Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas Peter Baláž, kiu en la nomo de E@I estas la organizanto de KAEST 2024, Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĉi-jare ĝi estas dediĉita al la temo “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”. Ni ekscias iom pri KAEST-origino kaj historio kaj la nunjara programo en kiu troviĝos ankaŭ multaj aliaj, ekstertemaj prelegoj kaj programeroj.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.10.2024 – 08′ 55″