Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Foliume tra la E-Gazetaro – 05.05.2020

Kronvirusa epidemio, pandemio aŭ koronvirusa epidemio, pandemio dominas kiel ĉefa temo en la nacilingvaj amaskomunikiloj tradiciaj kaj elektronikaj. Ankaŭ en nia hodiaŭa elsendo la temo ŝpiniĝis tra kronvirusa kroniko (kio evidentas), sed eĥis ankaŭ en pliaj aktualaĵoj kaj eĉ inter la sciencbultenaj temoj. Ĝi ĝenerale enzorigas esperantistojn alidatigantajn planitajn E-eventojn, vekas meminiciatemon fariĝi esplorantoj pri la pandemio,  ekspertoj kaj kompetentuloj ĉi-rilataj, pri kio eblas ekscii i.a. pere de fejsbuko. Se temas pri la E-gazetaro, almenaŭ pri titoloj, kiuj atingis nian redakcion jam la 6-an de aprilo venis „Kontakto”, kiu notis ĉe la paĝo „Epidemioj”  la informon de la Monda Sanorganizo pri eksplodo de la „epidemio pro la nova koronviruso” kaj altigo de ĝia riskonivelo al „tre alta” en la monda skalo. La redakcia noto limiĝis al iom supraĵa alrigardo al eventoj en Ĉinio sciigante, ke „la epidemio grave damaĝis la ĉinan – kaj skuis la tutmondan ekonomion”. La 15-an de aprilo atingis nin pdf-versio de la aprila „Novaĵoj Tamtamas”,  Internacia Gazeto de Jokohama Esperanto (Hama Rondo). La dupaĝa ĉi-foje eldonaĵo informas pri la rigoroj enkondukitaj en la gubernio Kanagaŭa, inkluzive de Johohamo, pro kio ĝia kunvenejo ne fukcias ĝis nedifinita dato. Ĝis la sekva numero, verŝajne junia la redakcio  por la distro de siaj legantoj proponis humoraĵon de Yanpetro Kavlan „Kiel vi fartas?” en kiu famaj pli aŭ malpli personoj respondas ĉi tiun demandon. Ne mirigas ja la respondo de Zamenhofo „neniam malesperante”, de Hamleto „farti aŭ ne farti, jen la demando” aŭ de Alberto Ejnŝtejno „Relative bone”. La redakcio de „Novaĵoj Tamtamas” instigas plilongigi la liston kaj havi bonan amuzon en la izoliĝotempo. Pri amuzo en la tempo de izoliĝo ni ne ekscias el la ĵus veninta laŭvica numero de „Kontakto”. Jam titola paĝo komprenigas, ke temas pri serioza afero prezentante profilan vizaĝon en masko kun la subsribo „pandemio kovim 19” kaj ĉefpaĝa atentigo pri intervjuo kun d-ro Christoph Klawe kaj kroma pri kvaranteno en Pekino. Sed tuj turninte la kovrilpaĝon la leganto  enprofundiĝas en la kortuŝajn konfesojn de la ĉefredaktoro Rogener Pavinski, kiu kundividas kun la leganto la spertojn de siaj tri lastaj semajnoj, kiujn li travivis kiel persono preskaŭ konvinkita esti infektita de Kovim-19. Solidare kun Rogener Pavinski ni kunesperas, ke ĉio pliboniĝos, kaj ke ne temis pri vera Kovim-19. Espereble la alvoko „Restu hejme karaj”  fronte al poioma liberigado de la sociaj rigoroj en multaj landoj – ne plu estos aktuala. La anoncita frontpaĝe de „Kontakto” interparolo kun d-ro Christoph Klawe fone de la pandemio donas al la leganto bonan eblecon konatiĝi kun la prezidanto de UMEA, Universala Medicina Esperanto-Asocio. Kun lia profesia kariero, esperantistiĝo. Kun aparta scivolemo mi legis liajn klarigojn pri diferencoj inter epidemio kaj pandemio, sed mi ne trovis iom precizajn informojn pri tio, kion laŭdifine ili signifas en la kunteksto de menciitaj de ni kaj ŝanĝitaj vortumoj. Aliflanke certe estas interese konatiĝi kun lia ekspliko, ke „multaj registaroj kaj la Monda Organizo pri Sano” havis pretajn „pandemio-planojn”, kiuj nun helpas kunordigi la laboron de sanfortoj en la trafitaj landoj”.  Kaj sendube valoras citi el tiuj liaj vortoj, kiuj ja konformas al konsiloj ricevataj en niaj propraj landoj. „Gravas ne teruriĝi per necertaj kaj nur onidiraj informoj, do estas bona konsilo  redukti la konsumon de tro diversaj informfontoj, kaj uzi nur kelkajn  fidindajn […] En izoliteco hejme pensu pri hobioj kaj memstaraj studoj, kiujn vi ĉiam planis sekvi, sed ne faris pro manko de tempo […].  La konstato de d-ro Klaw, ke „la koronvirusa krizo almenaŭ momente revivigas la komprenon, ke ĉiuj homoj vivas nur sur unu planedo” plene pravas. Liajn rezonadojn iel kompletigas la minifelietono de Istvan Ert „Tiel la mondo…. enĉambras”, kiu prave  ĉi-kuntekste rekomendas interesan literaturaĵon  „Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro de Xavier de Maistre en E-traduko de Gonçalo Neves. Sed laŭ mi plej gravas lia finvorta konsilo por la izoliĝotempo – „amikiĝi kun la objektoj kun kiuj ni devas trudate kunekzisti. Amikiĝi kun niaj sindemandoj kaj nostalgioj. Amikiĝi kun ni mem”. Kaj ankoraŭ kroma kontribuo en la lasta „Kontakto” kun kovim-19 en la fono, prefere kun kvaranteno en Pekino, de Rafael Zerbeto, kiu optimisme konstatas tion, kion multaj el ni sentas nur nun, eĉ se ne komplete. „Ĉi-foje mi spektas pli grandiozan renaskiĝon – deklaras Rafaelo alude al printempo, lia ŝatata sezono – veturiloj iom post iom reaperas sur la stratoj, infanoj revenas al placoj por ludi, la urbo fariĝas pli brueama, kelkaj parkoj denove refunkacias. Pekino renaskiĝas en printempo”, konstatas la aŭtoro de ĉi tiu raporto. Parafraze dirante, bondezirante –  ĉiuj urboj, ĉiuj landoj trafitaj de la kronvirusa pandemio renaskiĝu en printempo 2020.

