La 11-an de novembro en Pollando ni solenas ne sole la nacian feston de sendependeco. La 11-a de novembro estas ankaŭ en la kristana mondo, do ankaŭ en Pollando nomtago de s-ta Marteno. Kun ĉi tiu tago, kaj kun la nomo de ĝia patrono ligiĝas la Sanktmartena Kornkuko el Poznano, kies tradicio havas jam 135-jaran tradicion.
Ĉio komenciĝis en 1891 jaro, kiam la ĉefpastro de la paroĥejo de s-ta Marteno en Poznano alvokis siajn paroĥanojn imiti la patronon por helpi povrulojn. Kiel la unua lian alvokon respondis sukeraĵista majstro Józef Melzer bakante kornokukojn el pasto folistruktura, farĉitajn per maso el blankaj papaveroj, nuksoj, rozenoj, supraĵe glazuritajn kaj priŝutitajn per nukseroj. Poznananoj povis aĉeti ilin, dum homoj mizeraj estis per ili regalataj senpage. La enspezoj pro la disvendo estis destinitaj por la vigilia, sanktvespera Kristnaska nutraĵhelpo por la plej mizeraj loĝantoj de la urbo. En 1901 la bakadon de la sanktmartenaj kornokukoj transprenis Sukeraĵista Gildo.
Ekde 2008 la Sanktmartena Kornkuko havas statuson de la unia produkto kun la devenloka protekta nomo. La tradicio de la sanktamartenaj kukoj ĉesis limiĝi al Poznano kaj la regiono kaj disvastiĝis – aparte en la lastaj jaroj – tra la tuta lando, inkluzive de Varsovio, kie la kukojn eblas aĉeti i.a. en licencitaj bakejoj kaj kafejoj.
Aktuale en Poznano kaj la tuta regiono 92 bakejoj kaj sukeraĵejoj disponas pri licencista atesto de rajtohava bakisto de la sanktmartenaj kornokukoj. Dum la tago de la Sankta Marteno la poznanaj bakistoj vendas ĉirkaŭ 250 tunojn da ili. Dum la tuta jaro temas pri ĉirkaŭ 500 tunoj, kio signifas preskaŭ 2 milionojn 500 mil kukojn.
El la elsendo 10.11.2026. Legas Gabi – 02′ 41″
