Amsterdamo nunjare solenas la 750-jariĝon. Al la pli ol 700-jara komuna historio de Pollando kaj Amsterdamo referencas la tiuokaza ekspozicio „Polaj spuroj en Amaterdamo”. Ĝi estis pretigita de la fondaĵo Polish Culture NL kaj funkcias ĝis la 21-a septembro en la historia preĝejo Keizersgrachtkerk.
Ĝi dokumentas la plurjarcentajn kaj plurdimensiajn ligojn de Pollando kaj Amsterdamo, de komercado per sukceno kaj ligno, tra polaj spuroj kaj inspiroj en la pentroarto de Rembrandt, tra la agado de la pola komercisto kaj historiisto Stanisława Lubienieckiego ĝis helpo de polaj soldatoj en liberigo de Nederlando dum la 2-a mondmilito. La ekspozicio traktas ankaŭ polaj arkitekturajn spurojn en Amsterdamo. Temas pri Hotel Krasnopolsky aŭ Teatr Tuschiński, kun kiuj eblas konatiĝi pli proksime dum la akompanaj al la ekspozicio organizitaj promenoj tra la urbo.

El la elsendo 05.09.2025. Legas Barbara – 01′ 23″