El la elsendo 05.05.2020. Legas Barbara – 7’44”

Koninda Polo: Józef Bem

„Ne ĉiam necesas diri tion, kion oni scias, sed ĉiam necesas scii, kion oni diras” – jen la vortoj de la heroo de nia hodiaŭa felietono, Józef Bem. Li estis pola generalo, stratego, verkisto kaj militista inĝeniero, antaŭkuriero de la produktado kaj aplikado de raketoj. Antaŭ 10 tagoj pasis la 226-a naskiĝdatreveno de ĉi tiu eksterordinara homo. Kiel arda patrioto Józef Bem batalis por suvereneco de la patrolando, sed samtempe helpis en alies liberigaj elanoj fariĝinte la nacia heroo de Pollando, Hungario kaj Turkio. Brilajn poemojn honore al li dediĉis Cyprian Kamil Norwid kaj Sándor Petőfi. Ĉi-lasta cetere diris: „Al Bem mi ŝuldas pli ol al mia patro. La patro donis al mi la vivon, Bem la honoron”. Józef Bem naskiĝis la 14-an de maro 1794 en Tarnów (la suda Pollando) en la burĝa familio. Kiel 15-jarulo li fariĝis – kun la aprobo de la gepatroj – armeano de la Varsovia Princolando komandita de princo Józef Poniatowski. Li diplomitiĝis tiuperiode en la Lernejo de Artilerio kaj Inĝeniero – studante matematikajn kaj geografiajn sciencojn kaj alpropriginte plurajn fremdajn lingvojn. Nur kiel 18-jarulo li fariĝis leŭtenanto kaj en ĉi tiu grado li partoprenis la kampanjon de Napoleono 1812. Li aparte distingiĝis dum la defendo de gdanska fortreso sieĝata de la kontraŭnapoleona koalicio, pro kio li ests distigita per kruco de la Honora Legio. Post la falo de Napoleono Józef Bem daŭrigis la soldatservadon en la armeo de la Pola Reĝolando. Tiuperiode li koncentriĝis krome pri la scienca laboro ligita kun la apliko de raketa artilerio, kaj lia turilata verko aperis en 1822. En ĝia sekvo en la pola armeo la sekvan jaron  aperis korpuso de raketistoj, aplikantaj ekskluzive la raketan armilaron.  Bem tiuperiode krome okupiĝis pri la vapormaŝinoj kaj iliaj aplikoj. Post kelka tempo pasigita civile Józef Bem denove famiĝis en la bataloj de la Novembra Insurekcio 1830. Dum ĝi li komendis la 4-an baterion de la ĉevalartilerio distingiĝante per aŭdacaj atakoj kontraŭ rusaj trupoj, kio mildigis la dimension de pli posta pola malvenko.  Pro siaj bravagoj li estis distingita per la Ora Kruco Virtuti Militari kaj avancis ĝis la grado de brigadgeneralo. La insurekcio finiĝis per malsukceso kaj Bem same,  kiel multaj insurgentoj elmigris. En Parizo, la ĉefa elmigrocentro post la falo de la insurekcio li ligiĝis kun la politika centro ĉirkaŭ princo Adam Jerzy Czartoryski. Bem aktiviĝis tiuperiode favore al elformiĝo de polaj legioj en Beligo kaj Portugalio. Sed krome li okupiĝis pri verkado. En aparta prilaboraĵo li faris pritakson de la novembra Insurekcio skrizante programon de pliaj sendependigaj bataloj. Samperiode li eldonis skizojn pri la historio de Pollando kaj de Francio. En la jaroj 1848-49 tra Eŭropo ruliĝis serio de revoluciaj naciliberigaj elanoj konata kiel Printempo de Popoloj. Ĝuste en ĉi tiu periodo Józef Bem fariĝis figuro konata en la tuta Eŭropo. Post la malsukceso organizi en Lvovo la Nacian Gvardion Józef Bem direktiĝis al la revolucia Vieno, kie li komandis la revoluciajn fortojn defendantajn la urbon kontraŭ la trupoj de Habsburgoj. Post ilia kapitulacio Bem forveturis al Hungario, kie Lajos Kossuth konfidis al li la armeokomandadon de la revoluciaj fortoj en Transilvanio. Tie Bem notis la plej gravajan batalsukcesojn en sia vivo. Li gajnis ne sole popularecon inter hungaroj, sed ankaŭ inter la kvereliĝintaj kun ili serboj kaj rumanoj forpuŝinte aŭstrojn el Transilvanio. Baldaŭ li akiris la kromnomon „Paĉjo Bem” fariĝante hungara nacia heoo kaj en la lasta fazo de la hungara insurekcio li estis nomumita la ĉefkomandanto de la hungara armeo. Hungaroj atribuis al li specialan kaj eksterordinaran distingon Granda Krucon de la ordeno de Sankta Stefano kun la Ordena Stelo kun diamanto elprenita el la krono de la unua reĝo de Hungario, Stefano la 1-a Sankta. En ĝia loko estis metita plaketo kun lia nomo. La hungara insurekcio falis, kiam la revoluciajn hungarajn fortojn atakis la multe plinombraj fortoj de Habsburgoj subtenitaj de rusoj. Bem kun restintaj hungaraj trupoj traiĝis al Turkio. Antaŭvidante rusan-turkan konflikton li antaŭsupozis, ke ĝi povus alkonduki al malvenko de la polaj aneksintoj kaj liberigo de la Pollando. Por faciligi al si la vojon al la turka armeo li formale konvertĝis je islamo. Kiel Murat Pasza kune kun grupo de polaj oficioj li prilaboris reoganizajn planojn de la turka armeo, elkonstruon de la ĉelimaj fortresoj, arsenalo. Rekone pro tiuj meritoj la otomana Porta nomumis lin generalo de la turka armao. Tamen sub la premo de Aŭstrio kaj Rusio maltrankvliĝantaj pro granda nombro de la akceptitaj enmigrantoj Turkio decidis ilin disloki. Józef Bem  estis direktita al Aleppo. Tie en 1850  kun la turkaj fortoj li strangolis la insurekcion de araboj. Diponante pri nur 1200 soldatoj kaj 16 kanonoj li venkis pli 30-milhomajn fortojn.  La defendo de la urbo konfirmis la milititan talenton de Bem kaj famigis lin en Turkio.  Tio estis samtempe lia lasta batalo.  Samjare Józef Bem estis trafita de malario kaj la 10-an de decembro en Aleppo mortis. Komence li estis entombigita en la loka muzulmana tombejo. En 1928 liaj korpaj restaĵoj revevenis al Pollando. Revenvoje la omaĝon al sia heroo organizis la registaroj de Turkio, Hungario kaj Pollando. I.a. sian nacian heroon omaĝis en Budapesto  kelkcent mil hungaroj. En la akompano de hungara reprezenta kompanio la ĉerko de generalo Józef Bem estis akompanita  ĝis la limo de Pollando. Tie liaj teraj restaĵoj eterne ripozas en Mauzoleo en la familia Tarnów.

El la elsendo 24.04.2020. Legas Barbara – 8’52”

Pesto, lepro, kolero, varilolo ktp…..

