Proksimiĝis al la fino – post 6-jaraj laboroj – la modernigo de la Varsovia Arsenalo, en kiu dum 70 jaroj sian sidejon havas la Ŝtata Arkeologia Muzeo. Malgraŭ la gviditaj laboroj la muzeo funkciis akceptante vizitantojn kaj liverante eksterlokajn muzeajn kursojn. Dum la du lastaj jaroj partoprenis ilin pli ol 200 mil personoj.
Post la renovigo la ekspoziciaj kaj eduka spacoj pligrandiĝis. Krome ankaŭ la muzea korto estis modernigita kaj lumigita. Tie ĉi ekde la 2–a de marto eblas rigardi du subĉielajn ekspoziciojn. La unua jam pretas kaj rilatas al “Trzcinica – Karpata Trojo” de la Subkarpatia Muzeo en Krosno. Krome la muzeo gastigos en 2026 ok portempajn ekspoziciojn. Inter ili estos prezentitaj “Trezoroj de la Mezepoko” kaj “Ĉe Vistulo, ĉe la rivero Urzecze.”
Daŭras laboroj pri la konstanta ekspozicio, malfermota en 2027. Tio estos la plej granda arkeologia ekspozicio en Pollando, kun la areo de 800 kvadrataj metroj, sur kiu troviĝos 3500 artefaktoj ekde la ŝtonepoko ĝis la malfrua mezepoko.
La renovigita Arkeologia Muzeo enhavas la kolekton de 75 mil unikaj historiaj volumoj. Sur la bretoj troviĝas jam duono de la dokumentoj, baldaŭ aperos tie la ceteraj.
La Varsovia Arsenalo estis konstruita en 1643. La unua grava renovigo okazis lime de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, post kio la konstruaĵo similis al baroka palaco. Iom poste estis aldonitaj etaĝoj super la orientaj kaj okcidentaj aloj, kaj la centra elstaraĵo en la suda alo estis vastigita. Dum la Dua Mondmilito, la konstruaĵo suferis signifajn damaĝojn. Post ĝia fino la Arsenalo estis rekonstruita laŭ aspekto el 1938. Ekde 1957 ĝi servas kiel sidejo de la Ŝtata Arkeologia Muzeo.
El la elsendo 20.03.2026. Legas Maciek – 02′ 18″





