En nia felietono antaŭ unu unumonato ni prezentis la unuajn 8 lokojn, kiuj la legantoj de la pola eldono de National Geographic elektis en 2026. La tasko ne estis facila, ĉar necesis elekti entute 16 lokojn, po unu je vojevodio – la administracia unuo en Pollano – el inter 48 proponoj. Ja temis pri lokoj tre malsamaj, inter kiuj estis turismaj itineroj, historiaj objektoj kaj muzeoj. Pri kelkaj el ili, la 8-aj unuaj ni jam parolis en niaj elsendoj, iujn ni nur nun prezentas. Hodiaŭ ni prezentu 8 pliajn lokojn kiujn en oktobro en la reta plebiscito elektis 200 mil retumantoj.
En la hodiaŭa listo ni menciu la lignan preĝejon en la vilaĝo Haczów en la apudkarpatia vojevodo, en la suda Pollando. Antaŭ 23 jaroj ĝi estis registrita en la Listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Temas pri la plej granda gotika ligna preĝejo ne sole en Pollando, sed en la tuta Eŭropo, troviĝanta ĉe la Itinero de Ligna Arkitekturo, aldone alloganta per siaj valoraj mezepokaj polikromiaĵoj.
Kiel alian mirlokon de Pollando-2026 oni elektis la lagoregionon de Suwałki kaj la lagon Hańcza, en la podlaĥia vojevodio en la nordoriena Pollando. La lagoregionon formas pli ol 250 lagoj, morenaj altaĵoj kaj profundaj ravinoj. Apartan lokon en ĉi tiu panoramo okupas la lago Hańcza, la plej profunda lago en Pollando, fama pro kristale pura akvo kaj bonegaj kondiĉoj por akvoplonĝistoj.
En la pomeria vojevodio en la norda Pollando kiel mirinda loko estis rekonita Kalvario en la urbo Wejherowo. Temas pri unu el la plej gravaj pilgrimlokoj en la norda Pollando. Ĝia komplekso de kelkdek kapeloj kaj religiaj objektoj de jarcentoj logas pilgrimantojn kaj turistojn ofertante al ili ankaŭ pitoreskajn panoramojn, alrigardopunkktojn kaj promenitinerojn.
En la nunjara listo de mirlokoj de Pollando ektroviĝis unu el la plej valoraj kaj ravaj turismaj itineroj, nome la Itinero de la Aglaj Nestoj en la silezia vojevodio, kies ĉefurbo estas Katowice. La troviĝantaj ĉe la itinero mezepokaj kasteloj kaj fortresoj kreiĝis ĉefe en la 14-a jarcento kiel elemento de la defenda sistemo de la Pola Reĝolando. Nun ĝi estas amase vizitanta de ŝatantoj de la pieda turismo kaj de biciklantoj.
Al la mirlokoj de Pollando-2026 la legantoj de Nationale Geographic elektis nkaŭ la riveron Nida en la sanktakruca vojevodio, kies ĉefa urbo estas Kielce, en la suda Pollando. Nida estas unu el la plej belaj, ne damaĝitaj de la homa interveno, riveroj. Ĝia trankvila akvofluo, pluraj meandroj, vastaj herbejoj kaj paleomeandroj formas unikan panoramon kun altaj naturvaloroj. Nida estas ideala loko por kajakanoj kaj ornitologoj, ankaŭ amatoraj.
El la varmia-mazuria vojevodio, kies ĉefurbo estas Olsztyn, estis elektita Elbląg-kanalo, unu el la plej eksterordinaraj objektoj de eŭropa hidrotekniko. La kreiĝintan en la 19-a jarcento sistemon, kiu ligis la lagojn de Iława–lagoregiono kun la haveno en Elbląg karaktrizas unikaj deklivejoj, deklivoj tra kiuj ŝipoj moviĝas tra la grundo en specialaj ĉaroj superante tiel signifajn altdiferencojn de la tereno.
La regiono de 100 lagoj troviĝas en la grandpoluja vojevodio, kies ĉefurbo estas Poznano. Ĝi famas pro densa reto de lagoj, vastaj arbaroj kaj milde ondanta tereno. Ĝiaj multnombraj itineroj servas same al la piedirantoj kiel ankaŭ biciklantoj. La regiono kreas bonegajn kondiĉojn por praktiki akvosportojn dum la tuta jaro.
Kaj fine ni menciu la someran ripozvilaĝon Chłopy en la okcidentpomeria vojevodio, kiu konservis la planon de tradicia fiŝkaptista vilaĝo. Ĝia intima karaktero, alloga plaĝo kaj funkcianta fiŝkaptista haveno, en kiu eblas sekvi la ĉiutagan laboron de fiŝkaptistoj, decidas pri ĝi kiel ideala ripozloko ĉe Baltiko.
Gesinjoroj, per la hodiaŭa alrigardo, telegram al pliaj 8 mirlokoj de Pollando-2026 ni elĉerpis la liston de entute 16 admirindaj lokoj. Iujn el ili ni pli detale prezentos en niaj felietonoj pri koninda, vizitinda Pollando.
El la elsendo 15.11.2026. Legas Barbara – 06′ 38″

