Novaĵoj

La 104-a datreveno de la Varsovia Batalo

Enretigita de: | Aŭg 15, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Hodiaŭ Pollando solenas ŝtatan feston lige kun la 104-a datreveno de la venka Varsovia Batalo el la 15-a de aŭgusto 1920, nomata kiel Miraklo apud Vistulo. Okaze de la datreveno la pola prezidento Andrzej Duda adresis al poloj leteron memorigante pri unu el la plej gravaj bataloj en la historio de Pollando kaj Eŭropo. Li emfazis, ke la reagajninta suvereneon Respubliko dank’ al la venko refutis la malamikon, devigis sovetunianojn al pactraktado kaj firmigis la limon kaj seuverenecon de Pollando. La 15-a de aŭgusto estas solenata kiel festo de la Polaj Militistaj Fortoj. En Varsovio okazis militista parado kaj pluraj solenaĵoj kun patriota karaktero. Tiuj solenaĵoj, festenoj, piknikoj kaj kulturaj eventoj okazas en la tuta lando. I.a. koncertoj kadre de la tutlanda Festivalo de Militistaj Orkestroj. La saman tagon ĉe la Hela Monto en Ĉenstoĥovo okazas la solenaĵoj ligitaj kun la festo de la Ĉielpreno de Dipatrino, por kiu de multaj tagoj pilgrimis fideluloj el multaj lokoj en Pollando kaj ankaŭ el eksterlando.

El la elsendo 15.08.2024. Legas Milada – 01′ 41″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631974

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj