Sciencistoj el la novjorka universitato prezentis kiamaniere eblas utiligi du tavolojn de grafeno, ĉiu kun dikeco de unu atomo – por produkti en la ĉambra temperaturo diamentosimilan materialon. Baptita anglalingve „diamene” ĝi havas eksterordinarajn proprecojn, kiuj povas trovi multajn aplikojn – de akvoimunaj protektosurfacoj ĝis ultraleĝeraj kugloimunaj kamizoloj. Diameno estas la plej maldika iam ajn kreita materialo havanta rigidecon kaj malmolecon de diamento. Dum la testado de grafito aŭ unusola grafentavolo oni sentas molan tavolon. Sed kiam la grafita folio estis dutavola evidentiĝis, ke la materialo sub la premo fariĝas eksterordinare dura kaj pli rigida ol diamento. Diameno estas mola kaj fleksebla nur ĝis momento kiam oni grandigas premon. Grafito kaj diamento estas karbonaj substancoj, sed la atomoj en ĉi tiuj materialoj estas aranĝitaj diversmaniere, kun kio ligiĝas iliaj proprecoj. La nova tekniko prilaborita de usonaj sciencistoj ebligas manipuli per grafeno tiel, ke ĝi akiru en difinitaj kondiĉoj deziratajn proprecojn de diamento.
El la elsendo 02.01.2018. Legas Tomek – 1’14”
sc_tm_Eksterordinara_materialo_el_grafeno_01’14”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Eksterordinara materialo el grafeno_0114