Nur ĝis la 29-a de marto eblas rigardi en la Reĝa Kastelo en Varsovio la bildon de Knabina Kapo en kufo de Elisabeth Jerichau-Baumann. Ĝi prezentas junan virinon en kufo, sub la mentono ligita per ruĝa kokardo, la kapkovrilo la karakteriza por Zelando – la plej granda insulo de Danio. La grandeco kaj kvalita materialo atestas pri la bonstato de la juna virino.
Tiu ĉi prezento, daŭranta ne plenan monaton, proksimigas la artistinon, kiu en la 19-a jarcento superis limigojn truditajn al virinoj, ĝi ebligas malkovri ŝian arton.
Elisabeth Jerichau-Baumann, pentristino kaj vojaĝantino, kapablis superi la rigidan socian kaj kulturan kadron de sia epoko, konstruate konsekvence sian pozicion, sendepende de la stereotipoj ligitaj kun la epoko. Ŝiaj gepatroj zorgis pri ŝia eduko kaj pri la evoluo de ŝia arta talento. Ne povante studi en artakademio ŝi lernis la pentroarton private en Varsovio kaj Berlino, poste ŝi frekventis la Pentristan Akademion en Duseldorfo. La teknika talento kaj kapablo fidele speguli la modeltrajtojn kaptis la atenton de la alta socia klaso kaj de la dana kortego. Zorgante pri financa stabileco de sia familio la artistino evoluigadis reton de internacia klientaro. Malgraŭ la nasko de naŭ infanoj ŝi faris interesajn vojaĝojn tra Eŭropo kaj la mediteraneaj landoj.
La plimulton de la vivo Elisabeth Jerichau-Baumann ligis kun Danio kaj Italio. Sian maturan artan karieron ŝi evoluigis ĝuste en Danio fariĝinte unu el la plej gravaj figuroj kreantaj en la ora epoko en la dana pentroarto. La prezentata bildo kreiĝis en la periodo de la danaj militoj kontraŭ germanaj ŝtatoj kaj dum intensiĝintaj patriotaj sentoj. Portretistino de la dana aristokrataro kaj de la reĝa familio kun engaĝiĝo bildigadis ankaŭ simplajn homojn kaj provincajn reprezentantojn de la socio. Ŝi kapablis kunigi en sia arto romantikan impresiĝemon, socian realismon kaj fasciniĝon pri la fantasta mondo. Ŝi amikiĝis kun Hans Chritian Andersen kaj kiel unua eŭropa pentristo dum sia vizito en la Proksima Oriento ŝi povis eniri haremon.
La prezento de la bildo, fariĝis la okazo konatiĝi kun vivhistorio de la artistino. La inaŭguron de la ekspozicio akompanis prelego pri „Polino, kiu konkeris Danion”. Ja Elisabeth Jerichau-Baumann naskiĝis en Varsovio kaj dum la tuta vivo akcentis sian polan devenon.

El la elsendo 20.03.2026. Legas Gabi – 03′ 08″