ konfiditaj al privataj personoj. Savante judojn Henryk Sławik senĉese elmetadis sin je mortminaco kaj malgraŭ avertoj pri la danĝero ligita kun malkaŝo de la konspira legalizado de judoj en Hungario li ne ĉesis agadi. Tiumomente lia kunlaboranto estis Henryk Zimmerman studinta juron en la Jagelona Universitato, kiu dum la milito trafis al la krakova getto, poste al laborterdaro en Bieżanów. De tie dank’ al polaj kurieroj li trafis al Budapeŝto, kie dum la lasta kaj plej intensa fazo de la savado de polaj judoj ekde aŭtuno 1943 ĝis marto 1944 li estis dekstra mano de Sławik. Antaŭtage de la germana invado kontraŭ Hungarion, kio okazis la 15-an de marto 1944 li decidis fuĝi al Bukureŝto, cetere inklinigante al tio ankaŭ Sławik. La polo rifuzis. Tre baldaŭ  Sławik estis arestita de gestapo kaj subigita al torturoj kaj senhoma traktado kun la celo, ke li denuncu siajn kunlaborantojn, aparte Antall-on. Ĉar malgraŭ tio Sławik silentis gestapo decidis konfronti ambaŭ malliberigitojn. Ĝuste Antall fariĝis la ĉefa atestanto de la heroa rezisto de Sławik malgraŭ ĉikanoj kaj torturoj kaj dum  la komuna revenvojo al la prizono sukcesis danki al Sławik pro la savita vivo. Henryk Sławik ne savis la propran. Direktita al la koncentrejo en Mauthausen estis tie pendumita en aŭgusto 1944. La plej amara sendube estis tio, ke lia heroeco en la postmilita Pollando estis kondamnita je forgeso. Verdire jam en 1977 unu el la edukatoj en la orfodomo en Vrac, advokato Izak Brettler prezetis dokumentojn en Yad Vashem cele distingon de Sławik. Tio efektiviĝis en 1990 dank’ al la klopodoj de kunlaboranta kun li dum la milito Henryk Zimmerman, kiu poste – kiel Cvi Zimmerman fariĝis israela politikisto kaj diplomato. Yad Vashem rekonis en koncerna dokumento, ke Henryk Sławik helpis al dekoj da polaj rifuĝintoj savante vivon de ĉirkaŭ 5 mil polaj judoj. Laŭ la mortinta en 2006 Zimmerman da ili estis multe pli. Cetere danke al li komence de la dumilaj jaroj la memoro pri Henryk Sławik, kiel pola Wallenberg,  aliris pli vastan publikon. En 2010 li ricevis postmorte la plej superan polan distingon Ordenon de la Blanka Aglo.

El la elsendo 30.03.2018. Legas Barbara – 08’56”

