Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Tri novaj ĝardenoj disponigitaj al la publiko kaj turistoj en Varsovio, Krakovo kaj Sandomierz [sandomjeŝ] estas la temo de nia programero Vizitinda Pollando. Komence de la 449-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri interesa projekto “Plurkultura Pola Respubliko en la epoko de reĝo Sigismundo Aŭgusto” kaj ĝia ĉefcelo – esploroj pri la famaj arasoj (reĝaj murtapiŝoj) el la Reĝa Kastelo en Krakovo. E-informoj rilatas al la ekspozicio de la rumana literaturo en Esperanto kadre de la librofestivalo “AXIS LIBRI” en Galaco, Rumanio, kaj al la unutaga staĝo en Burgundio. La kulturkronika informo kaj la teksto pri Vizitinda Pollando estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.