La iamaj socioj seninterompe frontis epidemiojn aŭ pandemiojn de kontaĝaj malsanoj. Plurloke iliaj spuroj speguliĝas en votokolonoj sur la urboplacoj konstruataj post ilia finiĝo. Epidemioj, pandemioj ne evitadis la polajn teritoriojn kaj pluraj iliaj difnoj riĉigis la ĉiutagan leksikon. Malmulton ni scias pri la epidemioj el la praslava epoko, sed sendube ili serizoze plagis, se oni kredis la demonon Trzybek disportanta la infektiĝojn kaj malsalubran aŭron. La unua mencio pri epidemio el la jaroj 1003 kaj 1006 troviĝas en la kroniko de Jan Długosz, kiu notis, ke „malsato, mortoj kaj infektiĝoj regis ne sole en Pollando, sed ankaŭ en preskaŭ tuta mondo”. Poste peston oni notis plurfoje en la jaroj 1186, 1283, 1307, 1360, 1383, 1451, 1497, 1542, 1573, 1663, 1680, 1720. La pesta epidemio el 1348 falĉis – laŭ la iamaj kronikistoj – unu kvaronon de la pola loĝantaro. Epidemioj de pesto, kolero, variolo kaj aliaj estis aperantaj ĉiujn dek kelkajn jarojn. Foje sur difinita teritorio, foje en la tuta lando aŭ eĉ kontinento. Fine de la 15-a jarcento la pesto plagis Krakovon ĉiun duan, trian jaron. En la periodo 1500-1750 oni notis en Krakovo rekordan kvanton de epidemioj en la polaj urboj, ĉar entute 92. Ili plagis ne sole plebon. Krakova kronikisto notis en 1588, ke reĝo Sigismundo la 3-a Vasa por eviti la plagon forlasis Krakovon kaj tra Sandomierz, Lublin serĉis pli sanfavoran aeron en Varsovio. La fuĝado el grandaj urboj por izoliĝi en foraj, malpli enloĝataj lokoj prave estis konsiderata kiel relative efika recepto kontraŭ la ripetiĝantaj epidemioj. Ne komprenante la kontaĝoprocezon de pesto oni klopodis antaŭvidi ĝian alvenon. En 1591 la studinta en la itala Bolonjo kuracisto kaj filozofo Piotr Umiastowski en sia kvarvoluma verko pri la temo listigis katalogon de simptomoj aŭgurantaj la epidemion. Li notis i.a.  aperon de kometo, enorman kvanton de ranoj aŭ subitajn veterŝanĝojn. La epidemioj akompanis la militojn. Pesto dekumninta la militistajn fortojn de Svedio kaj la Pola Respubliko estis en 1629 unu el la ĉefaj kaŭzoj de la proklamita tiam armistico.  Oftaj sur la polaj teritorioj militoj jam pli frue favoris la epidemiojn, eĉ se ne tute rekte. Ekzemple sekve de la unua atako de tataroj en 1241 oni venigis el Germanio komercistojn, metiistojn kaj….. lepron. La viglaj kontaktoj kun eksterlandanoj kaŭzis, ke la unua oficiale notita kazo de sifiliso estis notita en Pollando jam en 1495, du jarojn post la reveno de Kolumbo el la unua ekspedicio al Ameriko, ĝenerale agnoskita kiel la „patrolando” de ĉi tiu malsano. Dramecaj epidemioj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj en Pollando kaj aliaj eŭropaj landoj kreskigis la sociajn maltrankvilojn. Aŭdiĝadis la akuzoj pri konscia provokado de malsanoj por tiri profitojn pro falsaj kuraciloj kaj sepultoj. Sojle de la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento komercistoj veturantaj al Hindio kaj la Sudorienta Azio komencis priskribi malsanon, kiun karakterizis vomado, lakso, pezoperdo kaj surhaŭtaj makuloj kaj kiun arabaj navistoj difinis „kholera”. La pandemioj de ĥolero estis cezuro en la rezonado pri la kontraŭbatalado de kontaĝaj malsaoj. En la plej grandaj centroj, sekve en malpli grandaj lokoj sur la polaj teritorioj oni komencis kontroli la akvokvaliton kaj kvaliton de vendataj nutraĵoj. La ŝtataj aŭtoritatoj komencis difinadi sanitarajn regulojn por preventi la epidemion. Ekzemple en 1910 en Lvovo ĉiu suspekto pri kolero devis esti anoncita al la distrikataj aŭtoritatoj. La 1-a mondmilito krom tifo kaj disenterio, kiuj dekumis la tendarojn de militkaptitoj alportis hispanan gripon, la plej teruran el ĉiuj epidemioj. Laŭ diversaj specialistoj en la tuta mondo mortis pro ĝi eĉ 100 milionoj da homoj, malsaniĝis ĉirkaŭ 500 milionoj. Ne eblas difini kvanton de la viktimoj de la hispana gripo sur la polaj teritorioj pro la perdiĝintaj dummilite dokumentoj. Ĝi vivas ankoraŭ en rememoroj kaj ĉefe gazetaraj raportoj. Ĝis la mezo de la pasinta jarcento al la plej oftaj en Pollando kontaĝaj malsanoj apartenis tifoida febro, kiu en la periodo 1919-1924 mortigis preskaŭ 10 mil polojn. Pliboniĝintaj sanitaraj kondiĉo kaj amasaj injekciaĵoj limigis la plagon. Ankoraŭ post la 2-a mondmilito en la 60-aj jaoj ĉiujare la malsano kauzis ĉirkaŭ tri mil malsaniĝojn kaj kelkdek mortojn. Nun ĝi ne plu aperas. Sed kiam komence de la 60-aj jaroj la mondo kun optimismo eniris la periodon, kiu devintus alporti grandajn sukcesojn kontraŭ la kontaĝaj malsanoj en Pollando en 1963 reaperis en Vroclavo  la venigita el Azio variolo. En la urbo malsaniĝis 99 personoj, 7 mortis. Oni injektis 98 procentojn de la loĝantaro, sed spite la prognozojn de la Monda Sanorganizo la epidemio estingis ne post du jaroj, sed post 25 tagoj. Post la 2-a monmilito gravan sanminacon en Pollando prezentis ftizo, difterito aŭ poliomjelito kiuj dank’ al injekciaĵoj kaj antibiotikoj estis superitaj. Sekvante la evoluon de la kronvirusa epidemio, pandemio ni notu tamen, ke antaŭ kelkaj jaroj Monda Sanorganizo ŝanĝis la difinon de pandemio. Ĝis nun ĝi ligiĝis kun granda nombro de mortokazoj pro la kontaĝa malsano en multaj landoj. Nun ĝi signifas grandan nombron de infektiĝoj. Tio ne konsolas tamen, kiam ni legas pri la viktimoj de la kronvirusa malsano en Pollando, en la eŭropaj landoj, en  la tuta mondo.

El la elsendo 17.04.2020. Legas Barbara – 8’46”

