En Pietrasanta en Toskanio finiĝas la konstrulaboroj de la Muzeo de Igor Mitoraj. Estas entreprenataj klopodoj, ke la unua muzeo de la pola artisto mortinta en 2014 – dum jaroj vivanta kaj laboranta en la urbeto, ĝia honora civitano, tie sepultita – estu malfermita ĝis la jarfino.
Moderna, vitrumita blanka sidejo de la muzeo de la alte taksata en Italio artisto kreiĝis en la loko, kie troviĝis merkathalo konstruigita en la 60-aj jaroj. Ĝi konservas en modernigita formo la originalan arktekturan strukturon. La muzeo najbaras kun la historia urbocentro, difinata „malgranda Ateno” pro la fakto, ke en la regiono en kiu estas elfosata la fama Karara-marmoro laboris multaj skulptistoj. La Muzeo financita i.a. de la itala kulturministerio laŭ la lokaj amaskomunikiloj altigos aldone pli grandan internacian dimension de Pietrasanta.
Igor Mitoraj famas pro siaj multaj monumentecaj skulptaĵoj, prezentitaj en pluraj ekspozicioj de la mondo. Ĝis oktobro nunjare liaj skulptaĵoj estas ekspoziciataj diversloke en la itala Sirakuzo, Sicilio.
El la elsendo 25.08.2025. Legas Barbara – 01′ 32″