Koninda Pollando: Polaj Paskaj Palmoj

En Pollando la ĉestrataj florstandoj denove logas nun la rigardon kaj klientojn per amaso da printempaj floroj, unuavice tulipoj, salikbranĉetoj kun amentoj. Ĉi semajne dominas sur ili la paskaj palmetoj. Ja la plej proksima Palma Dimanĉo inaŭguras la Sanktan aŭ Grandan Semajnon laŭ la kristana tradicio. Ĝi estas festo memorindiganta la triumfan enveturon de Jesuo al Jerusalemo, kien laŭ la Sankta Skribo Li venis kun la apostoloj. La unuaj procesioj kun palmaj aŭ olivarbaj branĉetoj okazis en la 4-a jarcento en Jerusalemo. Tiu kutimo sekve traiĝis kaj disvastiĝis en la oriento kaj en Hispanio kaj Gaŭlio, ekde la 5-6-a jarcentoj ankaŭ en la okcidenta Eklezio.  La kutimo aspergi per benita akvo verdajn branĉetojn eniris la liturgion en la 11-a jarcento kaj ekde tiam ĝi aperis ankaŭ en Pollando. Kompreneble en Pollando ne kreskas palmoj nek olivarboj. La tieaj palmoj kreiĝas do alimaniere, ili estas plektataj baze de salikaj branĉetoj. Nome la  saliko estas la arbo, kiu printempe plej frue vekiĝas al la vivo, kaj laŭ la eklezia simbolaro ĝi estas signo de resurekto kaj senmorteco. Al la salikbranĉeta bazo estas aldonataj kutime elementoj el vivaj aŭ sekaj plantoj,  fragmito, bukso,  junipero, kuracherboj, sekaj aŭ artefaritaj floroj. Dum Sankta Sabato oni forbruligas ilin kaj la kreiĝanta cindro estas la sekvan jaron utiligata dum la Cindra Merkredo, kiam per ĝia pinĉo oni signas la kapojn de la kredantoj komence de Karesmo. Nu, ne ĉiuj palmoj estas bruligataj. Post la aspergorito ili rolas kiel ornama elemento de hejmoj dum la paska periodo. Sed iam…. Iam oni forte kredis pri ilia magia povo certigonta protekton kontraŭ malsanoj kaj garantionta bonan rikolton. Oni  certis pri ilia bonstatiga efiko kaj pri tio, ke krucetoj farataj el palmobranĉetoj hejme protektas kontraŭ fulmotondroj kaj ventegoj. Aliflanke la engluto de amento de la salika branĉeto dum la tuta jaro estis forigonta gorĝomalsanojn. Per palmetoj oni ankaŭ vipadis knabojn kaj knabinojn por certigi al ili forton dum la jaro. Hodiaŭ oni aĉetas palmetojn kaj en superbazaroj kaj ĉe la stratvendistoj, sed multloke oni ilin pretigas mem en la akompano ofte de la tuta familio. Ankaŭ ĉeparoĥaj junularaj grupoj produktas proprajn palmentojn kun la espero dum la dimanĉa kvesta vendo akiri rimedojn ekzemple por la somera ripozo. La polaj paskaj palmetoj malsamas laŭ la aspekto kaj elfartekniko depende de la landoregiono. Sian apartecon konservis ĝis nun palmetoj el Wilno kaj ĉirkaŭaĵoj, kiuj ne mankas en la palmetoferto. Oni faras ilin el kolora papero, sekaj herboj kaj salikbranĉetoj. Ili estas plektataj el 50 specioj de sekaj kampaj, arbaraj aŭ ĝardenaj floroj plukataj diversperiode por garantii la kolorvariecon.  La bazon formas seka ligna bastoneto, ĉirkaŭ kiu estas aldonataj i.a. kolorigitaj aŭ naturkoloraj ateracoj, milfoliaj akileoj, trapunktaj hiperikoj, tanacetoj, grenspikoj kaj avenspikoj. La pinto konsistas el 11 herbospecioj. La silezia paska palmeto estas prefere modesta konsistante el fasko de nur sep arbustbranĉetoj kunmetitaj per rimeno el ĉevalvipo. Tiuj sep arbustobranĉetoj  de ekzemple siringo, opulo, frangolo, purpura saliko, stafileo pinata, ribo, groso, visko, junipero havas sian botanikan-teologian pravigon. Ĉiuj  simbolas sep dolorglavojn, kiuj trapikis la koron de la Dipatrino suferanta ĉe la kruco de la Filo.  El ili oni formas bukedojn 40/60-centimetrajn, kiun oni ĉirkaŭnodas per ŝnuro, arboŝelo aŭ la menciita eta rimeno el ĉevalvipo. Imponaj kompare kun la sileziaj palmetoj estas palmoj el la regiono Kurpie (la norda Pollando), pri kiuj ni jam kelkfoje rakontis. Ili logas per akraj koloroj kaj granda dimensio, ĉar la plej etaj altas du kaj povas atingi eĉ 6 metrojn. La maniero ilin pretigi ankaŭ malsimilas de palmetoj en aliaj regionoj de Pollando. Ilian bazon formas trunko de forhokita arbeto de avelujo aŭ pino, kiun oni ĉirkaŭplektas per likopodio, vakcinio aŭ sekaj aŭ salikpaperaj floroj kaj salikpaperaj rubandoj. Ekde 1969 la religiajn solenaĵojn dum la Palma Dimanĉo  en la vilaĝo Łyse (sankta meso kaj procesio kun palmoj) akompanas konkurso por la plej bela palmo. Temas pri la plej grava ĉi-speca konkurso en la lando. Nunjare ĝi okazos jam la 49-an fojon. Ekde frua mateno la plej proksiman dimanĉon eblos admiri la palmojn anoncitajn al la konkurso en la ligna, historia preĝejo de s-ta Anna. La verdikto estos anoncita jam posttageze. La premiitaj paskaj palmoj restos en Łyse kaj estos ekspoziciataj kaj en du lokaj preĝejoj.

