Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1494-a E_elsendo el la 15.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas pliaj sonscenoj el la Solena Fermo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz. Ili rilatas al la raporto de la Katalin Kovats pri la dumkongresa laboro de KER-komisiono de UEA. Sekve la estraranoj – Gong Xiaofeng – Arko, So Jinsu kaj Zdravka Boytcheva prezentas la nunjarajn distingitojn per la Diplomo pro la Elstara Agado kaj per la Diplomo pro la Elstara Arta Agado. Tiu listo aperis postkongrese kiel la Gazetara Komuniko de UEA: uea.org/gk/1320a1;
• Kiel ni informas en la elsendo en la paĝo de la Pola Nacia Biblioteko aperis ampleksa pollingva informo pri la 111-a UK, dum kies Esperantologia Konferenco oni parolis pri bibliotekaj kolektoj, i.a. Biblioteko Hector Hodler en Varsovio: https://www.bn.org.pl/aktualnosci/6200-biblioteka-narodowa-na-111-swiatowym-kongresie-esperanto.html;
• Komence de la hodiaŭa elsendo aŭdiĝas elektitaj kalendarfoliaj datoj ligitaj kun la 15-a de aŭgusto;
• La foto akompananta la programinformon prezentas publikan dankesprimon al la CO kaj Kongresa Fako; En la elsendo aŭdiĝas fragmente la kanto de Kajto „Mia koro estas birdo” el la KD „Sen timo”;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







