Vastaj genetikaj esploroj ne lasas dubojn, ke obezeco influas deprimon sendepende de kromaj malsanoj, kiujn ĝi kaŭzas. Sciencistoj el la sudaŭstralia universitato kaj el la brita Exter-universitato prezentis antaŭnelonge firmajn pruvojn pri ligoj inter obezeco kaj deprimo. Antaŭe ili analizis medicinajn kaj genetikajn donitaĵojn pri preskaŭ 48 mil personoj suferantaj deprimon. Sekve komparis ilin kun genoj de preskaŭ 300 mil sanaj personoj. Tio ebligis elmontri mekanismojn inter ambaŭ perturboj. La esploristoj izolis psikologian komponanton de la obezeco disde la influo de la ligitaj kun ĝi sanproblemoj uzante genojn ligitajn kun pli alta indico de korpomaso (BMI bo-mo-i), tamen ligitajn kun malpli alta risko de tiaj malsanoj, kiel ekzemple diabeto. Tiuj genoj estis same forte ligitaj kun deprimo kiel genoj akompanantaj pli altan BMI-indicon kaj diabeton. Tio sugestas, ke obezeco influas deprimon same kiam aperas aliaj sanproblemoj, kiel ankaŭ sen ili. Laŭ la sciencistoj la aperinta nun globskale epidemio de obezeco maltrankviligas. Ĉar ĝi unuflanke altigas riskon de kronikaj masanoj kiel tumoroj aŭ malsanoj de korangia sistemo, aliflanke ĝi kondukas al deprimo.
El la elsendo 15.01.2019. Legas Gabi – 1’36”
sc_gk_Pruvita influo de obezeco je deprimo_01’36”