El la elsendo 23.03.2018. Legas Barbara – 06’42”

Mieczysław Karłowicz

Nur antaŭ kelkaj semajnoj, la 8-an de februaro pasis la 109-a mortodatrevento de la tragike pereinta en Tatry-montaro pola komponisto, direktisto, Tatry-montara aktivulo, fotografiisto kaj publicisto Mieczysław Karłowicz. Li estis la aŭtoro de pli ol 101 kantoj kaj diversspecaj pororkestraj komponaĵoj, inkluzive de 6 simfoniaj poemoj. Mieczysław Karłowicz naskiĝis la 11-an de decembro 1876 en Wiszniewo (la nuna Belorusio), kies posedanto estis lia patro elstara etnologo kaj lingvisto. Tie Mieczysław pasigis idilian vivon ĝis la 6-a vivojaro. Post la vendo de la bieno la familio instaliĝis sinsekve en Heidelberg, Prago, Dresdeno por finfine ekloĝi en Varsovio. Mieczysław ekde la komenco estis saturita de la muzika atmosfero. Lia patro Jan Aleksander Karłowcz ludis violonĉelon kaj fortepianon, en la hejmo funkciis arĉkvarteto. Dum la estado eksterlande  li profundigis siajn konojn pri la opera kaj simfonia muziko. En Dresdeno kaj Prago Mieczysław studis la violonludon, kiun li daŭris en Varsovio en la jaroj 1889-1895. Tiuperiode li komencis komponi kaj lia unua konserviĝinta komponaĵo estas Chant de mai. Krom muziko Mieczysław Karłowicz studis la natursciencojn en la Varsovia Universitato. La muziklernadon li daŭrigis en Berlino. Komence ĉe Florian Zajic studante violonludon, sekve ĉe Heinrich Urban dediĉinte sin al komponado. Samtempe li partoprenis lekciojn pri muzikhistorio, filozofihistorio, psikologio kaj fiziko en la filozofia fakultato de la berlina universitato. El Berlino Mieczysław Karłowicz sendadis muzikrecenzojn por „Muzika, Teatra kaj Arta Eĥo” deklarante sin por novromatika, Wagnera-fluo.nDum unu jaro 1985-1886 kreiĝis la plimulto el inter 22 konserviĝitaj solkantoj de Karłowicz. Fine de la 90-aj jaroj Karłowicz entreprenis laboron pri la Simfonio „Renaskiĝo”, kiun li finis post la reveno al Varsovio en 1901. Per sia artikolo „La propra muziko en la Varsovia Filharmonio” Karłowicz iniciatis batalon favore al la pola muziko en la repertuaro de la jus kreiĝinta Filharmonio. Li aktivis tiam en la estraro de la Varsovia Muzika Societo, ĉe kiu establis kaj gvidis arĉorkestron. En la sama jaro aperis lia grava publikaĵo „Ne eldonitaj ĝis nun memoraĵoj pri Chopin”, kiu enhavis korespondaĵojn de la elstara pola komponisto. Finfine Mieczysław Karłowicz dediĉis sin al kreado kadre de unusola ĝenro – la simfonia poemo. Inter 1904 kaj 1909 kreiĝis 6 poemoj, kvankam notindaj estas „Serenado opuso 2” kaj virtuoza „Violona konĉerto La majora opuso 8”, kies fragmenton vi aŭdos fine de la felietono. Dank’ al sia simfnia muziko Mieczysław Karłowicz okupis unu el la plej gravaj lokoj en la novromantika fluo el la komenco de la 20-a jarcento kaj prave akiris la nomon de la kreinto de la moderna pola simfonia muziko. La referencpunkto en lia muzika kreado estis Richard Strauss, sed la muziko de Karłowicz distingiĝas per klare individua vizaĝo, profunda emociiga emfazo rilatiganta sin al la eternaj problemoj de la homa ekzisto. La sukcesoj de Mieczysław Karłowicz ne estis venantaj facile. Eksterlande oni riproĉis al li eklektismon. En Pollando lia stilo sammotive komence elvokadis kontraŭstaron. Plena sukceso kun entuziasmaj recenzoj venis finfine post la koncerto en la varsovia Filharmonio la 22-an de januaro 1909 ne plenajn tri semajnojn antaŭ la morto. Muziko kaj Tatry-montaro estis la plej grandaj pasioj de Mieczysław Karłowicz. Kvankam en lia muziko verdire ne troviĝas apartaj referecoj al Tatry-montaro kaj antaŭmontara regiono, sed lia individua estetika rilato al la plej alta en Pollando montaro fariĝis imitmodelo por centoj da Tatry-montaraj amantoj. La komponisto ekloĝis en Zakopane (la suda Pollando) en 1906, sed la unuan viziton li faris tie kun la patrino havante nur 13 jarojn. Li revenis tien la unuan fojon en 1902 aktiviĝinte en Tatry-montara societo, verkante artikolojn pri montaraj vagadoj la espedicioj, fotante. Karłowicz  estis samtempe pasia montogrimpanto, skianto kaj fotografo. En Zakopane lia vivo pasis inter la komponista laboro, montaraj ekspedicioj, oficaj forvetroj al Vieno kaj Varsovio kaj revenoj al Tatry. Tiel estis ankaŭ en 1909. Mieczysław Kasprowicz ĵus aĉetis novan fotoaparaton kaj malpacience atendis favoran veteron por foti vintrre la Tatry-montaran pejzaĝon. Lia promeno la 8-an de februaro finiĝs tragike kaj la komponisto estis superŝutita de lavango. En la loko kie estis retrovita lia korpo staras nun omaĝe la Ŝtono de Karłowicz.

