Ludu

8 el 16 ravaj lokoj kandidatiĝantaj por la titolo Nova Mirloko de Pollando ni prezentas en la 457-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Nia kulturkronika informo rilatas al la funkcianta dum la tuta feria periodo eduka programo celita al infanoj en la Muzeo de Pola Elmigrintaro en Gdynia (la norda Pollando). La E-informoj koncernas la nunjaran eldonon de Internacia Kongresa Universitato kaj kandidatojn por la posteno de nova Ĝenerala Direktoro de UEA. La antaŭkongresa Leterkesto enhavas kelkajn gravajn informojn por ĉiuj niaj aŭskultantoj, kiuj partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto en Lillo kaj ŝatos renkontiĝi kun reprezentantoj de nia Redakcio dum la Movada Foiro kaj Renkontiĝo de la Aŭskultantoj de la E-Radiofonio. En la kongresan etoson enkondukas nin kanto de Ramona van Dalsem. Ni notas krome, ke la prezentita pasintsemajne en nia programo “Papilia Tango” kantata de Mélanie Prin estas jam spektebla kun kanzonvortoj en YouTube: https://www.youtube.com/watch?v=TmnYuly7eHw. Ekzistas ankaŭ la alia videaĵo de la sama tango prilaborita de hispana esperantisto ĉe https://www.youtube.com/watch?v=uhoXIvt34t4. Informoj pri kandidatoj por la titolo nova Mirloko de Pollando kaj la kultur­kronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.