Lastlunde, t.e. la 9-an de novembro en Oxford-universitato estis lanĉita Centro Oxford-Pollando, kiu celas evoluigi la sciencan kaj akademian kunlaboron inter Pollando kaj la brita altlernejo. Ĝi kreiĝis laŭ la iniciato de la pola ministerio pri la supera edukado, realigata de la Nacia Agentejo por la Studenta Interŝanĝo (NAWA) kaj polaj sciencistoj laborantaj en Oxford-universitato.
La nova strukturo funkcias ĉe la Oksforda Esplorcentro pri la Homsciencoj (TORCH). Ĝia tasko estos subteni komunajn esplorprojektojn kaj sciencan kunlaboron inter polaj kaj britaj esploristoj. La kunlaboro rilatos unuavice al humanismaj kaj sociaj sciencoj, sed krome al universitataj ĝardenoj, bibliotekoj kaj muzeoj. La centro popularigos la polan kulturon, historion kaj lingvon pere de lekcioj, ekspozicioj kaj aliaj eventoj. Kadre de Oxford-Poland Hub estos monsubvencia programo. Sciencistoj el Oxford povas klopodi pri la 5-milpunda subvencio por komunaj esplorprojektoj kun poloj, sciencaj vizitoj. Por organizo de internaciaj laborrenkontoj oni destinos ĝis 10 mil pundoj.
Ekde la dua jaro estas planitaj ankaŭ stipendioj, kiuj ebligos al junaj polaj esploristoj partopreni instrukciajn programojn en Oksfordo. La centro planas kunlabori i.a. kun la Fondaĵo por la Pola Scienco. Dum la unuaj tri jaroj ĝian agadon financos NAWA, Nacia Agentejo por la Studenta Interŝnĝo.
El la elsendo 10.11.2026. Legas Barbara – 02′ 01″