El la elsendo 16.03.2018. Legas Barbara – 07’01”

Koninda Pollando: denove en la historia Arĝentominejo

Hodiaŭ ni decidis denove inviti vin al la historia Arĝentominejo en Tarnowskie Góry, en la suda Pollando. La motivo estas tute aktuala, nome la finiĝinta vintro, kiu pro la frostaj temperaturoj elvokis tie eksterordinaran fenomenon. Temas pri pli ol unumetraj glacikonsuoj en la proksimeco de la ŝakto Żmija (ĵ-mia = vipuro) en la historia arĝentominejo. Tiun eksterordinaran fenomenon eblas konstati nur dum forta periodo, ĉar en la ekspluatitaj minejaj terenoj sub la tero regas kontanta temperaturo superanta 10 celsiusajn gradojn. Tiel estas ankaŭ ĉe la turisma vizititinero havanta 1740 metrojn. Tamen, kiam skua frosto atakas sur la tero, sub la tero en la proksimeco de la ŝakto Żmija la temperaturo falas sub la nulon. Tiam humida ŝakto kaj ankaŭ ĝiaj ĉirkaŭaĵoj transformiĝas en la minejan poluson de malvarmo. La ŝaktaj betonelementoj, kutime malsekaj frostiĝas kaj ĉe la fundo aperas glacikonusoj. La frosto kreas do pitoreskajn dekoraĵojn. La skuita de glacio ŝakto kaj pendantaj pli ol unumetraj glacikonsuoj ne estas tamen la unusola natura elemento en la minejo. Proksime de lumĵetiloj lumigantaj la itineron aperas musko, kaj sur la lignaj apogiloj subtenantaj la plafonon fungoj kaj likenoj. Turistoj en boatoj povas ankaŭ adimiri diversajn stalaktitajn formojn. La boradon de la ŝakto Żmija oni komencis en oktobro 1811. Ĝi havas ovalan formon, estas ĉirkaŭkonstruita de dolomita ŝtono kaj estas 43-metrojn profunda. Ekde la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi plenumas ventolan rolon. Muntitaj super ĝi instalaĵoj empumpas aeron en la historian vizititineron. La subterejoj de Tarnowskie Góry, kiuj longas pli ol 150 kilometrojn rolas ankaŭ kiel unu el la plej grandaj en Pollando vintrumejoj de vespertoj. Ĉe la turisma vizititinero ili aperas tre malofte. Turistoj povas tamen ilin vidi, sed nur en la ĉirkaŭaĵo de la ŝakto Czarny Pstrąg (ĉarni p_strong = nigra truto), situanta kelkajn kilometrojn for de la minejo. Turistoj ne ĝenas tamen ilin dum la vintra dormo. Ni memorigu, ke la historia Arĝentominejo estis disponigita al turistoj en 1976. La vizititinero trapasas 40 metrojn sub la tero, kaj preskaŭ 300 metrojn necesas trapasi en boato. Pli frue en 1957 turistoj povis viziti sole ŝakton en Repecki Parko. Pasintjare, en 2017 – la laste menciita ŝakto kaj la tuta Arĝnetominejo kun aliaj postministaj historiaj objekto ektroviĝas sur la listo de Unesko.

