Pollando fieras pri sia unusola pentraĵo de Leonardo da Vinci „Damo kun ermeno”. Sed origine la Damo tenis neniun beston kaj estis vestita nur per la ruĝa robo. Nur poste da Vinci alpentris ermenon kaj bluan senmanikan manteleton videblan sur ŝia maldekstra ŝultro. Tion malkovris Pascal Cotte, franca inĝeniero specialistiĝanta pri optiko kaj samtempe fotisto okupiĝanta pri la signalprilaborado de bildoj. La teknologio, kiu ebligis al li retrogvati la mondfaman artiston estas identa kun tiu, kiun utiligas astronomoj por pritaksi la kemian konsiston de foraj ĉielobjektoj. La tiel nomata plurspektra analizo ebligas tiom detale analizi la kreiĝadon de pentraĵoj de malnovaj majstroj, ke ni kapablas deĉifri eĉ kiun direkton celis la artisto per sia peniko. Pentristoj perfeke regis la arton trompi la rigardkapablon de la spektanto uzante miksaĵon de pigmentoj, kiuj lasas iluziojn de lumo reflektiĝanta sur veraj objektoj. Sed ili apogis sin sur la popra vidkapablo, kiu nun povas subiĝi al plurspektra analizo. Ĝi konsistas en preciza ekzameno de tio,  kiuj lumfrekventecoj estas absorbataj kaj kiuj reflektataj en ĉiu punkto de la tolaĵo. Disponante pri tiaj informoj eblas izoli fragmentojn kovritajn nur per unu pigmento. Eblas ankaŭ precize difini, kiujn kolorigilojn uzis pentristo. Tio estas tre utila por artkonservistoj, ĉar ebligas elekti pigmenton  identan kun tiu, kiun uzis artisto – kaj ne nur similan laŭ la vidpunkto de optikaj konsideroj.

El la elsendo 28.11.2014. Legas Maciek