En la raporto de Eurostat pri la ŝlosilaj datumoj rilataj al la vivkondiĉoj en Eŭropo-2026 troviĝas interesaj informoj pri la konsumado de alkoholaĵoj en la Unio, aparte pri la ofteco de la drinkado. Ili koncernas la 2025-an jaron. Pli fruaj esploroj okazis en 2022.
Rezultas el ili, ke Pollando avanas inter la uniaj landoj konsiderante la malkreskon de la konsumado. Kompare al 2022 en nia lando, cetere simile kiel en la Unio mem, malkreskis la nombro de personoj deklarantaj oftan drinkadon. Elcento da poloj drinkantaj ĉiutage apartenas al la plej malaltaj en la Unio kaj koncernas duonan procenton de la enketitoj. En la Unio la sama indico egalas al 5 procentoj. Se ok dekonoj da procento rilatis al la enketitoj inter la 16-a kaj la 24-a vivojaroj, en la aĝgrupo 65 + tiu indico egalis al 8,9 procentoj.
La unufojan konsumadon de alkoholaĵoj en la semajno deklaras tri procentoj de la polaj enketitoj, en la Unio ĉiu kvina loĝanto. 17 procentoj de poloj deklaras la konsumadon de alkoholaĵoj nur unu fojon monate kaj en la Unio tiu elcento egalas al 21,8.
Eurostat elmontras, ke pli oftan konsumadon de alkoholaĵoj en ĉiuj tri kategorioj – ĉiutaga, ĉiusemajna, ĉiumonata – deklaris viroj ol virinoj, kvankam la drinkad-ofteco ne donas informon pri la kvanto de konsumitaj alkoholaĵoj aŭ la karaktero de la drinkado.
Malpli ofte, ol unu fojon monate alkoholaĵdrinkadon deklaras 20,7 procentoj de poloj dum 33,5 procentoj entute ne konsumis alkoholaĵojn dum la lasta jaro. Samtempe en Pollando kreskis grupo de personoj drinkantaj sporade de 43,2 procentoj en 2022 ĝis 44,6 procentoj en 2025.
Konklude – baze de datumoj rilate al 2025 – la ĉiutaga konsumado de alkoholaĵoj rilatas al negranda parto de la uniaj loĝantoj, tamen la konsumado kreskas konforme al la aĝo, kaj viroj pli ofte drinkis ol virinoj. Samtempe pli ol unu triono de la uniaj loĝantoj ne drinkis en 2025 aŭ entute abstinas.
El la elsendo 10.11.2026. Legas Milada – 03′ 54″

