Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1086-a E_elsendo el la 27.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org
En nia hodiaŭa elsendo ni proponas kelkajn sonscenojn el la Fermo de la 2-a VK. La unua koncernas la prezenton de la novaj Diplomitoj de UEA pro la movada kaj arta E-agado, la alia rilatas al la speciala mesaĝo direktita de la nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, Marco Lucchesi brazila verkisto, esperantisto kaj profesoro de la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, prezidanto de la Brazila Belarta Akademio. En tiu retrorigarda sondokumento aŭdiĝas fragmente la kanzono „La lasta rozo” omaĝe al la forpasintaj dum la lasta jaro esperantistoj kaj la kanzono de Eterne Rima, distingita per Diplomo pro Elstara Arta E-agado. Komence, lige kun la eniro en la 135-an ekzistojaron de Esperanto, kun niaj salutoj aŭdiĝas la kanzono „Solvita demando” de Sepa kaj Asorti. Sekvas kronvirusa kroniko kaj aktualaĵoj pri la deziro de bone enspezantaj poloj labori post atingo de emerita aĝo kaj pri Woolaroo aganta favore al indiĝenaj lingvoj. Nia sciencbultena informo koncernas malkovron de novspeca ekologia plasto fare de ĉinaj sciencistoj. La akompana interreta foto rilatas al ĉi tiu temo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estos aŭdebla – post la 10-a de aŭgusto 2021 en jutubo ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Ankaŭ en Nederlando multaj homoj kontraŭas limigojn por homoj nevakcinitaj. Mi ne komprenas tion. Ankaŭ mi decidis (almenaŭ nun) ne vakciniĝi, sed mi akceptas la limigojn, ili estas logikaj: Tiuj limigoj ne estas por ĝeni nevakcinitojn, sed por protekti ilin kaj eviti pluan disvastigon de la viruso.
En la novaĵo pri artemizio kaj kovim ne estis plene klare, ke nur temis pri efiko en parto de pulma histo kaj ne pri efiko en pulmoj en vivantaj personoj.
Rilate la diplomojn pri elstara agado: Estas skandalego, ke 1. UEA donas tiun “diplomon” al viro, kiu ĝenis plurajn virinojn, eĉ perforte provis kisi virinon, kaj 2. TEJO simple lasis lin plu aktivi.
Vidu: https://teokajlibroj.wordpress.com/2021/01/11/la-sekreta-skandalo/
Karaj kunaŭskultantoj, se vi atenteme sekvis la programon, certe vi facile solvos la demandojn:
1. Kiu demando estas jam solvita?
2. Kiu lando senpage vakcinas turistojn?
3. Kiun malsanon kuracas la planto artemizio?
4. Kial bone enspezantaj poloj emas plue labori post atingo de la emerita aĝo?
5. Kiom longe malkomponiĝas la novtipaj plastoj, prilaboritaj en Ĉinio?
6. Kiom da aliĝintoj partoprenis la lastan VoKon? El kiom da landoj ili venis?
1. Ja tiu ĉi demando ne estas solvita de mi… bedaŭrinde.
2. Kroatio.
3. Malsanon KOVIM-19 (kaŭzitan de viruso SARS-CoV-2)
4. Pro malgranda emerituro.
5. Dum nur 1 semajno.
6. 1821 samideanoj el 105 landoj