El la elsendo 09.03.2018. Legas Barbara – 03’49”

La 2018 – La Jaro de Irena Sendlerowa

Jam meze de 2017 la pola Sejmo proklamis la 2018-an kiel Jaron de Irena Sendlerowa tiel omaĝante „Tiun, kiu kun la plej granda sindediĉo agis por savi la alian homon”. En la rezolucio oni memorigis krome, ke Irena Sendlerowa, kies 10-a mortodatreveno pasos en majo, savis el la varsovia getto ĉirkaŭ 2500 judajn infanojn. Hieraŭ, la 15-an de februaro pasis ŝia 108-a naskiĝdatreveno. Irena Sendlerowa, familie Krzyżanowska naskiĝis en 1910 en Varsovio. Sian junaĝon ŝi pasigis en la apudvarsovia Otwock. Tie ŝia patro, Stanisław Krzyżanowski estis kuracisto, la establinto de la unua kontraŭftiza sanatorio. Inter liaj pacientoj estis multaj malriĉaj judoj, ŝi mem inter siaj samaĝuloj havis judajn infanojn kaj pere de tiuj kontaktoj ŝi konatiĝis kun la jida. Post la morto de la patro en februaro 1917 Irena kun la patrino translokiĝis al Varsovio. Kiel mezlernejanino ŝi aktivis en la skolta movado kaj en la 30-aj jaroj studis la polan filologion en la Varsovia Universitato partoprenante samtempe kursojn en la pedagogia fakultato.  En la 1932 Irena komencis laboron en la Civitana Komitato por la Socia Helpo, kie ŝi gvidis fakon por patrinoj de ekstergeedzaj infanoj. Jam aŭtune de 1939 kune kun grupo de kunlaborantoj i.a. Jan Dobraczyński, Irena Schultz, Jadwiga Piotrowska kaj Jadwiga Deneka Irena Sendler establis en la Fako de la Socia Helpo de la Varsovia Magistrato konspiran helpostrukturon por judoj. Pere de ĝi estis portita helpo al la judaj kuncivitanoj antaŭ ol kreiĝis la getto. Kiam en 1942 kreiĝis la pola konspira Helpokonsilio por Judoj „Żegota”, Irena Sendlerowa kun la pseŭdonomo Jolanta fariĝis la estro de la Infana Fako. Estante laborantino de la Socia Protekto en la Varsovia Magistrato ŝi disponis pri paskarto al la getto. Sub la preteksto de sanitaraj kontroloj kaj insektoforigaj kampanjoj, kune kun siaj kunlaborantoj, Irena Sendlerowa estis portanta al la getto nutraĵojn, medikamentojn kaj monon. Sur la tereno de la getto ŝi kutimis surmeti la Davidan stelon unue por ne distingiĝi en la homamaso, sekve kiel signon de solidareco kun judoj, gvidante sin per devizo elportita el la familia hejmo, ke spite religion, naciecon, rasan apartenon – „gravas la homo”. Sekve Irena Sendlerowa kun siaj kunlaborantoj organizis la kampanjon kontrabandi, t.e. savi judajn infanojn el la varsovia getto. Oni faris tion diversmaniere. Ekzemple per veturilo enportanta sur la terenon de la getto sanitarajn rimedojn, sed revenanta kun infanoj kaŝitaj en kestoj aŭ sakoj. La infanoj estis ankaŭ elkondukataj tra la keloj de najbaraj domoj starantaj ambaŭflanke de la gettoa muro, aŭ tra la konstruaĵoj de la tribunalo najbaranta kun la getto. Du kunlaborantaj tie pedeloj estis malfermantaj la pordon kaj kondukis infanojn tra la kontruaĵo al la malantaŭa elrejo, al la aria flanko. Laŭvica fuĝitinero estis komenciĝanta en la trambazo ĉe la juda flanko, ĉar la edzo de unu el la kurierinoj estis tramstiristo, kiu frumatene estis trovanta sub la trama benko paperkeston kun dormanta infano, kiun li sekve gvidis al la sekura loko malantaŭ la gettomuro. Tio koncernis malgrandajn infanojn. Irena Sendlerowa kaj ŝiaj kunlaboranoj helpis en la fuĝoj el la getto ankaŭ al plenkreskuloj. Dekkelkjaruloj kaj plenkreskuloj estis elkondukataj pro la ŝmirmono al la gardistoj kun judaj  tiel nomataj laborbrigadoj, dungitaj ĉe la aria flanko. Malantaŭ la muro atendis ilin kurieroj certigante plian kaŝadon kaj protekton. Ĉiuj infanoj senkonsidere al la aĝo unue celis al unu el 10 centroj de la protekta rapidhelpo, kie dum kelkaj aŭ dek kelkaj tagoj adaptiĝadis al la nova medio. Tiutempe