Varsovio aldoniĝis la 4-an de septembro al tiaj urboj kiel Novjorko, Pekino aŭ Singapuro, malferminte la unuan urbobibliotekon en metroo. Tiuloke kruciĝos en la ĉiutaga vivo de varsovianoj literaturo, kulturo kaj teknologio.
La legantoj disponas pri 16 mil libroj ekde novaj eldonaĵoj, tra romanoj kaj biografioj, gvidlibroj, publikaĵoj ligitaj kun Varsovio, konsillibroj ĝis la infana kaj junulara literaturo.
La biblioteko spaco estas dividita por infanoj kaj por plenkreskuloj. Ĉiu garantias komforton. Funkcias ripozospaco, eblas uzi tekokomputilojn. Unika elemento de Metroteka estas la sengrunda kultivado de plantoj, dank’ al la artefarita lumo. Verdaj kaj aromaj aranĝaĵoj el floroj kaj kuracherboj donas al la interno freŝecon kaj agrablan etoson.
La varsovia Metroteko ne limiĝas al la libropruntado. Ĝi estas kultureduka centro, la spaco por aŭtoraj renkontiĝoj, ekspozicioj, laborrenkontoj. Multmedia interaktiva ekrano ebligas la organizadon de modernaj lecionoj kaj prezentoj. La malferma formulo de la Metroteko certigas, ke temas pri loko por ĉiu.
El la elsendo 15.09.2025. Legas Milada – 01′ 47″




