Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1508-a E_elsendo el la 25.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• La heroo de nia nunsemajna felietono estas Władysław Folkierski inĝeniero, kiu meritiĝis per siaj labroj, sed ankaŭ patriota engaĝiĝo ne nur por Pollando, sed ankaŭ Francio kaj unuavice Peruo.
• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 25.10, ni proponas kulturkronikajn informojn. I.a. pri la daŭranta en Vroclavo – ĝis la mezo de novembro – ekspozicio dediĉita al la plej fama pola primitivisto, Nikifor; pri oraĵista arto el la lignaj protestantaj preĝejoj en la regiono Silezio.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la komenciĝinta unujara kampanjo ĉirkaŭ la E-traduko de Winnie-La-Pu – uea.org/gk/1340a1; pri la novembra kolokvo en Kolombio – uea.org/gk/1341a1.
• Por la muzika programkontribuo ni elektis fragmente la kanton de Martin kaj la Talpoj „La vero” el la KD Vestiĝoj eldonita de Vinilkosmo. La foto el 1874 prezentas la heroon de nia felietono (la dua maldekstre en la unua vico) inter polaj sciencistoj laborantaj por la evoluo de Peruo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.

