Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1482-a E_elsendo el la 10.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• La ĉefan parton de nia elsendo okupas la sonsceno pri la funebraj solenaĵoj de Przemek Wierzbowski, elstara pola esperantisto, kiuj okazis la 9-an de julio en Bjalistoko, en la loka Funebra Domo kaj sekve en la Farny-tombejo, ID 8207; Ni informas samtempe, ke eblas subteni la familion de Przemek per omaĝaj mondonacoj ĉe la adreso: https://4fund.com/pl/wsnyms;
• En la hodiaŭa kulturkroniko – post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun 10.07 – ni informas pri la 38-a festivalo „Sonoj de la Nordo” kaj pri vilaĝo Brzózki, en kiu troviĝas multaj domoj kun surmuraj reproduktaĵoj de bildoj de van Gogh, kaj kie en aŭgusto okazos la 2-a, dediĉita al tiu ĉi fenomeno, festivalo;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la Internacia Tago de Espero la 12-an de julio, lige kun kiu UEA adresis specialan mesaĝon. Plena teksto: uea.org/gk/1309a1; La akompana al la programinformo foto prezentas fragmente la tombon de Przemek Wierzbowski, konata bjalistoka E-aktivulo, antaŭ la oficiala inaŭguro de la sepultaj solenaĵoj ĉe Farny-tombejo; En nia raporto ni uzis fragmentojn de la muzika ornamo de la ceremoni-majstro Lech Jan Mazurek;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003;
• La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







Dankegon, Barbara pro la bela raporto kaj vorta komentado de la filmoj, kiujn ni lingve ne komprenis, sed kiujn ni emocie kaj kore plene travivis eĉ el foraj landoj, kie geamikoj kaj kunlaborintoj plene tuŝitaj provis percepti la neakcepteblan mankon kaj forpaso. Ni konservu lian memoron longe, legante, aŭskultante, uzante liajn kreaĵojn. Ni neniel forgesu la postlasitajn familianojn, edzinon kaj la etajn gefilojn, kiuj bezonos niajn helpon kaj subtenojn.