Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
8 el 16 ravaj lokoj kandidatiĝantaj por la titolo Nova Mirloko de Pollando ni prezentas en la 457-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Nia kulturkronika informo rilatas al la funkcianta dum la tuta feria periodo eduka programo celita al infanoj en la Muzeo de Pola Elmigrintaro en Gdynia (la norda Pollando). La E-informoj koncernas la nunjaran eldonon de Internacia Kongresa Universitato kaj kandidatojn por la posteno de nova Ĝenerala Direktoro de UEA. La antaŭkongresa Leterkesto enhavas kelkajn gravajn informojn por ĉiuj niaj aŭskultantoj, kiuj partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto en Lillo kaj ŝatos renkontiĝi kun reprezentantoj de nia Redakcio dum la Movada Foiro kaj Renkontiĝo de la Aŭskultantoj de la E-Radiofonio. En la kongresan etoson enkondukas nin kanto de Ramona van Dalsem. Ni notas krome, ke la prezentita pasintsemajne en nia programo “Papilia Tango” kantata de Mélanie Prin estas jam spektebla kun kanzonvortoj en YouTube: https://www.youtube.com/watch?v=TmnYuly7eHw. Ekzistas ankaŭ la alia videaĵo de la sama tango prilaborita de hispana esperantisto ĉe https://www.youtube.com/watch?v=uhoXIvt34t4. Informoj pri kandidatoj por la titolo nova Mirloko de Pollando kaj la kulturkronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
Elkoran dankon pro viaj lastatempaj elsendoj. Certe ne mankas Mirlokoj de Pollando kaj mi ĝuis vian prezenton de 8 el 16 lokoj kandidatiĝantaj por tiu titolo. Koncerne E-informojn, sendube la ĉi-jara UK (kune kun IKU kaj la Movada Foiro) estos treege interesa kaj same pri la Renkontiĝo de la Aŭskultantoj de la E-Radiofonio. Mi volas ankaŭ vin danki pro la ligiloj al la kanto “Papilia Tango” kiun kantas Mélanie Prin. Kelkfoje estas iomete malfacile kapti la vortojn de Esperanto-kantoj kaj multe helpas, kompreneble, kiam la teksto estas prezentita samtempe kun la voĉo de kantis(in)o kiel ĉifoje.
Mi esperas, ke la redakcianoj de Pola Retradio kiuj ĉeestos la UK-on havos plej agrablan kaj sukcesan 100-an Universalan Kongreson. Same pri partoprenantaj aŭskultantoj de PRR! Tiuj kiuj ne partoprenos surloke (inkluzive de mi mem) plej volonte aŭskultos eventualajn sonraportojn viajn pri la kongreso.