estis pretigataj por ili falsaj identecodokumentoj, plej ofte rilatantaj al la mortintaj polaj infanoj. Sekve ili trafadis al la vicfamilioj, urbaj protektocentroj, klostroj. Dank’ al kuraĝa decido de la priorino de la varsovia provinco de Fransciskaninoj de Maria-Familio, Matylda Getter devontiĝinta akcepti ĉiun infanon savitan el la getto multaj el ili trafis al la ordenaj orfejoj en Varsovio, Anin, Białołęka, Chotomów kaj Płudy. Donitaĵoj de ĉiu infano estis notitaj sur mallarĝaj paperstrioj, kio post la milito ricevis la nomon „Listo de Sendlerowa”. Kiel skribis en sia biografio Irena mem, ĉiu enhavis veran personan kaj familian nomojn de la infano, personan kaj familian nomojn de la falsa persondokumento kaj informon pri aktuala loĝloko. Tio estis necesa por liveri monon, vestojn, kuracilojn, por teni kontrolon pri la protekto kaj postmilite, por ke oni retrovu infanojn. Tamen Irena Sendlerowa estis savanta ne sole kadre de Żegota. Ĉifritajn nomojn de la infanoj skribitajn sur paperstrioj estis metataj en vitrajn vazojn kaj sekve enterigataj ĉe pomujo ĉe la strato Lekarska. Post liberigo la malĉifrita listo estis liverita al Adolf Berman, la prezidanto de la Centra Komitato de Judoj en Pollando (1947-49). Irena Sedlerowa arestita de gestapo en 1943 ektroviĝis en ĝia fifama malliberejo ĉe Szuch-Aleo, priaŭskultata kaj torturata en alia fifamiĝinta Pawiak-malliberejo. Germanoj senĉese pridemadadis ŝin pri la gvidantoj de la organizo ne konjektante, ke en iliaj manoj troviĝas la ĉefa organizantino de helpo al judoj en la getto. Al Sendlerowa estis verdiktita la mortopuno. Savis ŝin „Żegota” dank’ al ŝmirmono donita al germanaj gardistoj. Ŝi tamen ne ĉesis labori por savi la judajn infanojn, sed ĝis la militfino ŝi ne plu uzis sian veran nomon. Dum la Varsovia Insurekcio kiel flegistino Jolanta ŝi laboris unue en la centro de la Pola Ruĝa Kruco, transformiĝinta baldaŭ en grandan hospitalon. Postmilite Irena Sendlerowa daŭrigis sian porinfanan laboron establante orfodomojn, establinte Protektocentron por Patrino kaj Infano. Malgraŭ tio, ke la gvidita de ŝi kolektivo savis antaŭ la pereo duoble pli da judoj ol fama Oskar Schindler en la postmilita Pollando ŝia agado ne estis konata. La unuan artikolon ŝi verks pri tio en 1963. Tiujare ŝi estis distingita per la Kavalira Kruco de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando, Polonia Restituta. Du jarojn  poste en 1965 ŝi ricevis Medalon de Yad Vashem „Justulo inter la Nacioj de la Mondo”. Inter laŭvicaj distingoj estis Komandora Kruco de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando (1996), Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando (2001). La plej superan distingon, Ordenon de la Blanka Aglo ŝi ricevis en 2003. Pli vaste ŝia agado dum la 2-a mondmilito fariĝis konata post la 2000-a jaro, kiam  usonaj lernantinoj pretigis la teatrajon „Life in a Jar”, kies temo estis ŝia agado dum la 2-a mondmilito, spektaklo plurfoje prezentita en Usono, Kanado, Pollando. La figuron de Irena Senlerowa, mortinta la 12-an de majo 2008 en la aĝo de 98 jaroj proksimigas krome kelkaj filmoj – du dokumentoj kaj unu beletra „La infanoj de Irena Sendlerowa”. Ŝi mem havis tri proprajn infanoj, el inter kiuj vivas nur Janina el ŝia geedziĝo kun sia dua edzo Stefan Zgrzembski. Cetere en la privata vivo Irena Sendlerowa ne estis virino aparte bonŝanca. Ŝiaj geedzecoj finiĝis per divorco, disiĝoj kvankam ŝia unua edzo Mieczysław Sendler fariĝis ankaŭ ŝia tria edzo, al kiu ŝi edziniĝis post la morto de la dua. 10 jarojn la paro disiĝis, kvankam ĝis la vivofino de Mieczysław Sendler ili tenis amikajn rilatojn.

El la elsendo 16.02.2018. Legas Barbara – 10’31”