La Nacia Muzeo en Krakovo en 2025 fariĝos grava ambasadoro de la pola arto, ĉar kiel la unusola ĝi organizas eĉ tri grandajn ekspoziciojn de la pola arto eksterlande.
Jam en marto estas planita ekspozicio „Young Polland” en la Nacia Muzeo de la Moderna Arto en Kioto. Ĝi prezentos 150 verkojn de artistoj reprezentantaj la artfluon Juna Pollando. Inter ili troviĝos pentraĵoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj kaj artmetiaj eksponaĵoj. La ekspozicio estos dediĉita al la plej gravaj problemoj, pri kiuj okupiĝis la tiuepoka arto – de impresionismaj provoj ĝis simbolismo kaj serĉado de la nacia stilo. Ĝi akompanos la polan ĉeeston dum EXPO en Osaka.
Pli malpli en la sama periodo eblos rigardi la verkojn de unu el la plej gravaj artistoj de la Juna Pollando, Stanisław Wyspiański en la Nacia ArtGalerio de Portreto en Londono. La ekspozicio proksimigos la variecon de la portreta arto de Wyspiański kaj lian influon je la evoluo de la pola pentrarto kaj kulturo. Sekve en aprilo en la Nacia Muzeo pri Historio de Rumanio en Bukureŝto la krakova Nacia Muzeo planas ekspozicion „Polaj Naciaj Stiloj. 1890-1914”. Kadre de la daŭranta Kultura Sezono Pollando-Rumanio estos prezentitaj pentraĵoj, grafikaĵoj, skulptaĵoj kaj aplikata arto reliefigantaj la klopodojn serĉi la polan nacian stilon.
Samtempe la arton el la landoj kaj muzeoj, kiujn printempe celos polaj artverkoj eblos admiri en Krakovo. Meze de januaro dum portempa ekspozicio eblas rigardi 300 verkojn de Kitagawa Utamaro, unu el la plej brilaj majstroj de la japana lignogravuraĵo el Edo-epoko. La ekspozicio „Dakio, forgesita reĝolando” el la bukureŝta muzeo proksimigos en la dua duono de 2025 legendecajn trezorojn el la 2-a kaj 1-a jarmiloj antaŭ Kristo el la terenoj de la hodiaŭa Rumanio.
Pasintjare la Nacia Muzeo de Krakovo realigis 23 ekspoziciojn kaj fermis la 2024-an jaron per brila vizitstatistiko kun unu miliono 859 mil vizitantoj.

El la elsendo 30.01.2025. Legas Gabi – 03′ 03″