Koninda Polo: Feliks Przesmycki

En nia hodiaŭa felietono ni volas prezenti al vi, gesinjoroj la figuron de profesoro Feliks Przesmycki, pola bakteriologo kaj virusologo, establinto kaj direktoro de la plej granda pola institucio okupiĝanta pri epidemiologio, la Ŝtata Instituto pri Higieno en Varsovio. Feliks Przesmycki naskiĝis en 1892 en la loko Miropol en la historia regiono Wołyń, nun Ukrainio kaj mortis en 1974 en Varsovio. Medicinajn studojn li faris en Kuracista Fakultato de Kijeva Universitato. Li kunlaboris kun multaj elstaraj virusologoj i.a. en Pasteur-Instituto en Parizo kun bakteriologo Albert Calmett kaj en Harvard Medical School kun Hans Zinsser. En januaro 1921 en la periodo de la pola-bolŝevista milito li estis delegita de la pola registaro al ostaĝejo en la loko Strzałkowo. Tie dum 6 semajnoj li sukcesis likvidi la epidemion de kolero inter la civita loĝantaro kaj rusaj soldatoj. La saman taskon li plenumis en la lokoj Tuchola kaj Wadowice. En 1928 kun grupo de junaj polaj kuracistoj Feliks Przesmycki forveturis al Usono por unujaraj studoj koncerne publikan sanon, kiujn organizis Rockeffeler-fondaĵo. Post la reveno al Varsovio li i.a. gvidis okupojn pri mikrobiologio en la Farmacia Fakultato de la Varsovia Universitato. En 1929 li habilitiĝis en la Kuracista Fakultato, post kio li entreprenis laboron en la Fako de Bakteriologio kaj Eksperimenta Mediciono de la Ŝtata Higiena Instituto sub la gvido de Ludwik Hirszfeld. Dank’ al la stipendio de la Higiena Sekcio de la Ligo de Nacioj Feliks Presmycki konatiĝis kun la labororganizo de la bakteriologiaj institutoj i.a. en Kopenhago, Prago kaj Budapeŝto. Sekve de tio li komencis plukonstrui la reton de la polaj filioj de la Ŝtata Higiena Instituto, kies vicdirekto kaj inspektoro li fariĝis en 1938. Dum la germana okupacio post la aresto de Ludwik Hirszfed Feliks Przesmycki anstatŭante gvidis ĝian Fakon pri Bakteriologio kaj Eksperimenta Medicino. En 1941 Przesmycki kunorganizis la sekretan produktadon de injekciaĵo kontraŭ tifo, kiu estis distribuata en Majdanek-koncentrejo kaj en la varsovia getto. En la jaroj 1942-44 li gvidis sekretajn lekciojn pri bakteriologio kaj dum la varsovia insurekcio li estis estro de la civila sanservo. Post la falo de la insurekcio lia tasko fariĝis evakuo de civilaj hospitaloj. La ĉefa objekto de sciencistaj esploroj de profesoro Feliks Przesmycki en la postmilita periodo estis kuracista virusologio. Jam en 1949 li organizis kadre de la Ŝtata Higierana Instituto virusolgian fakon, kiu estis poste transformita  en virusologian subinstituton, kiun li gvidis ĝis sia emeritiĝo. Unuavice li interesiĝis pri virusologio kaj epidemio de gripo,  sekve pri virusa cerboinfamo, meningito. Liaj gravaj sciencaj kaj praktikaj atingaĵoj estis viruologiaj kaj epidemiologiaj esploroj pri poliomjelito.  Feliks Przesmycki estis iniaciatino de apliko de vakcinado kontraŭ ĉi tiu malsano. Kiam en 1951 ekfuriozis en Pollando la poliomjelita epidemio li direktis sin kun helpopeto al profesoro Hilary Koporowski, poldevena virusologo laboranta en Usono. Pollando ricevis tiam senkoste 9 milionojn da injkciunuoj. La kvanto de malsaniĝoj de 1112  kazoj en 1959 makreskis en 1963 ĝis ĉ. 30 kaj la nombro de la mortintoj de 111 ĝis du. Pri vastaj sciencistaj interesiĝoj de profesoro Feliks Przesmycki atestas ĉirkaŭ 180 sciencaj artikoloj. Sed lia profesia aktivado ne finiĝis post la emertiĝo. I.a.  dum 6 jaroj li laboris kiel landa specialisto pri virusologio. En la lastaj vivojaroj li estis krome konsultanto de la Eksperimenta Laboratorio pri Seroj kaj Injeciaĵoj  Biomed.

El la elsendo 03.04.2020. Legas Barbara – 5’24”

Koninda Pollando – la ŝtona urso de Varsovio

Malplenas la varsoviaj stratoj. Silentiĝis plurlingva brueto de eksterlandaj turistoj ĉe la Malnovurba Kvartalo. Sian saviĝon atendas trankvile la figuro de ŝtona urso antaŭ la Preĝejo de Dipatrino la Gracoplena ĉe Świętojańska-strato. Antaŭ multa tempo, kiam ankoraŭ zumis en la regiono  arbarego, loĝis tie arbarabelisto Sędzimir kun sia familio. Iufoje kaptinte la mielŝteliston li kondukis tiun al tribunalo. Tiu ĉi post la punotempo en kancero decidis satigi sian venĝemon bruligante la domon de arbarabelisto. Sędzimir mortis pro la brulvundoj, pro la sopiro baldaŭ mortis lia edzino. Restis la gefiloj Milena kaj Gniewko. La knabino zorge klopodis pri sia pli juna frato, sed tiu ĉi jam fortika kaj grandstatura knabo malgraŭ sia juna aĝo dum iu ŝia foresto en la domo fuĝis en la arbaron. Gniewko perdiĝis kaj laciĝinte pro la erarvagado endormiĝis en la ursa vintrokuŝejo. Bonŝance trovis lin ursino, kiu mem havis idojn kaj nesciate pro kiu kialo ekflegis la knabon kvazaŭ la propran infanon. Kvin jarojn poste en la arbarego ĉasis la mazovia princo Janusz la 1-a kun sia edzino Dorota. Iumomente la ĉashundoj malkovris la ursokuŝejon. La ursino freneze defendis la ursidojn. En momento, kiam la arkpafistoj jam streĉis sagojn por celi la ursojn antaŭ iliaj okuloj aperis Gniewko, kiu baris al ili la vojon. La ekvidinta lin princino tuj ekdeziris kunpreni lin al la kortego, sed tiu ĉi rezistis. Nur kiam oni certigis, ke nenio minacas al lia ursa familio li konsentis. Gniewko kreskis en la kortego kaj la princino traktis lin kiel sian propran filon. Sub ŝia protekto li akiris poluritecon fariĝinte brava, belstatura viro ĝuanta estimon inter burĝoj kaj kavaliraro. Ne malmultaj fraŭlinoj kaŝe lin sopiris. Kaj Milena?…. Kaj Milena tiutempe loĝis ĉe ĉionscia oldulino kiu konis la sekretojn de kuracherba sanigado kaj la magio fariĝinte ŝia helpantino. Poste kiel jam matura junedzino ŝi ekloĝis en Nova Varsovio. Tie ŝi lasis sin koni kiel virino helpa al homoj kaj bestoj kundividanta siajn konojn. Tamen dum ĉiuj ĉi jaro ŝi flegis la memoron pri sia frato – ĉirkaŭe serĉante lin kaj pridemandante pri li. Sensukcese! Gniewko dume promenante tra Varsovio ekvidis iumomente belegan fraŭlinon kaj ekregis lin ne superebla al ŝi aminklino. Tio estis Jadwiga, la oraĵista filino. Gniewko ekrevis ŝin edzinigi, sed longan tempon pro sia malkuraĝemo li limiĝis al la revado. Trovinte fine iom pli da kuraĝo por prezenti sian amdeklaron li unue direktiĝis al preĝejo por tie pretigi sian planon. Tie ĉi ĵus estis okazanta la nuptoceremonio. Kiam la novgeedzoj estis forlasantaj la sanktejon Gniewko kun nekredemo konstatis, ke la amegata junulino ĵus fariĝis la edzino de alia viro. La senesperanta Gniewko svene falis sur la genuojn. Lia koro krevis pro la bedaŭro. Homoj ekrapidis helpeme, sed estis tro malfrue. En la homamaso troviĝis tamen ankaŭ Milena, kiu rekonis en la juna viro sian perdiĝintan fraton. Ŝi alkuris kriante, ke li ne mortu. Sed estis jam tro malfrue kaj lia animo estis lin jam forlasanta.  Milena tamen ankoraŭ sukcesis eldiri la magiajn vortojn. „Ne mortos vi, sed nur endormiĝos en la ŝtona formo. Tiun sorĉon forpenos tamen la forto de vera amo. Vekos vin fraŭlino, kiu sincere kaj arde vin ekamos kaj vi retrovos la sopiregatan feliĉon”. Tiumomente Gniewko alprenis la formon de ŝtona urso. Ĝis hodiaŭ li atendas veran amon antaŭ la malnovurba preĝejo de Dipatrino la Gracoplena.

