Ludu

Tri novaj ĝardenoj disponigitaj al la publiko kaj turistoj en Varsovio, Krakovo kaj Sandomierz [sandomjeŝ] estas la temo de nia programero Vizitinda Pollando. Komence de la 449-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri interesa projekto “Plurkultura Pola Respubliko en la epoko de reĝo Sigismundo Aŭgusto” kaj ĝia ĉefcelo – esploroj pri la famaj arasoj (reĝaj murtapiŝoj) el la Reĝa Kastelo en Krakovo. E-informoj rilatas al la ekspozicio de la rumana literaturo en Esperanto kadre de la librofestivalo “AXIS LIBRI” en Galaco, Rumanio, kaj al la unutaga staĝo en Burgundio. La kultur­kronika informo kaj  la teksto pri Vizitinda Pollando estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.