La plej grava reguligo rilate la Artefaritan Intelekton en la monda skalo estas la unia AI Act el 2024, kiu kiel la unua laŭ la kontinenta perspektivo ordigas la principojn apliki ĉi tiun teknologion. Ĝi validas en ĉiuj uniaj landoj. Samtempe ĉiu el la landoj memstare kreas kontrolstrukturojn por ĝia funkciado en la propraj landoj. Pri ili disponas jam i.a. Danlando, Finnlando, Italio. En Pollando ĉi-somere estis establita tia kontrolorgano, kiu estas Komisiono por Evoluo kaj Sekureco de la Artefarita Intelekto.
La nova organo ne nur rolos kiel gardanto de la reguligoj, sed ankaŭ kiel institucio de dialogo inter teknologio kaj leĝaro, certigonta kompleksan superrigardon pri la tuta reguliga sistemo ligita kun AI-Act. Al ĝiaj taskoj apartenos i.a. akceptado kaj traktado de plendoj, kontroloj kaj proced-iniciato rilate malobservojn, administraciaj decidoj kaj agadoj subtenantaj la evoluon de AI-sistemoj en Pollando.
La pola parlamento en la ĵusaj tagoj nomumis ĝian unuan prezidanton. Pamela Krzypkowska estas eksperto pri AI, specialisto pri ciferecigado kun riĉaj spertoj pri AI kaj novaj teknologioj en la privata kaj publika sektoroj. Aldonendas, ke ŝi estas esperantistino kunlaboranta kun nia redakcio. En la konsisto de la Komisiono troviĝos krome reprezentanoj de landaj reguligaj oficejoj: Oficejo por la Protekto de Konkurenco kaj Konsumantoj, Oficejo por la Elektronika Komunikado, Komisiono por la Financa Kontrolo kaj Landa Konsilio pri Radiofonio kaj Televido.
El la elsendo 30.09.2026. Legas Milada – 02′ 49″