El la elsendo 27.03.2020. Legas Barbara – 5’50”

Jan Niecisław Baudouin de Courtenay

Ne estas tre facile skribi pri la hodiaŭa heroo de nia felietono, kies 175-a naskiĝdatreveno pasis antaŭ kelkaj tagoj, la 13-an de marto.  Jan Niecisław Baudouin de Courtenay estis elstara sciencisto, kiu ŝanĝis la komprenon de la skriba kaj parola lingvoj, li estis la antaŭkuriero de multaj nuntempaj ideoj en lingvistiko, la kreinto de la teorio de fonemo. Sendube surprizas lia familia nomo ja elmontranta la francan devenon de la sciencisto. Lia pra-praavo, franco en la militista servo de la pola reĝo Aŭgusto la 2-a Forta venis al Pollando komence de la 18-a jarcento kaj edziĝis al polino. Li devenis el franca aristokrata familio, kies praulo estis Pierre, la plej juna filo de la reĝo Ludoviko la 6-a, Dika. Jan Niecisław naskiĝis en la apudvarsovia Radzymin. Post diplomitiĝo en la Ĉefa Lernejo en Varsovio kaj post staĝoj en Prago, Vieno, Berlino kaj Lepsiko li ricevis la postenon de privata docento ĉe la katedro de kompara lingvistiko en la Sankt-Peterburga Universitato. Kvin jarojn poste jam kiel profesoro li gvidis la katederon de la hindoeŭropa kompara lingvistiko kaj sanskrito en Kazano. Tie Baudouin de Courtenay kreis eĉ sian lingvistikan lernejon. Sekve dum kelkaj jaroj li instruis slavan komparan gramatikon enl a  universitato de Dorpad (la nuna Tartu), poste kelkajn jarojn li lekcias komparan lingvistikon en la Jagelona Universitato de Krakovo. Post 1901 kiel profesoro Baudouin de Courtenay revenis al Sankt-Peterburgo. Ĉie li formike laboris, ĉiutage de la kvara matene ĝis la naŭa vespere. Li ne estis brila preleganto, dum lekcioj li impresis kvazaŭ li monologus kun si mem, sed tiel liaj studentoj lernis asociigi kaj ĝeneraligi faktojn, lernis rezoni. Ofte liaj ideoj estis absolute novecaj, la interesiĝoj ĉiuflankaj. Baudouin de Courtenay okupiĝis pri la slavaj lingvoj (la pola, rusa, slovena), hindoeŭropaj (la litova, latino, la greka kaj sanskrito) kaj unuavice li koncentriĝis pri ĝenerala lingvistiko kaj lingvoteorio. Kiel la unua Baudouin de Courtenay direktis la atenton al la parola lingvo pruvante, ke la skriba kaj parola lingvoj estas apartaj fenomenoj kaj ligo inter ili estas psikologia. Li distingis literojn kaj sonojn, alivorte grafemojn kaj fonemojn enkondukinte ĉi tiujn ideojn en la sciencan cirkuladon. Liaj esploroj pri „lingvoembriologio” fariĝis fundamento de la nuntempa logopedio. En sia ĉi-rilata verko li asertis, ke la plej gravaj impulsoj de ŝanĝoj en la homa lingvo kasiĝas en la infana parolo. Siajn konkludojn  Baudouin de Courtenay  tiris el atenta, sistema observado de la parolevoluo ĉe siaj kvin infanoj. Verŝajne la plej grava estis lia eksterordinara lingvopasio. Multajn verkojn li skribis en la pola, rusa, ankaŭ en la ĉeĥa, slovena, franca, itala kaj germana. Marĝene ni aldonu, ke jam ekde 1885 ekzistis la unua pola filologia-lingvistika revuo kiun Baudouin de Courtenay iniciatis kaj redaktis.  Jan Niecisław multan tempon dediĉis al esploroj pri vivanteco de lingvo. Li estis firma kontraŭulo de la tezo kvazaŭ lingvo formus kompaktan kaj neŝanĝiĝantan sistemon. Li esploris ĵargonojn, dialektojn, malpli grandajn lingvojn. Ne mirigos nin do, ke li konis ankaŭ Esperanton, kies pledanto kaj populariganto li fariĝis, kvankam publike li kontestis esti esperantisto. En majo 1908 li prezentis en Varsovio publikan prelegon pri helpa internacia lingvo, Esperanto. Okaze de la naskiĝdatreveno de la Ludoviko Zamenhof en 1918 li prezentis prelegon rilatan al la lingvokreinto por la societo „Espero” en Sankt-Peterburgo. Malgraŭ tiom vastaj interesiĝoj Baudouin de Courtenay ne estis severrigora akademiano. Li estis vaste konata pro sia soci-politika akivado, publikaj elpaŝoj kontraŭ la milito, perforto, ksenofobio kaj diskriminacio. La aktivan socian sintenon li traktis kiel sanktan devon de sciencisto kaj inteligentulo. En 1922 li estis eĉ flanke de naciaj malplimultoj en Pollando kandidatigita por la ofico de ŝtatpreziento. Kiel  lingvisto  Baudouin de Courtenay apartan atenton donis al la rajto  de naciaj malplimultoj en Rusio uzi la propran lingvon. Krome aparte li klopodis pri la lingva kaj kultura aŭtonomio de poloj. Ekde 1916 li apartenis en Peterburgo al la Rondo de Amikoj de Sendependeco de Pollando. Post la regajno de la suvereneco en 1918 Baudouin de Courtenay revenis  al Varsovio, kaj kiel honora profesoro de la Varsovia Universitato li lekcias tie ĝis sia morto en 1929. Krome en la jaroj 1918/19 li estis ankaŭ profesoro de la kompara kaj hindoeŭrpa lingvistiko ĉe la kreiĝanta Katolika Universitato de Lublin. Pli frue en 1925 li troviĝis inter la kunestablintoj de la Pola Lingvistika Societo.

