En la stokholma Muzeo de Poŝto la 21-an de oktobro nunjare estis inaŭgurita ekspozicio dediĉita al la pola kreinto de poŝtmarkoj, Czesław Słania lige kun lia 100-a naskiĝdatreveno. La pola gravuristo, kiu en 1956 elmigris al Svedio kreis pli ol mil miniaturajn artverkojn por kelkdek landoj de la mondo. Słania estas difinata kiel „la plej fama gravuristo de la 20-a jarcento”, reĝo de gravurilo/burilo, „la dua Albrecht Dürer” aŭ la plej fekunda projektanto de la poŝtmarkoj en la mondo”. Słania en sia laboro aplikis la 500-jaran teknikon, kiu konsistis en la kreo de gravuraĵo sur metala plato en la spegula maniero laŭ la skalo 1:1. Dum la jubilea ekspozicio „Dek bonaj el unu mil. Słania taksas siajn gravuraĵojn” estis elstarigitaj 10 poŝtmarkoj, kiujn la aŭtoro taksis plej alte. Inter ili estas la plej granda poŝtmarko en la mondo prezentanta fragmenton de la fresko „Grandaj bravagoj de svedaj reĝoj” el la Palaco Drottningholm. La troviĝanta inter Guinnes-rekordoj poŝmarko kreiĝis en la 2000-a jaro kiel lia unumila poŝtmarko, kiam Słania havis 79 jarojn. Alia fama miniatura artverko aŭtorita de Słania estas „Baleto”, en 1979 agnoskita kiel la plej bela poŝtmarko de la mondo. Lia poŝtmarko prezentanta violoniston Hins Anders el la tolaĵo de Anders Zorn en 1984 ricevis la premion de Robert Stolz pro ĝia muzika motivo. La sveda PostNord okaze de la 100-jariĝo de Czesław Słania emisiis porokazan poŝtmarkon kun lia portreto je la valoro de 100 kronoj. Krom filatelaj projektoj i.a. por Danlando, Ŝafinsuloj, Germanio, Francio, Svislando, Ĉinio kaj Vatikano Czesław Słania projektis ankaŭ monbiletojn. Okaze de la jubileo la Pola Instituto en Stokholmo kune kun la sveda Societo de Czesław Słania eldonis sved- kaj pollingve jubilean antologion kun kolekto de artikoloj pri diversaj aspektoj de la arta kreado kaj vivo de la artisto.

El la elsendo 12.11.2021. Legas Pamela – 2′ 29″