Ekde la fino de oktobro en Wawel-kastelo en Krakovo eblas admiri la portreton de Jakob Muffel, la urbestro de Nurenbergo, pentritan de Albrecht Dürer. Akompanas ĝin portreto pentrita de Hans Holbein la Juna. Ambaŭ tolaĵoj estis pruntitaj el la Pinakoteko de la Ŝtataj Muzeoj de la Prusa Kulturheredaĵo en Berlino. La prezentoloko de la tolaĵoj reliefigas la ligon inter la majstroj de la renesanca pentroarto kaj la renesanca rezidejo de polaj reĝoj.
La urbestro de Nurembergo, Jokob Muffel portretita de Dürer en 1526, estas unu el la lastaj portretoj de la pentristo, karakterizaj por lia malfruepoka stilo. Kun fajna precizeco Dürer portretas lian vizaĝon, pentras lian veston, teksaĵojn kaj felon. Tiun portreton de Dürer akompanas portreto malpli nova el 1533, de alia germana petristo Hans Holbein la Juna, famiĝinta kiel pentristo de la angla reganta elito.
La tolaĵojn el la berlina Gemäldegalerie eblas rigardi ĝis la 1-a de februaro 2026. En novembro – kadre de la kampanjo pri libere viziteblaj reĝaj rezidejoj en Pollando – ili estas rigardeblaj senkoste. La ĉiujara novembra kampanjo pri la senkonste vizitataj reĝaj rezidejoj popularigas historion, arton kaj kulturan heredaĵon de Pollando. En Wawel-kastelo mem eblas dum la tuta monato viziti krome i.a. reĝajn ĉambrojn, porcelanan kabineton, subterejon kaj reprezentajn ĉambrojn.

El la elsendo 05.11.2025. Legas Maciek – 01′ 42″