El la elsendo 20.03.2020. Legas Barbara – 7’06”

Koninda Pollando: Działdowo, regiono ne nur fungoriĉa

Działdowo kaj ĝian regionon (situantan en la nord-orienta parto de Pollando) turistoj vizitas volonte. Logas ilin bela naturo, riĉa historio kaj originalaj historiaj monumentoj. La plej belan vizaĝon la urbo prezentas al la gastoj venantaj el la sudo. Super la valo de la rivero Wkra videbliĝas panoramo de la malnova urboparto, kies supro ruĝas pro la tegmentoj de la malnovaj brikdomoj. Jam de malplroksime rimarkeblas ankaŭ la blanka preĝejturo kaj karakteriza tegmento de la urbodomo. Dekstraflanke altas svelta, brika akvo-turo. La plej interesa historia konstruaĵo de Działdowo – la teŭtona kastelo – videbliĝas nur post la urboenveturo. Tiun ĉi fortikaĵon konstruis teŭtonaj kavaliroj inter la jaroj 1344-1391. Ĝi ĉirkaŭis kvarangulan korton, kies unuopaj flankoj havis po 46 metrojn. De-ekstere la kastelon zonumis krome la murego kaj akvofosaĵo. De tri flankoj defendis ĝin marĉoj, de la kvara la rivereto Działdówka. La enveturan pordegon apudis du turoj – unu svelta kaj rondaspekta, la alia peza,  konstruita sur la plano de ortangulo. Ĝis hodiaŭ konserviĝis nur la sud-okcidenta alo de la kastelo – difinata la Granda Domo kun keloj konservintaj la gotikstilan volbon. Iam troviĝis tie la klostra manĝejo kaj  kapelo. La kastelo estis memstara, ĝi disponis pri la propra muelejo, bierfarejo kaj teksaĵ-produktejo. Samtempe ĝi rolis kiel  aparta strukturo teritoria, administra kaj ekonomia. Tie sian sidejon havis la ordena prokuroro. Dum la historifluo multfoje okazis bataloj inter la kavaliroj de la Teŭtona Ordeno aŭ prusaj soldatoj  kaj soldatoj polaj, litovaj kaj svedaj konkere por la kastelo. En la 17-a jarcento oni alikonstruis ĝin  renesancstile. Poste iom neatendite venis la decido malkonstrui ĝin. La savitan  kastelan parton oni renovigis en la 19-a jarcento, sed poste bedaŭrinde damaĝis ĝin la eventoj de la 2-a mondmilito. Dum la lastaj jaroj oni rekonstruis la okcidentan alon de la kastelo kaj la korton. Valoras noti, ke tiu ĉi kastela alo leviĝis super la keloj – iam destinitaj  por malliberigitoj – kun la muroj dikaj je 4 metroj. La arkeologiaj esploroj gviditaj en la kastelo inter la jaroj 1981-1989 pruvis la riĉan pasintecon de tiu ĉi loko. Rezulte de la esploroj oni elterigis ĉirkaŭ 300 mil diversajn objektojn, plej ofte tre  malnovajn. Sed, ni revenu al la urbo mem. La neripetebla atmosfero de Działdowo sentiĝas dum la promenvagado tra ĝia malnovurba kvartalo. Ĉiujn ravas ĝiaj malvastaj, ofte ankoraŭ pavimitaj stratetoj lumigitaj per stilizitaj lampoj. Aldonendas, ke tiu ĉi urboparto konservis sian 14-jarcentan aspekton, kvankam zorgeme  renovigitaj brikdomoj plej parte estas la 18- kaj 19-jarcentaj. Multaj estas vere unikaj. En la koro de la malnova urbo troviĝas foriplaco, centre de kiu situas urbodomo devenanta en la 1796-a jaro. Oni rekonstruis ĝin tiam post la granda incendio eksplodinta du jarojn pli frue – rezulte de kiu preskaŭ la tuta Działdowo forbrulis. Nun ĉiutage je la 11.55 de sur la urbodoma turo aŭdiĝas trumpetista urbosignalo. En la sud-okcidenta angulo de la foirplaco turistojn kaj religiulojn atendas la preĝejo omaĝanta la retrovon  de la Sankta Kruco, kiun oni konstruis en la 14-a jarcento. Ekde reformacio ĝis la 1981-a jaro ĝi servis al protestantoj, en la 80-aj jaroj reaĉetis ĝin katolika paroĥo. Alia interesa konstruaĵo de Działdowo estas la troviĝanta proksime de la menciita preĝejo hotelo „Wkra” el la 20-a jaroj de la pasinta jarcento. Parto de ĝiaj ĉambroj troviĝas en la aksotegmenta koridoro troviĝanta super la strato Zamkowa, kreanta karakerizan pordon, kiun oni difinas  la Mazuria. Atestanto de pluraj tragedioj en la urbo estas kazerno el la fino de la 19-a jarcento. Komence utiligis ĝin prusa armeo, sekve la pola infanterio. Dum la 2-a mondmilito hitleranoj establis tie portempan ostaĝejon, kiu rolis ankaŭ kiel mortotendaro. Oni taksas, ke sume germanoj malliberigis tie 20 mil personojn, kiuj estis malsatturmentitaj, fizike lezitaj, torturitaj kaj murditaj. La nombron de pereintoj sciencistoj taksas je ĉirkaŭ 3 mil. La konstruaĵo, kiun ne eblas ne rimarki estas la menciita jam akvoturo el la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi estas la 7-etaĝa konstruaĵo apogita je tri gisferaj pilieroj. Rigardologa estas ankaŭ la konstruaĵo de la hotelo „Varia” el la 1902-a jaro, kiu origine servis  dum 70 jaroj kiel gasfabriko. Kiam ĝi ne plu estis bezona en tiu ĉi rolo oni decidis alikonstruigi ĝin kiel daŭran urboallogaĵon. Parolante pri Działdowo necesas krome mencii iun kroman objekton. Nome, ĉe la strato de Martiroj troviĝas obelisko omaĝe al du pilotoj – rusa kaj germana, kiuj dum aerbatalo reciproke pafkraŝigis siajn aviadlojn kaj komune pereis en Dziełdowo en la 1915-a jaro. Sur la monumento videbliĝas la ortodoksa kaj germana krucoj kaj trilingva pola, rusa kaj germana surskribo: „Dum la vivo malamikoj – en la morto egalaj”. Działdowo ĉiujare logas amason da turistoj. Por la ŝatantoj de la pura mazuria naturo Działdowo konsistigas krome bonegan bazon por entrepreni ekskursojn al proksimaj lagoj kaj du najbaraj panoramaj parkoj, kie eblas fiŝkapti, ripozi  kajakante aŭ navigante per la velpiŝo. Ravitaj kaj plene satisfakciigitaj estos ankaŭ ŝatantoj de la arbaraj promenoj. Enkorpigo de Działdów-regiono en la terenon de la Verdaj Pulmoj de Pollando estas la plej bona atesto pri ĝiaj ekologiaj kaj turismaj valoroj.  Por logi al tiu ĉi parto de Pollando tiujn, kiuj ankoraŭ ne certas ĉu valoras ĝin viziti mi povas aldoni, ke vizito ĉi tie aparte indas aŭtune pro la  fungoabundo en la tieaj arbaroj. Mi mem antaŭnelonge vizitinte la regionon nur dum la adiaŭa promeno, pasiginte 2 horojn en la arbaro plukis tiom da ili, ke sufiĉis plenigi la 10-litran sitelon.

