La legantoj de la pola eldono de National Geographic plian fojon partoprenis ĝian plebisciton pri 16 Mirlokoj de Pollando. 220 mil partoprenantoj de la reta rivalado, dum ses semajnoj frontis nefacilan taskon taksi kaj elekti el 48 proponitaj lokoj. Lokoj tre malsamajn, inter kiuj estis turismaj itineroj, historiaj objektoj kaj muzeoj, kiuj en elektronika maniero varbis por siaj vidindaĵoj. Fine la listo de la 16 Mirlokoj 2026 aperis.
Temas pri mirlokoj, kiuj reprezentas ĉiujn 16 vojevodiojn, t.e. administrajn regionojn de Pollando. Pri kelkaj el ili ni jam parolis en niaj elsendoj, iujn ni nur nun prezentos. Sed hodiaŭ mi proponas kalejdoskpan alrigardon al ok unuaj el ĉi lokoj:
Nian aventuron ni komencu de Arboreto aŭ Arbareto Wojsławie. Tiu ĉi unu el la plej belaj botanikaj ĝardenoj en Pollando troviĝas en la sudokcidenta Pollando. Ĝi riĉas per rododendroj, azaleoj kaj → hemerokalidoj, servante kiel loko por plezurpromeno, sed ankaŭ estante okazo por fascina leciono pri biologio.
Pri la Musa Turo kaj la lago Gopło en Kruszwica ni jam informis. La legendo pri gotika turo kaj kruela reĝo Popiel, kiun formanĝis musoj estas fascina fono por la panoramoj de Gopło-laga Parko de la Jarmilo de Pollando, kiu ligas la naturajn valorojn kun la historiaj.
Pri Kraszczady, geografia regiono en la orienta Pollando ni ankoraŭ ne parolis. Ĝiajn vizitantojn aparte ravas pitoreskaj panoramoj.
en la okcidenta Pollando formas unu el la plej gravaj arkeologiaj esplorlokoj en la okcidenta Pollando. La loka muzeo prezentas la riĉan historion de la loka setliĝo.
Tute alian karakteron havas la en Pabianice en la centra Pollando. Tio estas la plej granda privata ĝardeno en la centra Pollando kun la surfaco de preskaŭ 8 hektaroj.
Pri Krynica-Zdrój en la krakova vojevodio niaj aŭskultanoj jam aŭdis. Temas pri la kuracloko en la krakova vojevodio kun fama promenejo kaj multaj sanatoriaj objektoj, loko ligita kun la pola primitivisma pentristo Nikifor kaj krome loko, kie ĉi-jare jam la 5-an fojon okazos Krynica Forum 2026.
Ĝis nun neniam ni parolis aparte pri la apudvarsovia kuracloko Otwock kaj Świdermajer. Dume temas pri sendube koninda ripoza loko apud Varsovio kun pitoreskaj vilaoj karakteriziĝantaj per riĉe ornamitaj verandoj kun aĵuraj detaloj.
La 8-an en la listo de Polaj Mirlokoj 2026 okupis la Princa Kastelo en Niemodlin en Opole–vojevodio en la sudokcienta Pollando. Ĝiaj komencoj radikas en la 13-a jarcento, sed dank’ al alikonstruoj dum la sekvantaj jarcentoj ĝi nun ligas elementojn de la gotiko, renesanca kaj baroka arkitekturo.
Gesinjoroj, ni alrigardis la unuajn ok mirlokojn de Pollando-2026 el la listo de entute 16 objektoj. La pliajn ni prezentos aliokaze promesante iujn el ili pli detale prezenti en niaj felietonoj pri koninda, vizitinda Pollando.
El la elsendo 15.10.2026. Legas Barbara – 05′ 05″

