La Muzeo de Ceramikaĵoj en Bolesławiec ricevis la prestiĝan premion Sybilla 2024 en la 45-a konkurseldono por la plej gravaj kaj novumaj entreprenoj ligitaj kun la muzea aktivado en Pollando. La premio en la kategrio investaĵoj rilatis al la projekto „Palaco, parko, potfarado – protekto, prezento kaj popularigado de Bolesławiec-ceramikaĵoj”.
Ĝiaj karakterizaj ceramikaĵoj de jaroj ĝuas popularecon en la mondo. Ili famis ekster la limoj de Pollando jam en la 18-a jarcento. Nun Bolesławiec-ceramikaĵoj estas eksportataj al 15 landoj de la tuta mondo.
La premiita muzeo estas viva organizmo, kiu ne sole prezentas ceramikajn kolektojn, sed ankaŭ organizas laborrenkontojn, artajn kaj edukajn eventojn. Ekde 2021 la ceramiko el Bolesławiec troviĝas ĉe la Eŭropa Ceramikitinero, en kiu troviĝas i.a. la nederlanda Delft, la aŭstra Gmunden, la franca Limoges aŭ la itala Faenza.

El la elsendo 25.06.2025. Legas Maciek – 01′ 06″