El la elsendo 13.03.2020. Legas Gabi – 7’32”

Koninda Polo: Kazimierz Stanisław Gzowski

La 5-an de marto antaŭ 207 jaroj naskiĝis Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski. Temas pri pola kaj kanada inĝeniero, konstruinto de pontoj, vojoj, fervojlinioj kaj havenoj en Kanado, la kunkreinto de la centra kanada transporta sistemo, de la parko Niagara Akvofalo, Inĝenieria Instituto de Kanado, la establinto de la kanada Pafista Societo, entreprenisto, politikisto, juristo, filantropo, socia aganto, administranto de la provinco Ontario, framasono, establinto de Wycliffe College, unu el la plej elstaraj inĝenieroj de la Granda Enmigrantaro. Por kanadanoj li estas sendube pli bone konata kiel  Sir Casimir Gzowski. Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski estis filo de pola randregiona nobelo, kies antaŭulo estis kortegano de la reĝo Sigismundo Augusto. Apenaŭ 9-jaraĝa Kazimierz komencis lerni el la renoma liceo en Krzemień, en kiu lernis reprezentantoj de la pola 19-jarcenta inteligentularo, i.a. elstara pola romantika poeto Juliusz Słowacki. Havante 18 jarojn Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski komencis soldatservi kiel sapeisto en la rusa armeo. Samjare eksplodis la sendpendiga, kontraŭcara novembra insurekcio 1930. Por strangoli ĝin al Pollando, t.e. al la Kongresa Reĝolando estis ekspedita rusa armeo. Gzowski forlasis ĝiajn vicojn transirinte al la pola armeo kiel subleŭtenanto. En tiu rolo li  partoprenis la venkan batalon apud Stoczek, dum defendo de Varsovio li estis vundita. Post la falo de la insurekcio en aprilo 1831 kune kun la 3-a Regimento de Ĉevalpafistoj li transpaŝis la limon de la Kongresa Reĝolando kun Aŭstrio, kie estis internigita kaj mallibergita. En 1834 la aŭstraj aŭtoritatoj devige deportis lin kun 264 aliaj insurgentoj al Usono. Pollandon pro la politikaj reprezalioj forlasis ankaŭ lia plej proksima familio. Gzowski en Usono komence vivtenis sin per lecionoj de skermado, muziko kaj lingvoj. Krom la pola li ja regis la anglan, germanan, italan kaj rusan. En Usono li finis juristajn studojn kaj en Pensilvanio li komencis advokatan praktikon. Sub la influo de la patro – reference al siaj sapeistaj spertoj – li eklaboris kiel inĝeniero ĉe konstruado de la fervojlinio inter Novjorko kaj la regiono de la Grandaj Lagoj. Dum sia estado en Erie, Pensilvanio en 1839 li edziĝis al filino de loka kuracisto – Charlotta Beebe. Pro la edziĝformalaĵoj li ŝanĝis la konfesion je anglikana. La geedzoj havis entute 8 gefilojn, ĉiuj kvin maskloj ricevis la polajn personnomojn. La familio de Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski en 1841 translokiĝis al Kanado. Tie li kunordigis la konstruon de la kanalo Welland. Poste li estis ligita kun multaj fervojliniaj projektoj. Li estis pioniro de la fervojo en Kando, kie li konstruis centojn da kilometroj da fervojlinioj. En 1853 li funkciigis en Toronto la propran  konstrufirmon kaj en 1857 la unuan en Kanado fandejon, kiu produktis la fervojajn relojn. Tio estis ege grava investaĵo en la kanadaj klimataj kondiĉoj. Ĝi enlaborigis ĉirkaŭ 300 laboristojn, ĉefe irlandajn enmigrantojn kaj produktis 20 mil tunojn da reloj jare. Tiam tio estis la plej granda produktofirmao ne nur en Toronto, sed en la tuta Kanado.  Necesas noti la gvidan rolon de Casimir Gzowski en la plukonstruo de la haveno en Montrealo kaj ne forgesi ke li estis pledanto por pli plena utiligo de la grandegaj naturriĉaĵoj de Kando. En 1870 li forte plendis por elkonstruo de minista lernejo en Toronto. La apogeo de liaj teknikaj atingaĵoj estis elkonstro de International Bridge, la 1100-metra ponto super Niagaro liganta Kanadon kun Usono. Ĝia projektino estis inĝeniero E.P. Hannaford, kiu ideoriĉe solvis la problemon de la subakvaj fundamentoj. Tamen la munto de la ponto laŭ teknika vidpunkto estis tasko malfacila kaj finance riska. Ĉio estis tamen supervenkita dank’ al la organiza talento de Gzowski. La ponto estis transdonita en oktobro 1873. Ni aldonu, ke la merito de Gzowski estis organizo de la nacia parko super la akvofalo Niagara, li ankaŭ proponis utiligi ĝian akvoenergion por la produktaj celoj. El inter aliaj meritoj de Gzowski ni menciu i.a. , ke li estis unu el la fondintoj de  Kanada Societo de Kontinentaj Inĝenieroj. En 1890 li fondis medalon ĉiujare ĝis nun atribuatan al la plej bona kanada kontintenta inĝeniero koncerne godezion, konstruinĝenierion kaj grandaj konstruaĵoj „Casimir Gzowski Medal”. Gzowski organzis la unuajn kanadajn ĉevalkurojn. Ĝis nun estas atribuata la lanĉita de li premio, argenta plato „Queen’s Plate”, kiu estas la plej malnova sporta premio en la tuta Nirda Ameriko. Casimir Gzowski establis la unuan ĉasistan klubon en Kanado kaj la unuan pafistan klubon en ĉi tiu lando. En aprilo 1873 Gzowski nomumita kiel kolonelo de la kanada milico engaĝiĝis en la establon de la kanada armo estante estro de la Centra Volontula Fako en Toronto. En 1885 Gzowski fondis Casimir Gzowski Cup, pokalon de ĉiujaraj rivaladoj, atribuatan ĝis nun, en kiuj rivalas inĝeniraj taĉmentoj de la Kanada Milico. En 1890 pro la meritoj por Kando li estis distingita per la Oredeno de Sanktaj Mikaelo kaj Georgo fare de la reĝino Viktoria, akirinte tiel la britan nobeltitolon. La reĝino Viktoria nomumis lin kiel la unuan loĝanton de la britaj kolonioj  sia honora adiutanto.   Kiel proksima amiko de John Macdonald, la unua ĉefministro de Kanado, Gzowski fariĝis nenomumita gubernatoro administranto de la provinco Ontario en la jaroj 1896-97. Unu jaron poste, en 1898 Kazimierz Gzowski mortis post trimonata malsano. Lia korpo ekripozis eterne en la familia mauzoleo ĉe la anglikana tombejo en Toronto.

