Novaĵoj

La festado de Tago de la s-ta Mateno ne nur en Poznano

Enretigita de: | Nov 10, 2026 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La Festo de la Nacia Sendependeco, la 11-an de novembro koincidas kun la tago, kies patrono estas s-ta Marteno. En Pollando Marteno estas tre populara persona vira nomo, kiun havas – laŭ la statistikaĵoj el oktobro 2026 – 447 274 homoj. Krome sankta Marteno estas la patrono de preskaŭ 200 katolikaj preĝejoj.
Dum jaroj la 11-a de novembro vekis asaciociojn unuavice kiel patriota festo. Sed Poznano, la okcidenta Pollando, ekde 1994 organizas ĉeokaze la Sanktmartenan Tagon. Komence ĝi estis ligita kun la Festo de la Sendependeco, sed kelkajn jarojn poste ĝi transformiĝis en grandan urban feston kun parado, bazaro, kun tiaj frandaĵoj kiel la sankt-martena kornokuko kaj anseraĵo, koncertoj kaj aliaj aranĝoj. Ĝi estas difinata „La nomtago de la strato Sankta Marteno“.
En 2026 la Tago – kadre de la Festo de Sendependeco – pasos sub la devizo „Faru bonon“ ligante al la figuro de s-ta Marteno, kiu dividis sian mantelon kun povrulo.
Al la 30-jara poznana parado kaj festado de la Sanktmartena Tago aliĝis jam kelkaj aliaj urboj kiel Toruń, Włocławk, Bydgoszcz. Ĉi jare la porokazajn eventojn lige kun la Tago de s-ta Marteno organizas pliaj urboj, kiel Lodzo, Zamość kaj Lublin.

El la elsendo 10.11.2026. Legas Maciek – 01′ 45″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj