Por oktobro 2026, lige kun la pasonta la 3–an de ĉi tiu monato 800-a mortodatreveno de s-ta Francisko el Asizo, la Varsovia Arkidioceza Muzeo preparis la ekspozicion „Poverello. S-ta Francisko el Asizo”, kiu estas pli ol la religia rakonto pri lia figuro. La vizitantoj konatiĝos kun s-ta Francisko pere de pentroarto, skulptarto kaj grafiko dank’ al verkoj de la plej renomaj, diversepokaj polaj artistoj.
Ili ĉiuj reprezentas tutece malsaman impresiĝemon kaj artteknikojn. Tiu komparo de la 19-jarcenta realismo kun la postmilita ekspresiĝemo kaj nuntempa ilustra tekniko reliefigas kiom inspira estis la figuro de s-ta Francisko por polaj artistoj.
La eksponaĵoj devenas el pli ol 20 muzeaj kaj klostraj artkolektoj el la tuta lando kaj el multaj kolektoj privataj.

El la elsendo 25.09.2026. Legas Milada – 01′ 28″