El la elsendo 06.03.2020. Legas Barbara – 8’31”

Koninda Pollando: Unika ligna sanktejo en Olesno

Hodiaŭ ni volas konduki vin al loko, kiu de pli ol jarcentduono ravas pro sia historio kaj eksterordinara klimato. Temas pri la arkitektura perlo de Opole-regiono troviĝanta en la loko Olesno, la suda Pollando, per la radikoj de pramalnova pino fundamentinta la preĝejon de sankta Anna. Oni taksas ĝin kiel unu el la plej belaj ĉi-specaj konstruaĵoj. Ĝia karakteriza trajto estas formo konsistanta el tradicia preĝejo kaj originala baroka stelforma parto de alkonstritaj kapeloj. La kreiĝo de la kapelo ligiĝas kun legendo pri mirakla saviĝo de junulino, kiu fuĝante antaŭ rabistoj kaŝiĝis ĉe pino, sur kiu – la veturanta ducent jarojn pli frue sankta Jadwiga – pendigis bildon de sankta Anna kun Maria kaj Jesueto. Post tiu evento, kaj ankaŭ pro la ripetiĝantaj miraklaj resaniĝoj, la burĝoj de Olesno decidis elkonstrui tie kapelon dediĉitan al sankta Anna kun Maria kaj Jesueto. En 1444 la ligna kapelo – kun la grandeco de aktuala presbiterio – ĉirkaŭis la pintrunkon, de kiu estis forhakita pinto kaj branĉoj kaj ĝi mem subtenis la ĉefaltaron. Pro la kreskanta nombro de la pilgrimantoj el Silezio, Ĉeĥio kaj Moravio en 1518 la kapelo estis grandigita ĝis la dimensio de la nuna preĝejo. En la preĝejo troviĝas barokaj altaroj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj, malfrurenesanca altaro el la 17-a jarcento kaj 18-jarcenta en la stilo de francregantoj. Neptitakseble valora estas la ligna skulptaĵo de s-ta Anna kun Maria kaj Jesueto el la limo de la 15-a kaj 16 jarcentoj.  La sankejo en Olecko havas grandegan nematerian valoron por la pilgrimantoj, religiuloj kaj loĝantoj, samtempe estante unu el la plej gravaj preĝejoj de Opole-diocezo. Ekde la komenco ĝi estas taksata kiel miraklofara loko, la kultoloko de s-ta Anna. La originala formo de la ligna preĝejo referencas al la kvinpetala rozo kiel simbolo bildiganta la Dipatrinon.  Ekde la komenco de la preĝejo en la ĉefaltaro troviĝis triptiko el 1517 prezentanta Grandan Sanktan Familion, kiun faris majstro Jakobo, la disĉiplo de Wit Stwosz. En la jaroj 1669-1670 ĉarpentisto Marcin Snopek alkonstruis al la ĉefa navo la centran stelforman parton de la preĝejo. Ĝi fariĝis la simbolo de la preĝejo difinata kiel „rozo  ensorĉita en lignon”. La ĝisfundan rekonstruon de la preĝejo en 1873 okazigis paroĥestro Walentu Morawietz. Renovigita estis tiam la ĉefaltaro, kolorigitaj muroj, estis ŝanĝita funkcieco de la ĉeftriptiko kaj ĉe ĝiaj  flankoj kreiĝis du altaroj – de sankta Josefo kaj de s-ta Walenty. Bedaŭrinde la altaro estis priŝtelita en 1992 kaj ĝis nun oni sukcesis reakiri nur du el 32 ĝiaj figuroj. Bonŝance dum la 2-a mondmilito la preĝejo ne suferis damaĝojn malgraŭ tio, ke en 1945 ĝi rolis kiel riuĝejo por la loĝantoj de Olesno kaŝiĝantaj antaŭ soldatoj de la Ruĝa Armeo. La preĝejo de s-ta Anna  troviĝante en la distanco de 2 kilomentroj norden de la urbocentro de Olesno estas ĉirkaŭita de la surkreskita per arboj tombejo. Sur ĝia tereno troviĝas la novgotika sepulta kapelo el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj kaj stacioj de la Krucovojo. En 2018 ĝi estis enmetita en la liston de la polaj Historionumentoj. Por la fino ni aldonu, ke la basreliefo de la preĝejo situanta nun ĉe la Itinero de la Lignaj Religiaj Kontruaĵoj siatempe (1939) estis prezentita en la Monda Ekspozicio en Novjorko.

El la elsendo 28.02.2020. Legas Barbara – 5’25”

La Pordo de Ale Cosabela kaj Vinilkosmo

Antaŭ 10 tagoj aperis ĉe Vinilkosmo la muzikvideaĵo de Ale Kosabela videoregistrita kun internacia kunlaboro fare de Rogener Pawinski “La Pordo”. Temas pri Esperanta popmuzika unuopaĵo kun instrumenta kaj kantita versio plenumita de internaciaj gekantistoj: Ale (Argentino), Mireille (Benino), Amir (Bosnio/Danio), Flavio, Rogener (Brazilo), Linda, Françoise, Anne, JoMo, Flo, Jean-Claude (Francio/Okcitanio), Jonny M (Germanio), Kjara (Italio), Ĵomart kaj Nataŝa (Svedio). Estas bela suprizo vidi en ĝi la kunkantantan Flo Martorell.

La muzikon kaj poeziecajn vortojn por tiu pop muzika videaĵo verkis Ale Kosabela:

La Pordo

Vere grandas distanco inter dirko kaj ŝlosil´

Sed proksimas já la pordo senserura de l´anim´

Se iu malsatas, kiel povas manĝi mi?

Ĉu ni estas gefratoj, aŭ estas nura fantazi´, fantazi´

Sur tiu ĉi vojo, malmultaj promenas

Ankaŭ mi ne kuraĝas kaj subite svenas

Kia son´ nin liberigos? Kia lum´ vidivigos nin?

Kies kor´ ne malfermiĝos kiam am´ kreskos en ĝi?

Ĉu ni estas gefratoj aŭ estas nura fantazi´, fantazi´?

Vere etas distanco inter sonĝo kaj vekiĝ´

La bela surprizo estas, ke la muzikvideaĵo kantita en Esperanto estas subtekstigita jam per 10 lingvoj, inkluzive de la pola. Bedaŭrinde la  traduko atestas, ke ĝia farinto ne finkomprenis la originalan tekston. Kvar fuŝtradukoj,  en tiu malgranda teksto ŝajnas tro, eble la plej ŝoka estas ne rimako de la diferenco inter vekiĝo kaj ellitiĝo. Espereble tiaj riproĉetoj ne rilatas al aliaj lingvoversioj. La oficiala muzikvideaĵo jam de pli ol unu semajno troviĝas en jutubo kaj rikoltis multajn pozitivajn kaj entuziasmajn reagojn. Cetere troviĝas en ĝi ankaŭ la originala teksto de la poemo kaj substkstigoj  en 10 lingvojn, kiuj eblas laŭplaĉe ŝangi. El inter la komentoj ni referencu al la vortoj de  Ursula Grattapaglia, kiu sendante la tradukaĵon de la poemo skribis „volonte mi sendas al vi en germana lingvo vian emocian poemon. Ke ghi disvastighu tra la verda kaj alikolora mondo….!” La muzikvideaĵo  La Pordo  kiel bita unuopaĵo en diversaj formatoj kaj kiel muzikvideaĵo estas disponigita ĉe la retejo de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop… El ĝi ni kun plezuro ekscias krome, ke jam ĉi-jare Ale Kosabela partoprenis interesan projekton en la stilo de Playing for Change, kiu iamaniere plenumas la deziron de Ursula Grattapaglia. Temas pri nova versio de lia kanto La Pordo, ĉifoje prezentita per la voĉoj de internacia teamo.

El la elsendo 28.02.2020. Legas Barbara – 2’53”