Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Artefarita Intelekto povas helpi en lingvolernado

Nia antaŭmikrofona gasto estas Aleksandro Galkin, programista inĝeniero de Micorsoft pri la aplikado de Artefarita Intelekto, GPT por la lingvolernado. Tiun ĉi interesan temon li prezentis antaŭ kelkaj semajnoj al la publiko de la reta Poliglota Kunveno. Ĝi estas i.a. temo de nia interparolo.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 10.04.2023 – 13′ 50″

La 1000-elsenda jubileo de la E-Redakcio de Pola Radio

Lige kun la pasinta la 4-an de aprilo 64-a datreveno de la establo de la E-Redakcio de Pola Radio ni referencas al la unua jubileo, tiu de la unumila elsendo, aŭdiĝinta la 01.01.1962. Ni prezentas el ĝi la tiamajn salutmesaĝojn de Ivo Lapenna, prof. Tadeusz Kotarbiński, William Auld kaj Teo Jung.

Referencas al la 64a datreveno de la establo de la unua profesia E-redakcio en Pola Radio la 4-an de aprilo 1959. Ni omaĝas ĝin per ĉerpaĵoj el la unua jubilea E-elsendo de Pola Radio, 1000-a elsendo el 01.01.1962. Aŭdiĝas el ĝi i.a. la porokazaj mesaĝoj de Ivo Lapenna, prof. Tadeusz Kotarbiński, William Auld kaj Teo Jung.

El la elsendo 05.04.2023 – 15′ 32″

Kun reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA pri la 108-a UK en Torino

Antaŭtage de la finiĝanta la 31-an de marto la 2-a favorpreza aliĝkotizo al nunjara UK nia redakcio interparolas kun reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA, Petro Baláž kaj Dorota Rodzianko, kiuj informas pri la stato de la preparlaboroj al la nunjara 108-a UK en Torino.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.03.2023 – 14′ 27″

Hu Guozhu, elstara ĉina E-verkisto kaj movadano, en la 85-a naskiĝdatreveno

Antaŭ tri jaroj, la 3-an de februaro mortis en la aĝo de 82 jaroj HU Guozhu, plumnome konata kiel Miĉino. Li estis tre fekunda ĉina verkisto kaj tradukisto, unu el la plej aktivaj kaj en la verkado kaj en la movado. Ĉi-jare li estus 85-jaraĝa. Lian memoron omaĝu intervjuo, konserviĝinta en nia arkvo.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 05.02.2023 – 8′ 51″

Kun prof. I. Koutny i.a. pri surlokaj kaj postdiplomaj studoj en Poznano; lernolibroj

La temo de nia nuna interparolo kun prof. Ilona Koutny estas la startintaj ĉe Adam Mickiewicz-universitato surlokaj magistrigaj studoj, la 8-a grupo de la postdiplomaj studoj kaj la jam aperintaj kaj planataj studlernolibroj.
Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 25.01.2023 – 11′ 42″

Kun Katalin Kovats pri ŝia artista aktivado

Kun nia antaŭmikrofona gasto, Katalin Kovats,  ni interparolas pri ŝia arta kreado marĝene de ŝia prelego „Vitro en la arto kaj praktiko” dum la lasta ARKONES. Ni rekomendas ĉeokaze viziti ŝiajn fejsbukpaĝajn adresojn:  https://www.facebook.com/KatalinJuvelina kaj  https://www.facebook.com/KatalinJuvelina/photos_albums. 

El la elsendo 25.12.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak -10’58”